Kwa maudhui

Kaŭ

ya swfarnsworth, 7 Julai 2011

Ujumbe: 19

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2011 5:31:40 alasiri

freeze10108:Mi malkonsentas, ke devas esti vorto tiu, kiu kombinas "kaj" kaj "aŭ". Kiel PMEG diris, la difino de "aŭ" ne estas ekskluziva. Kontraŭe, la defino de "aŭ" estas "kaj aŭ aŭ", "kaj aŭ", kaj "kaŭ". La kvar estas samaj, sed, laŭ mi, nur unu estas ĝusta: "aŭ".
Ne, tion ne diras PMEG:
Normale estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen estas inkluziva.

freeze10108 (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2011 6:11:10 alasiri

Diable! Mi supozas, ke mi intermiksis la definojn de "ekskluzvia" kaj "inkluziva". lango.gif

Ĉar mi estis malĝusta, mi nun volas iun manieron en kiu oni povas montri elektecon. Sed, mi ne scias, se "kaŭ" estas bona elekto. Mi kredas, ke ĝi povas malĝuste aŭdiĝas. La konjunkcioj kutime estas klare malsamaj por ke neniu malĝuste aŭdu ilin.

Aliflanke, ĉar la ideo havas miksita definon de la du vortoj, eble ĝi devas soni sameta. Mi devos pensi pri ĝi, mi supozas. okulumo.gif

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2011 6:29:32 alasiri

Iam la leganto/aŭdanto ne certas, ĉu aŭ estas inkluziva aŭ ekskluziva. En tuij kazoj kaj/aŭ estas sencplena. "Kaj/aŭ"-n oni uzas ofte en teĥnika dokumentaĵo por klarigi ducencaĵojn.

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2011 8:08:23 alasiri

Bonvolu skribi iun frazon, kie konvenas kaj/aŭ. Ja PMEG klare skribas, ke simila uzo estas evitinda.

freeze10108 (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2011 10:17:55 alasiri

dobri:Bonvolu skribi iun frazon, kie konvenas kaj/aŭ. Ja PMEG klare skribas, ke simila uzo estas evitinda.
"Vi povas manĝi kukon, glaciaĵon, kaj/aŭ torton." Ĉi tie, la uzo de "kaj/aŭ" estas la plej facila maniero en kiu esprimi la ideon de inkluziva elekteco. La aliaj elektoj (vidu pli suben) oni ne uzas en komunuza parolado.

Por esprimi la ideon, la aliaj opcioj estas malgraciaj kaj troe formalaj.

"Vi povas manĝi iujn el tiu ĉi listo: kuko, glaciaĵo, aŭ torto." Neniu volas paroli tiel kiam oni parolas kun amikoj.

"Vi povas manĝi kukon, glaciaĵon, aŭ torton, aŭ iun mikso de la tri." Denove, tiu ĉi frazo oni ne povas atendi, ke estas uzita en la komunuza parolado.

La homo nature estas maldiligenta, kaj pro tio la homo deziras paroli en la plej facila maniero ke posiblas. Do, la formalaj frazoj ne estos uzitaj, kaj aŭ "kaj/aŭ" aŭ alia vorto kiu signifas same estos uzita.

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2011 5:50:45 alasiri

freeze10108:
La homo nature estas maldiligenta, kaj pro tio la homo deziras paroli en la plej facila maniero ke posiblas. Do, la formalaj frazoj ne estos uzitaj, kaj aŭ "kaj/aŭ" aŭ alia vorto kiu signifas same estos uzita.
Se homoj estas maldiligentaj dum parolado kun la amikoj, tio certe eblas, ĉar en plua frazo oni povas klarigi tion, se necese.
Sed la skriba maniero devas esti preciza, tio signifas ke tute ne eblas uzi du diversajn konjunkciojn samtempe.
"Prenu kukon, glaciaĵon, torton aŭ kion vi emas!" Tio estas ĝusta frazo. Se vi dirus:
"Prenu kukon, glaciaĵon kaj torton", tio signifus, ke vi DEVAS manĝi ĉion (aŭ ĝentile rifuzi).

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2011 9:51:05 asubuhi

Laŭ PMEG, "Ĉu estas inkluziva aŭ ekskluziva, montras la kunteksto". Miaopinie oni povas diri ekz. "Prenu unu aŭ ambaŭ el ili". Pro tio, mi ne estas certa, ke neologismo kaŭ akceptiĝos. Ni vidu!

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2011 7:27:53 alasiri

Eĉ se kiel dirite ĝi ne utilas, mi emas tamen uzi 'kaŭ', kvankam polo diris al mi ke li ne ŝatas ĝin ĉar en la pola la vorto kał signifas feko.

imagu: I like apples shit pears ridego.gif

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2011 7:46:44 alasiri

jan aleksan:Eĉ se kiel dirite ĝi ne utilas, mi emas tamen uzi 'kaŭ', kvankam polo diris al mi ke li ne ŝatas ĝin ĉar en la pola la vorto kał signifas feko.

imagu: I like apples shit pears ridego.gif
Mi ŝatas pomojn kaŭ pirojn? Kiam vi dirus tion?

Kurudi juu