Mergi la conținut

Disvastigi Esperanton: propagando, reklamoj, t-ĉemizoj

de BrunoBram, 5 iulie 2011

Contribuții/Mesaje: 12

Limbă: Esperanto

BrunoBram (Arată profil) 5 iulie 2011, 02:20:03

Mi kredas, ke nuntempe Esperanto ne estas bone promociita. Nia lingvo bezonas, ke iu faru bonan propagandon pri ĝi, se oni volas, ke ĝi kresku (se oni ne volas, tio estas alia afero) kaj disvastiĝu.

Uzi la modernajn teknikojn de propagando estas facile kaj donas bonajn rezultojn. Surmeti sin t-ĉemizon kun verda estelo kaj la vorto "Esperanto" sufiĉas. Disdoni paperajn reklamojn, starigi budojn en iaj lokoj... Kaj ni ne forgesu la tradiciajn kaj spritajn sekurpinglojn de verda stelo!

Fojfoje mi vidis en manifestacioj kaj publikaj agadoj afiŝojn en Esperanto. Tio estas ankau tre bona ideo, ĉar samptempe promociigas la lingvon kaj montras ĝian praktikan flankon. Mi proponas, ke ĉiu faru kelkajn el tiaj aferoj de tempo al tempo kiel kontribuo al la disvastigado de Esperanto.

3rdblade (Arată profil) 5 iulie 2011, 05:35:57

Unu problemo de la interreto: Kiam oni vidus fremdlingvan retpaĝon (ekz. Esperanto), oni devus traduki ĝin tuje kaj senpene, (se malbone) per reta traduklio. 'Tuje & senpene' povas signifi 'ne prizorginda' al multaj homoj, mi kredas. Por tiu ĉi kialo, el multaj, mi planas fari paperan revueton. La ĉefcelo estas simple por amuzigi homojn, sed sekreta celo estas por informi pri esperanto bonmaniere. Oni povos disdoni aŭ vendi.

mihxil (Arată profil) 5 iulie 2011, 06:09:58

Propagandado pri Esperanto ĉiuokaze ne estas mia 'taso de teo', sed la mesaĝoj en tiu ĉi fadeno ja aspektas iom pli ol kutime naivaj.

Ĉu vere oni povas pensi ke neniu jam provis ĉirkaŭpromeni surhavante esperanto-T-ĉemizon, ke neniu jam provis disdoni broŝurojn aŭ budumi? Estas preskaŭ ofende al la multaj (inter kiuj, konfesinde, apenaŭ mi) kiuj jam faris tion. Mi persone eble dubus pri tiu garantiita donado de 'bonaj rezultoj'. Sed tio eĉ ne gravas. Aliaj jam provis kaj provas. Sendube - kaj feliĉe, ĉar aspektus malloge zelote - ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas kaj verdstelulas, sed tio certe jam okazas moderabunde.

Kaj cetere al mi ne plaĉus revuetoj kun 'sekretaj' celoj. Kiu volas legi revuon por esti kaŝe altrudata ian mesaĝon de la redaktisto? Se revuo ne eĉ povas esti malkaŝema pri siaj propraj celoj, ĝi jam ne indas al mi.

Chainy (Arată profil) 5 iulie 2011, 11:32:42

miĥil:...ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas...
Amuza vorto! Ĉu ĝi ne estu 'broŝurdisŝprucigadas'?

3rdblade (Arată profil) 5 iulie 2011, 12:19:03

miĥil:Kaj cetere al mi ne plaĉus revuetoj kun 'sekretaj' celoj. Kiu volas legi revuon por esti kaŝe altrudata ian mesaĝon de la redaktisto? Se revuo ne eĉ povas esti malkaŝema pri siaj propraj celoj, ĝi jam ne indas al mi.
Mi pardonpetas ke, mia Esperanto ne estas tute perfekte, kaj ke mi devas espligi. 'Sekreta celo' signifas nur tion: 'interesa revueto en fremdlingvo' --- 'kiu lingvo, mi scivolas?' --- 'Ho, esperanto' ---- '(Bona unua impreso de esperanto) Eble mi lernu!' Fakte, instigi homojn lerni esperanton estas la nesekreta celo de la Esperanto-movado, kaj estas la signifo de miaj vortoj, 'sekreta celo'. Ĝi estas 'sekreta' ĉar la homo kiu legas la revueton ne sentas instigita. Mi skribis tiujn vortojn nur pro la temo de ĉi tiu fadeno.

