Į turinį

Ĉu lingvoj kreas kaj difinas naciojn?

BrunoBram, 2011 m. liepa 7 d.

Žinutės: 17

Kalba: Esperanto

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 10 d. 07:56:47

Altebrilas:Edukado, socia asekuro, sekureco, justico dependas de la nacio en moderna socio.
Ĉu ne de la ŝtato? En Esperanto, miascie, nacio estas nur grupo de homoj, ne organizo.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 10 d. 20:24:00

...sed ili pagas impostoj, kaj sen ili, la ŝtato ne povus pagi siajn servojn.

robbkvasnak (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 28 d. 23:07:02

Novatago skribis: "Ĉu usonanoj estas angloj pro paroli la anglan?" - Ni ne parolas la anglan. Ni parolas la usonan.
Mia unua lingvo estas la germana sed mi tamen estas usonano.

mallumcavio (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 2 d. 02:08:29

Mia nacio estas la homaro, mia lando estas la tuta tero.

Mi opinias, ke nacio estas ne tre malnova ideo, kion oni kreis dum la dekoka jarcento.

Aliflanke, ŝtato estas tute alia afero. Mi agnoskas la ŝtatojn kiel homajn organizaĵojn, kies membroj povas paroli unu aŭ multajn lingvoj, kredi je unu aŭ multaj religioj, kaj havi malsamajn kutimojn.

La problemo estas, ke multaj homoj opinias, ke nacio kaj ŝtato estas la sama afero.

Nur historiaj nuancoj kaŭzis, ke Aŭstrujo ne estas parto de Germanujo, malgraŭ ili havas preskaŭ la saman lingvon kaj ne tre malsamajn kutimojn. Historiaj nuancoj kaŭzis, ke Katalunujo ja estas parto de Hispanujo, malgraŭ ke la kataluna kaj la hispana lingvoj malsimilas. Germanujo kaj Hispanujo ja estas ŝtatoj, ĉu ili estas "nacioj"?

La centramerikaj landoj estis parto de la unua memstara meksika ŝtato post la hispana regado: la tiel nomata Unua Meksika Imperio. Tiu imperio fiaskis, la imperiestro falis tri jaron post sia kronado, kaj la centramerikaj landoj malaliĝis el Meksiko. Nur ili estas malsamaj ŝtatoj, ĉu ili estas malsamaj nacioj? Kial? Ĉu ĉar Iturbide, la imperiestro, estis ŝtulta? Ĉu la Federa Respubliko estiĝis anstataŭ la Imperio, Gvatemalo estus federa subŝtato de Meksiko? Ĉu la loĝantaro de Ĉiapas, kiu estis formala parto de Gvatemalo, estas el malsama nacio ol la loĝantaro de Gvatemalo?

TUTE NE! La homaro estas unu. Oni povas paroli unu, du, tri lingvojn, kredi je Dio kaj konsenti kun Budo. Oni povas ŝati suŝion kaj spagetojn. Aŭ ne. Mi ne malsamas, mi sentas kaj amas kaj malamas kiel iu ajn.

Ĉu la ideo de nacio helpas? Ĉu ĝi estas utila? Ĉu ĝi estas bezonata?

dobri (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 2 d. 14:55:59

mallumcavio:Mia nacio estas la homaro, mia lando estas la tuta tero.

Ĉu la ideo de nacio helpas? Ĉu ĝi estas utila? Ĉu ĝi estas bezonata?
Same kiel vi mi ankaŭ sentas min kiel tutteranon.
Ideo de nacio eble helpas al malgrandaj nacioj, por ke ili ne pereu. En mia lando oni konsideras naciecon laŭ lingvo kaj ŝtatanecon laŭ lando, en kiu vi loĝas. Ekzemple por mi havas meksikanoj, gvatemalanoj, hondurasanoj, salvadoranoj, panamanoj, kubanoj, kolombianoj kaj pluaj ŝtatanoj ĉiuj unu naciecon.

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 3 d. 14:11:40

Altebrilas:nacio estas la kadro en kiu oni povas krei alian socion. Edukado, socia asekuro, sekureco, justico dependas de la nacio en moderna socio. Antaŭe reĝo aŭ religio zorgis pri tio. Sed tio ne estis demokrate regata kaj homoj povis nur obei kaj danki.
Mi tute konsentas. Konzepto de nacio baze markas leĝospaco. Pri tion, Eŭropa Union ankaŭ estus/os nacio: Nacio de ŝtatanoj de Eŭropa Unio. Sed aktuale, EU ne finkonstruis: "La EUROPA-servilo estas dumtempe neatingebla. Ni pardonpetas pro ĉiaj maloportunaĵoj." okulumo.gif

JUANMA40 (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 3 d. 19:22:48

kio estas nacio? nenio povas tute difini.
Sed mi opinias que Numtempe oni povas difini grandaj malsamaj planedoj en ĉi tiu sama tero, ĉi tiuj estas la planedo araba, la franca, la hispana, la rusa, la ĉina, la angla, kaj la hinda, precipe.
Kaj la ĉefa afero en ciuj estas precipe la lingvo, la sama nomo difinas tio, kio ili estas, kvankam ankaŭ estas aliaj duaj aferoj, sed unue estas la lingvo sendube, ĉar ekzemple oni ne difinas tiom la mondon kiel la sudan, la nordan, la orientsudan, la orientnordan, la meza, ktp, aŭ la riĉa, mezriĉa, mezmezriĉa, mezmalriĉa...sed jes oni faras grandajn dividojn pri la lingvoj parolata. Nek numtempe pri la politika aŭ religia sistemo, kiel esti tiom grava antaŭ...eble jes iomete la malsamaj religia planedo, sed ne tiel grava kiel la lingvosistemo.
Ĉiciuj estas grandaj kulturoj aŭ planedoj, en ĉi tiu malgranda mondo, kaj interne al ciuj estas aliaj malgrandaj satelitoj, kiuj flugas cirkle...
Sed la mondo necesas la plej grava planedo: la granda esperantplanedo...okulumo.gif

Atgal į pradžią