Към съдържанието

Ĉu ekzistas esperantistoj naziaj?

от BrunoBram, 07 юли 2011

Съобщения: 17

Език: Esperanto

BrunoBram (Покажи профила) 07 юли 2011, 00:08:52

Estus kurioze, ĉar Zamenhof estis judo.

lietpol (Покажи профила) 02 август 2011, 11:59:57

Jes... Sed dum unu UK mi parolis (esperante!!!) kun unu viro, kiu plendis pri... la judoj, ilia "influo" sur la mondon, ktp..

Mi pensas, ke neniu esperantisto difinas sin kiel "nazi-ulo" aŭ ŝovinisto, sed tiaj homoj ekzistas. Oni povas plej bone ekkoni ilin demandante pri ilia opinio pri la naciaj minoritatoj en ilia hejmlando...

MikeDee (Покажи профила) 02 август 2011, 12:07:53

lietpol (Покажи профила) 02 август 2011, 12:17:14

Hehe ridulo.gif Mi eĉ ne sciis, ke ekzistas ĉi tiu sorto de nazi-uloj ridulo.gif

darkweasel (Покажи профила) 02 август 2011, 12:35:28

antaŭ kelkaj jaroj uzanto nomata "malamo" ja skribis rasismajn kaj naziecajn aĵojn en esperantlingva irc-kanalo.

tamen eble temis nur pri trolo.

mi kredas ke tia diskuto jam iam estis en la anglalingva forumparto.
redakto: jen la diskuto pri esperantistoj naziaj

lietpol (Покажи профила) 02 август 2011, 16:10:17

Estas vere bedaŭrinda afero, sed ĉu ĝi rilatas al nia temo, aŭ eble al vi aŭ al mi persone?

3rdblade (Покажи профила) 05 август 2011, 03:18:57

Naziismo malakceptas Esperanton kaj la internajn ideojn de Esperanto, kaj inverse. Mi kredas ke, naziismo uzus lingvon por konservi malsamecojn inter la rasoj.

zan (Покажи профила) 05 август 2011, 07:47:25

Esperantujo estas tolerema loko, kie oni povas fariĝi ia ajn, eĉ nazia. Nazia grupo estas sendube maltolerema ol Esperantujo. Ĝi verŝajne turmentas kaj elpelas tian anon, kiu eklernas Esperanton. Do, nazio en Esperantujo devas esti izolita frenezulo, por kiu oni ne bezonas timi. rideto.gif

Roman_Mutin (Покажи профила) 05 август 2011, 12:20:05

Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?

zaratustro (Покажи профила) 05 август 2011, 13:19:03

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?
Mi pensas ke Naziistoj ankaŭ povas esti esperantistoj. Esperanto vere estas unu lingvo ne precicipe ideologio. Mi kunsentas ke esperanto povas havi iom da frata filozofio, sed vidu tra la mondo, vi vidos ke ankaŭ inter la nigraj kaj judaj homoj estas Hitleremaj.

Обратно нагоре