Se vi estus leginta la retpaĝon kiun mi montris, vi scius ke, mia revueto estos nur simpla, amuza kaj positiva. Mi espligas ĝin tre klare, ĉe la retpaĝo. Tiuj kiuj tro rapide juĝas aliulojn jam ne indas al mi, kutime. Donu al mi vian opinion post kiam vi estas leginta la retpaĝo.

nikko (Arată profil) 5 iulie 2011, 12:19:08

Esperanton oni instruu en elitaj kluboj kun grandega kotizo aŭ intelekta sojlo(IQ ne mapli ol 130). Oni havu specialajn ritojn pri akcepto kaj fortan internan subtenon al komunumano. Tiel Esperanto rapide populariĝos. sal.gif

mihxil (Arată profil) 5 iulie 2011, 20:36:23

Chainy:Ĉu ĝi ne estu 'broŝurdisŝprucigadas'?
Jes. Pardonu.

nenio (Arată profil) 5 iulie 2011, 21:09:23

Esperanta temo pri "koro" kaj "amo" neniam venkos. En Usono speciale ni ne ŝatas "koron". Vi havus fari Esperanton iel patriotan, kiel internacian polican ŝtaton, kaj kunligas Esperanton al nafta industrio.

Oni dirus Ĉinianojn parolas Esperanton, kaj oni devus lerni sekretan lingvon de Ĉinaj komunistoj pro tio, ke ili parolas malantaŭ oni. Nun Esperanto estas patriota devo.

Hejmlanda sekureco estas nun danĝera nivela oranĝkoloro! Se vi ne eklernas Esperanton, Islamafaŝistoj bombardos vian hejmon!

Altebrilas (Arată profil) 5 iulie 2011, 23:00:13

miĥil:
Ĉu vere oni povas pensi ke neniu jam provis ĉirkaŭpromeni surhavante esperanto-T-ĉemizon, ke neniu jam provis disdoni broŝurojn aŭ budumi? Estas preskaŭ ofende al la multaj (inter kiuj, konfesinde, apenaŭ mi) kiuj jam faris tion. Mi persone eble dubus pri tiu garantiita donado de 'bonaj rezultoj'. Sed tio eĉ ne gravas. Aliaj jam provis kaj provas. Sendube - kaj feliĉe, ĉar aspektus malloge zelote - ne ĉiu esperantisto daŭre broŝurdisspruĉadas kaj verdstelulas, sed tio certe jam okazas moderabunde.
Aperas la bezono je disponi pri datumbazo de esperantistaj reklamprovoj, kun la kosto (mona kaj labora) kaj la sukceso (repago, kontaktoj, novaj lernantoj, kaŭzo de la malsukseso aŭ de la sukceso ktp)

Ja ekzistas en Gray (Francio) muzeo pri esperanto, kiu estas plenplena je ĉaj esperantistaj reklamiloj.

Sed tame, oni devas vojaĝi tien, kaj reta datumbazo ebligus tuj kaj senklopode testi siajn ideojn, kaj profiti je la sperto de malnovaj samideanoj.

Dorinha (Arată profil) 5 iulie 2011, 23:41:57

Disvastigi esperanton per futbala ĉemizo

La afero estas tre simpla, ekzemplo:
Brazilo havas kvin stelojn, esperas gajni alian,do mi aldonis ĝin al mia ĉemizo.
Ne gravas se via teamo ankoraŭ konkeris nenion!
vi esperas ke ĝi iam sukcesos

Înapoi mai sus