Kwa maudhui

Nekredeblaj al iuj

ya Miland, 30 Juni 2011

Ujumbe: 6

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2011 11:29:37 asubuhi

Kelkaj homoj ne povas kredi ke ...

1. La Apollo surluniĝoj ne estis ŝajnigitaj.

2. Vere detruis ls ĝemelturojn de la Monda Komerca Centra teroristoj de Al-Kaedo, ne la Usona registaro.

3. La gepatroj de homoj ne estas ĉimpazoj nek goriloj. Almenaŭ, neniu aperis por pretendi al respondeco.

4. Hitler ne eskapis al Sud-Ameriko. (Jen pruvo: laŭ la interreto, Stalin diris ke li faris tion. Ĉu vere oni kredu tian aĉan komunisman diktatoron?)

5. Malgraŭ tio, kion Mohamed Al-Fajed diris, la familia nomo de Princo Filip (la duko de Edinburgo, kaj edzo de reĝino Elizabeto) ne estas Frankenstein.

Kaj fine..

6. Esperanto estas tute perfekta, kaj ne plibonigebla.

Vidu! Ĉu mi ne diris, ke kelkaj ne povas kredi la superajn? rido.gif

glig (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2011 12:37:30 alasiri

Miland:Kelkaj homoj ne povas kredi ke ...

1. La Apollo surluniĝoj ne estis ŝajnigitaj.

2. Vere detruis ls ĝemelturojn de la Monda Komerca Centra teroristoj de Al-Kaedo, ne la Usona registaro.

3. La gepatroj de homoj ne estas ĉimpazoj nek goriloj. Almenaŭ, neniuj aperis por pretendi al respondeco.
1.La afero pri Apollo estas diskutebla, ankaŭ al mi estas iom strange ke homoj surluniĝis la 60-ajn jarojn; kial neniu surluniĝo estis realigita novtempe? Ĉu eble manko de mono, aŭ neintereso al tiaj esploradoj?

2. Pri tiu ĉi versio de la detruo de la ĝemelturoj mi iam ie aŭdis, sed ĉu vere la propra registaro kapablas tion fari, mi demandas min? Neniun pli vorton mi havas! shoko.gif

3. Flanke, la ĉimpanzaj genoj samas al 99% da homaj genoj, kaj fakte ili estas niaj la plej proksimaj parencoj, kaj ĉimpanzoj kaj homoj havas komunan praulon. rideto.gif

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2011 1:11:39 alasiri

glig:
1.La afero pri Apollo estas diskutebla, ankaŭ al mi estas iom strange ke homoj surluniĝis la 60-ajn jarojn; kial neniu surluniĝo estis realigita novtempe? Ĉu eble manko de mono, aŭ neintereso al tiaj esploradoj?
Multon kostas, malmultan alportas, tiel simple estas fojfoje. rideto.gif

3rdblade (Wasifu wa mtumiaji) 1 Julai 2011 12:29:52 asubuhi

Mi estis peninta ke, la gepatroj de homoj estis 'Australopithecus', aŭ iu... okulumo.gif

Generale mi evitas konspirajn teoriojn, tamen mi ne ŝatas la emeco de sciencistoj kaj lertuloj moki tiujn, kiuj ne havas la saman inteligentecon kaj edukadon. Malagrable. Ĉiuj homoj estas scivolaj. Ili volas scii 'kial', sendistinge de inteligenteco, edukado, riĉeco, loko, aĝo, k.t.p. Se ilia scivoleco estas fojfoje malĝuste, ne gravas. Flanke, 'dubu ĉiam' ne estas nur fondaĵo de scienco, sed tre homa trajto. (Kontraste, 'kredu ĉiam' ankaŭ estas tre homa trajto!)

Nu, tiu-ĉi estas la humura fadeno. Iu amuza: Homoj kiuj similas simiojn ĝuos vivon pli ol tiuj, kiuj similas ŝafojn.

Kraughne (Wasifu wa mtumiaji) 1 Julai 2011 4:08:20 asubuhi

Mi foje aŭdis, ke kelkaj jam ne kredas ke la mondo estas plata. Sencerbaj herezuloj!

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2011 9:12:15 asubuhi

Multaj firme kredas, ke SE la komplotistoj mensogas, TIAM la oficiala versio 100%-e veras... lango.gif

Kurudi juu