Till sidans innehåll

Ĉu ekzistas esperantistoj naziaj?

av BrunoBram, 7 juli 2011

Meddelanden: 20

Språk: Esperanto

BrunoBram (Visa profilen) 7 juli 2011 00:08:52

Estus kurioze, ĉar Zamenhof estis judo.

lietpol (Visa profilen) 2 augusti 2011 11:59:57

Jes... Sed dum unu UK mi parolis (esperante!!!) kun unu viro, kiu plendis pri... la judoj, ilia "influo" sur la mondon, ktp..

Mi pensas, ke neniu esperantisto difinas sin kiel "nazi-ulo" aŭ ŝovinisto, sed tiaj homoj ekzistas. Oni povas plej bone ekkoni ilin demandante pri ilia opinio pri la naciaj minoritatoj en ilia hejmlando...

MikeDee (Visa profilen) 2 augusti 2011 12:07:53

lietpol (Visa profilen) 2 augusti 2011 12:17:14

Hehe ridulo.gif Mi eĉ ne sciis, ke ekzistas ĉi tiu sorto de nazi-uloj ridulo.gif

darkweasel (Visa profilen) 2 augusti 2011 12:35:28

antaŭ kelkaj jaroj uzanto nomata "malamo" ja skribis rasismajn kaj naziecajn aĵojn en esperantlingva irc-kanalo.

tamen eble temis nur pri trolo.

mi kredas ke tia diskuto jam iam estis en la anglalingva forumparto.
redakto: jen la diskuto pri esperantistoj naziaj

vidas vandenis (Visa profilen) 2 augusti 2011 15:33:49

lietpol:Hehe ridulo.gif Mi eĉ ne sciis, ke ekzistas ĉi tiu sorto de nazi-uloj ridulo.gif
He he,unu lietpolo, Zavistonoviĉ, mortpafis 9 liajn najbarojn.Li NE ESTIS nazi-ulo, nur 'simpla FRENEZULO'.Kaj ne esperantisto, verŝajne.

lietpol (Visa profilen) 2 augusti 2011 16:10:17

Estas vere bedaŭrinda afero, sed ĉu ĝi rilatas al nia temo, aŭ eble al vi aŭ al mi persone?

vidas vandenis (Visa profilen) 2 augusti 2011 18:54:34

lietpol:Estas vere bedaŭrinda afero, sed ĉu ĝi rilatas al nia temo, aŭ eble al vi aŭ al mi persone?
Ne rilatas? Koncerne Esperanto-ne rilatas. Sed koncerne naziismo-jes.Ĉu vi sincere kredas, ke tiu aĉulo estis nur frenezulo?
Li legale havis pafilon (eĉ kelkajn?),lian sanan staton kontrolis kuracistoj.Eventoj en Norvegio sufiĉe similaj.Una estis naziisto ,kaj alia ankaŭ.Nu ,se laŭ vi ,tiaj aferoj fariĝas nur pro psikaj malsanetoj tiam kaj Stalin, kaj Hitler estas neimputeblaj.
Jen rilato al nia temo.

3rdblade (Visa profilen) 5 augusti 2011 03:18:57

Naziismo malakceptas Esperanton kaj la internajn ideojn de Esperanto, kaj inverse. Mi kredas ke, naziismo uzus lingvon por konservi malsamecojn inter la rasoj.

zan (Visa profilen) 5 augusti 2011 07:47:25

Esperantujo estas tolerema loko, kie oni povas fariĝi ia ajn, eĉ nazia. Nazia grupo estas sendube maltolerema ol Esperantujo. Ĝi verŝajne turmentas kaj elpelas tian anon, kiu eklernas Esperanton. Do, nazio en Esperantujo devas esti izolita frenezulo, por kiu oni ne bezonas timi. rideto.gif

Tillbaka till toppen