Al la enhavo

Uzado de la artikolo

de darkweasel, 2011-julio-07

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-07 18:15:43

Daŭrigo de la (tie ekstertema) diskuto pri la uzo de la artikolo en tute alia fadeno.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-julio-08 02:52:42

Estante ĉino, mi opinias ke la artikolo ne necesas tie. Evidente ne temas pri iu difinita strato.

Sed eble oni povas pensi ke temas pri la tuta speco?

Sxak (Montri la profilon) 2011-julio-08 04:35:28

1. La artikolo nepras en tiu esperanta frazo. Mi jam alkutimiĝis al tio. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas legi pli da esperantaj tekstoj. Aŭ serĉu la vorton "strato" inter la tekstoj de Z en la tekstaro.

2. Estas iom alia demando, ĉu en tiu frazo la vorto strato estas difinita, ĉu ĝi vere logike bezonas difinitan artikolon aŭ ne. Mi opinias, ke de la logika vidpunkto ĉi tie devas esti nedifinita artikolo (devas ne esti artikolo) (sur la strato=surstrate), kaj Eo simple heredas tiun artikolon el la aŭropaj lingvoj. Same statas la afero pri "per la tramo" (almenaŭ en la germana ĉi tie estas uzata mit der bahn)
Antaŭ iom da tempo mi penis studi la regulojn de la artikolo en Eo kaj nun mi povas konkludi, ke ĝi obeas nur sian tradicion, sed ne logikon (kaj eĉ ne tradicion de iu certa eŭropa lingvo), do mi konsilus ĉi tie nur legi kaj analizi vere bonstilajn tekstojn, kio ne estas facila, ĉar vere bonstilaj tekstoj en Esperantujo ne abundas.

tommjames (Montri la profilon) 2011-julio-08 09:32:40

La artikolo ne ĉiam funkcias kiel specifilo, ĝi havas aliajn uzeblecojn. Ekzemple oni povas uzi ĝin por aludi al la klaso de la objekto: "la strato estas danĝera loko en kiu ludi". Tie oni povus diri "stratoj estas danĝeraj lokoj" kun la sama signifo. Uzo de "la" tute ne montras unu specifitan straton (kvankam ĝi ja povus, laŭ kunteksto), sed nur stratojn ĝenerale.

Do per "paroli Esperanton en la strato" ni ne necese montras specifan straton. Ni nur aludas al la maniero de la parolado. Tio estas normala uzo en naciaj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto, laŭ mia sperto.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-08 09:52:28

Tiuj, kiuj havas nacilingve artikolon, uzu artikolon laŭ siaj propraj manieroj. Sed mi, kiu ne havas artikolon, ĉiam hezitas pri gi. Se oni tiel konfuze uzas ĝin, mi ne bezonas cerbumi? Oni uzu ĝin laŭplaĉe?

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-08 13:17:16

tommjames:La artikolo ne ĉiam funkcias kiel specifilo, ĝi havas aliajn uzeblecojn. Ekzemple oni povas uzi ĝin por aludi al la klaso de la objekto: "la strato estas danĝera loko en kiu ludi". Tie oni povus diri "stratoj estas danĝeraj lokoj" kun la sama signifo.
La PMEG paĝo ĉi-teme: Speco kvazaŭ konata individuo

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-08 18:49:31

Eble la uzado pri la artikolo rajtas esti malsama laŭ la nacieco? Ekze, eble Britulo dirus 'tio estas mia domo' simile en la Angla, sed Italulo dirus 'tio estas la mia domo', simile en la Italia. Ĉu tio estas sufiĉe granda problemo por prizorgi?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-08 18:56:39

josephdavid86:Eble la uzado pri la artikolo rajtas esti malsama laŭ la nacieco? Ekze, eble Britulo dirus 'tio estas mia domo' simile en la Angla, sed Italulo dirus 'tio estas la mia domo', simile en la Italia. Ĉu tio estas sufiĉe granda problemo por prizorgi?
Ho ve, plia "spertula" konsilo.

Malpermesoj de la.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-08 19:19:17

darkweasel:
josephdavid86:Eble la uzado pri la artikolo rajtas esti malsama laŭ la nacieco? Ekze, eble Britulo dirus 'tio estas mia domo' simile en la Angla, sed Italulo dirus 'tio estas la mia domo', simile en la Italia. Ĉu tio estas sufiĉe granda problemo por prizorgi?
Ho ve, plia "spertula" konsilo.

Malpermesoj de la.
Mi scias 'regulojn'. Kaj mi ne uzas la artikolon tiel, sed principe ĉar tio estas fremda laŭ mia oreloj. Sed Esperanto naskigis kiel lingvon, ne kiel kodon, kaj se amiko kontraŭis ĉi tiu regulo, ĉu tio gravas? Mi signifis sole ke la uzado de lingvo estas psikologia, kaj fundamenta aspektoj de lingvoj kiel artikoloj ĉiam dependas de la lingva heredo de la ulo. Diri 'tio estas malĝusta' ĉi tie estas senrezulta.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-09 10:30:07

Sed Joseph, se oni rajtigus lernantojn de Esperanto uzi la lingvon laŭ la denaska 'lingva heredo', tio rajtigus al anglalingvano ignori la akuzativon (kaj enŝovi ĝin tien, kie ĝi ne necesas).

Por interpreti 'la mia domo' mi devas imagi ke mi havas kelkajn domojn el kiuj nur unu (ĉi tiu domo mia) estas 'la mia domo', aŭ ke, havante nur unu domon, la 'la' necesas en funkcio identige aŭ klasige.

Akcepteble, eble, estus diri 'jen la domo mia, kiun mi plej ŝatas/ pri kiu mi parolis antaŭe'.

Reen al la supro