Al la enhavo

Lerni la maljunan grekan lingvon

de crescence, 2011-julio-02

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-julio-02 15:30:38

Saluton,
Ĉu vi konas retpaĝarojn, kiuj permesas senpage lerni la maljunan grekan lingvon, kun kursoj, ekzercoj kaj korektoj de instruisto ?
Dankon pro viaj respondoj.

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-02 21:42:44

crescence:maljunan grekan lingvon
Bedaŭrinde, mi ne povas helpi vin ĉi-teme, sed la lingvo nomiĝas 'malNOVA greka lingvo' aŭ 'antikva greka lingvo'.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-julio-03 07:08:08

Mi opinias "helena" (kontraste al la nova "greka") utila termino, krome bela. rido.gif

crescence (Montri la profilon) 2011-julio-03 19:03:02

Dankon pro viaj komentoj pri la nommaniero de la malnova greka lingvo.

Polaris (Montri la profilon) 2011-julio-03 20:29:50

crescence:Saluton,
Ĉu vi konas retpaĝarojn, kiuj permesas senpage lerni la maljunan grekan lingvon, kun kursoj, ekzercoj kaj korektoj de instruisto ?
Dankon pro viaj respondoj.
Tio dependas de la lingvo en kiu la retpaĝaro estas skribinta. Angle, mi rekomendas www.biblicalgreek.org. Vi povas gugli kaj trovia kelkaliajn. Tio temas pri la malnova Biblia Greko.

crescence (Montri la profilon) 2011-julio-04 10:39:50

Polaris:
Tio dependas de la lingvo en kiu la retpaĝaro estas skribinta. Angle, mi rekomendas www.biblicalgreek.org. Vi povas gugli kaj trovia kelkaliajn. Tio temas pri la malnova Biblia Greko.
Dankon pro via respondo. Tiu retapaĝaro ŝajnas al mi religia. Cetere, ĝi temas pri la biblia greka lingvo. Mi interesiĝas pri la atika greka lingvo.

joecallaghan (Montri la profilon) 2011-julio-04 11:49:52

Mi rekomendas la TTT-ejon http://www.textkit.com

crescence (Montri la profilon) 2011-julio-04 14:44:06

Dankon pro tiu interesa ligilo.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-05 16:02:41

Vi volas lerni la maljunan grekan lingvon? Vi estas tre kuraĝa homo.

crescence (Montri la profilon) 2011-julio-05 16:15:24

vincas:Vi volas lerni la maljunan grekan lingvon? Vi estas tre kuraĝa homo.
Mi lernis la malnovan grekan lingvon, kiam mi estis lernanto. Mi deziras rememoras hodiaŭ tiun belegan lingvon, posedanton pensmanieron, kiu plaĉas al mi.

Reen al la supro