לתוכן העניינים

Lerni la maljunan grekan lingvon

של crescence, 2 ביולי 2011

הודעות: 13

שפה: Esperanto

crescence (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2011, 15:30:38

Saluton,
Ĉu vi konas retpaĝarojn, kiuj permesas senpage lerni la maljunan grekan lingvon, kun kursoj, ekzercoj kaj korektoj de instruisto ?
Dankon pro viaj respondoj.

Chainy (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2011, 21:42:44

crescence:maljunan grekan lingvon
Bedaŭrinde, mi ne povas helpi vin ĉi-teme, sed la lingvo nomiĝas 'malNOVA greka lingvo' aŭ 'antikva greka lingvo'.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2011, 07:08:08

Mi opinias "helena" (kontraste al la nova "greka") utila termino, krome bela. rido.gif

crescence (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2011, 19:03:02

Dankon pro viaj komentoj pri la nommaniero de la malnova greka lingvo.

Polaris (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2011, 20:29:50

crescence:Saluton,
Ĉu vi konas retpaĝarojn, kiuj permesas senpage lerni la maljunan grekan lingvon, kun kursoj, ekzercoj kaj korektoj de instruisto ?
Dankon pro viaj respondoj.
Tio dependas de la lingvo en kiu la retpaĝaro estas skribinta. Angle, mi rekomendas www.biblicalgreek.org. Vi povas gugli kaj trovia kelkaliajn. Tio temas pri la malnova Biblia Greko.

crescence (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2011, 10:39:50

Polaris:
Tio dependas de la lingvo en kiu la retpaĝaro estas skribinta. Angle, mi rekomendas www.biblicalgreek.org. Vi povas gugli kaj trovia kelkaliajn. Tio temas pri la malnova Biblia Greko.
Dankon pro via respondo. Tiu retapaĝaro ŝajnas al mi religia. Cetere, ĝi temas pri la biblia greka lingvo. Mi interesiĝas pri la atika greka lingvo.

joecallaghan (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2011, 11:49:52

Mi rekomendas la TTT-ejon http://www.textkit.com

crescence (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2011, 14:44:06

Dankon pro tiu interesa ligilo.

vincas (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2011, 16:02:41

Vi volas lerni la maljunan grekan lingvon? Vi estas tre kuraĝa homo.

crescence (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2011, 16:15:24

vincas:Vi volas lerni la maljunan grekan lingvon? Vi estas tre kuraĝa homo.
Mi lernis la malnovan grekan lingvon, kiam mi estis lernanto. Mi deziras rememoras hodiaŭ tiun belegan lingvon, posedanton pensmanieron, kiu plaĉas al mi.

לראש הדף