Съобщения: 12
Език: Esperanto
BrunoBram (Покажи профила) 05 юли 2011, 02:20:03
Uzi la modernajn teknikojn de propagando estas facile kaj donas bonajn rezultojn. Surmeti sin t-ĉemizon kun verda estelo kaj la vorto "Esperanto" sufiĉas. Disdoni paperajn reklamojn, starigi budojn en iaj lokoj... Kaj ni ne forgesu la tradiciajn kaj spritajn sekurpinglojn de verda stelo!
Fojfoje mi vidis en manifestacioj kaj publikaj agadoj afiŝojn en Esperanto. Tio estas ankau tre bona ideo, ĉar samptempe promociigas la lingvon kaj montras ĝian praktikan flankon. Mi proponas, ke ĉiu faru kelkajn el tiaj aferoj de tempo al tempo kiel kontribuo al la disvastigado de Esperanto.
3rdblade (Покажи профила) 05 юли 2011, 05:35:57
mihxil (Покажи профила) 05 юли 2011, 06:09:58
Ĉu vere oni povas pensi ke neniu jam provis ĉirkaŭpromeni surhavante esperanto-T-ĉemizon, ke neniu jam provis disdoni broŝurojn aŭ budumi? Estas preskaŭ ofende al la multaj (inter kiuj, konfesinde, apenaŭ mi) kiuj jam faris tion. Mi persone eble dubus pri tiu garantiita donado de 'bonaj rezultoj'. Sed tio eĉ ne gravas. Aliaj jam provis kaj provas. Sendube - kaj feliĉe, ĉar aspektus malloge zelote - ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas kaj verdstelulas, sed tio certe jam okazas moderabunde.
Kaj cetere al mi ne plaĉus revuetoj kun 'sekretaj' celoj. Kiu volas legi revuon por esti kaŝe altrudata ian mesaĝon de la redaktisto? Se revuo ne eĉ povas esti malkaŝema pri siaj propraj celoj, ĝi jam ne indas al mi.
Chainy (Покажи профила) 05 юли 2011, 11:32:42
miĥil:...ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas...Amuza vorto! Ĉu ĝi ne estu 'broŝurdisŝprucigadas'?
3rdblade (Покажи профила) 05 юли 2011, 12:19:03
miĥil:Kaj cetere al mi ne plaĉus revuetoj kun 'sekretaj' celoj. Kiu volas legi revuon por esti kaŝe altrudata ian mesaĝon de la redaktisto? Se revuo ne eĉ povas esti malkaŝema pri siaj propraj celoj, ĝi jam ne indas al mi.Mi pardonpetas ke, mia Esperanto ne estas tute perfekte, kaj ke mi devas espligi. 'Sekreta celo' signifas nur tion: 'interesa revueto en fremdlingvo' --- 'kiu lingvo, mi scivolas?' --- 'Ho, esperanto' ---- '(Bona unua impreso de esperanto) Eble mi lernu!' Fakte, instigi homojn lerni esperanton estas la nesekreta celo de la Esperanto-movado, kaj estas la signifo de miaj vortoj, 'sekreta celo'. Ĝi estas 'sekreta' ĉar la homo kiu legas la revueton ne sentas instigita. Mi skribis tiujn vortojn nur pro la temo de ĉi tiu fadeno.
Se vi estus leginta la retpaĝon kiun mi montris, vi scius ke, mia revueto estos nur simpla, amuza kaj positiva. Mi espligas ĝin tre klare, ĉe la retpaĝo. Tiuj kiuj tro rapide juĝas aliulojn jam ne indas al mi, kutime. Donu al mi vian opinion post kiam vi estas leginta la retpaĝo.
nikko (Покажи профила) 05 юли 2011, 12:19:08
mihxil (Покажи профила) 05 юли 2011, 20:36:23
Chainy:Ĉu ĝi ne estu 'broŝurdisŝprucigadas'?Jes. Pardonu.
nenio (Покажи профила) 05 юли 2011, 21:09:23
Oni dirus Ĉinianojn parolas Esperanton, kaj oni devus lerni sekretan lingvon de Ĉinaj komunistoj pro tio, ke ili parolas malantaŭ oni. Nun Esperanto estas patriota devo.
Hejmlanda sekureco estas nun danĝera nivela oranĝkoloro! Se vi ne eklernas Esperanton, Islamafaŝistoj bombardos vian hejmon!
Altebrilas (Покажи профила) 05 юли 2011, 23:00:13
miĥil:Aperas la bezono je disponi pri datumbazo de esperantistaj reklamprovoj, kun la kosto (mona kaj labora) kaj la sukceso (repago, kontaktoj, novaj lernantoj, kaŭzo de la malsukseso aŭ de la sukceso ktp)
Ĉu vere oni povas pensi ke neniu jam provis ĉirkaŭpromeni surhavante esperanto-T-ĉemizon, ke neniu jam provis disdoni broŝurojn aŭ budumi? Estas preskaŭ ofende al la multaj (inter kiuj, konfesinde, apenaŭ mi) kiuj jam faris tion. Mi persone eble dubus pri tiu garantiita donado de 'bonaj rezultoj'. Sed tio eĉ ne gravas. Aliaj jam provis kaj provas. Sendube - kaj feliĉe, ĉar aspektus malloge zelote - ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas kaj verdstelulas, sed tio certe jam okazas moderabunde.
Ja ekzistas en Gray (Francio) muzeo pri esperanto, kiu estas plenplena je ĉaj esperantistaj reklamiloj.
Sed tame, oni devas vojaĝi tien, kaj reta datumbazo ebligus tuj kaj senklopode testi siajn ideojn, kaj profiti je la sperto de malnovaj samideanoj.
Dorinha (Покажи профила) 05 юли 2011, 23:41:57
La afero estas tre simpla, ekzemplo:
Brazilo havas kvin stelojn, esperas gajni alian,do mi aldonis ĝin al mia ĉemizo.
Ne gravas se via teamo ankoraŭ konkeris nenion!
vi esperas ke ĝi iam sukcesos