לתוכן העניינים

La homoj ne komprenas la gravecon de la lingvoj kaj de la lingvistiko

של BrunoBram, 7 ביולי 2011

הודעות: 13

שפה: Esperanto

BrunoBram (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 03:44:42

Mi ĉiam pensis, ke la homoj, la registaroj kaj la tuta homaro ĝenerale ne komprenas sufiĉe la gravecon de la lingvoj. Kaj mi ne volas diri, ke ili ne kaptas valorojn kiel la beleco aŭ la ebleco ĝui ilin kiel hobio, sed ke ili ne komprenas, ke la lingvoj estas PRESKAŬ ĈIO EN LA VIVO. Sen lingvoj oni estus nenio, oni nek povus pensi, nek paroli, nek fari nenion. Per la lingvo elkreskis religioj, ideologioj, literaturoj, registaroj, sciencoj... Ĉio. Eĉ la Biblio komencas dirante, ke en la komenco estis la Verbo. Do, lingvoj devus esti rigardataj kiel oni rigardas la evoluon de la specoj, la grandecon de la kosmo, la mekanismon de la homa korpo. Kiel io ege grava kaj serioza, kaj ne kiel bagatelaĵo, simpla hobio aŭ perilo por gajni monon.

maratonisto (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:03:36

Ni alkutimiĝis al lingvo, kiel al aero. Samtiel Vi povas diri, ke ni ne komprenas la gravecon de aero, kiun ni spiras kaj manĝaĵoj.

BrunoBram (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 16:16:31

maratonisto:Ni alkutimiĝis al lingvo, kiel al aero. Samtiel Vi povas diri, ke ni ne komprenas la gravecon de aero, kiun ni spiras kaj manĝaĵoj.
Bona observo.

Koracio (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2011, 17:44:39

Por kompreni la gravecon de la lingvo, oni povas legi la librojn de Susana Schaller, kiu trovis surdulojn sen lingvo, eĉ sen signolingvo, kaj lernis ilin signumi kaj paroli.

Koracio (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2011, 18:41:48

Tiuj homoj:
laboris en la agrikulturo
riparis kompleksajn ilojn
evitis la homojn de la Enmigrada Oficejo
ludis kartoludojn
amuzis unu la alian per pantomimaj rakontojn
kaj suferis je la malriĉeco de la komunikado.

cellus (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2011, 10:23:52

Koracio:Tiuj homoj:
laboris en la agrikulturo
riparis kompleksajn ilojn
Iam mi legis ke en grupoj de surduloj ofte evoluas propran signo-lingvon.

Se la surduloj estus senditaj al surdullernejoj ili tie ekhavus lingvon. Ĉu estas certe ke Suzana Schaller ne komprenis ke ili eble havas sian propran lingvon?

Mi ne scias kiagrade signumoj povas ekaperi spontane. Mi scias ke la diversaj lernejoj por surdaj infanoj tra la jaroj evoluis specialajn lingvojn, kaj en Svedujo estas iom diferencaj formoj de la sveda signolingvo, depende de en kiu lernejo la surdulo lernis la lingvon.

sudanglo (הצגת פרופיל) 25 ביולי 2011, 21:42:40

Laŭ la Biblio, en la komenco estis la Verbo???

Ne! En la komenco estis nenio. Do, certe en la komenco estis la Substantivo.

Solulo (הצגת פרופיל) 25 ביולי 2011, 23:09:51

sudanglo:

Ne! En la komenco estis nenio. Do, certe en la komenco estis la Substantivo.
Kaj Dio vidis, ke la substantivo estis bona, kaj Dio diris; estu verbo, kaj fariĝis verbo. Kaj estis substantivo kaj verbo, la simpla frazo. Kaj Dio diris; estu adjektivoj kaj prepozicioj kaj... ktp, ktp, ktp...

Ryuuichi (הצגת פרופיל) 25 ביולי 2011, 23:17:56

Se vi parolas pri Dio [kiu estas Dio?], mi ne plu interesiĝos pri tiu ĉi fadeno. Ĝis!

Solulo (הצגת פרופיל) 26 ביולי 2011, 14:40:31

Ryuuichi: [kiu estas Dio?]
Ĉi tio estas la demando kiun mi starigis al mia kara patrineto kiam mi estis kvinjara knabeto. rideto.gif

לראש הדף