Więcej

Nova Mortpuna Fadeno

od nenio, 8 lipca 2011

Wpisy: 32

Język: Esperanto

nenio (Pokaż profil) 8 lipca 2011, 19:09:58

Ĉi tiu estas la nova mortpuna fadeno. Kio vi kredas je mortpuno? Kiam via lando aŭ ŝtato malpermesis mortpunon?

darkweasel (Pokaż profil) 8 lipca 2011, 19:11:31

Ĉu vere estas sencohave malfermi novan fadenon, kvankam vi scias, ke JAM EKZISTAS FADENO PRI MORTPUNO?????? senkulpa.gif senkulpa.gif demando.gif

nenio (Pokaż profil) 9 lipca 2011, 01:02:10

Tiu fadeno estas maljuna. En forumoj ofte se oni aldonus en maljuna fadeno, tiam multaj uzantoj plendas pro tio, ke oni revivigus sian maljunajn poŝtojn.

josephdavid86 (Pokaż profil) 9 lipca 2011, 02:30:15

nenio:Tiu fadeno estas maljuna. En forumoj ofte se oni aldonus en maljuna fadeno, tiam multaj uzantoj plendas pro tio, ke oni revivigus sian maljunajn poŝtojn.
Ignoru senjoron Malĝentila okulumo.gif

Laŭ mi, mortpuno estas tute maljusta, kaj mi tre ŝatas ke ĝi estas neleĝa en Britio ekde 1998. Mi pensas ke ĝia maljusteco estas memevidenta - se estus nejusta mortigi kiel ulo, estus nejusta mortigi kiel registaro ĉu ne?

nenio (Pokaż profil) 9 lipca 2011, 02:43:37

josephdavid86:
nenio:Tiu fadeno estas maljuna. En forumoj ofte se oni aldonus en maljuna fadeno, tiam multaj uzantoj plendas pro tio, ke oni revivigus sian maljunajn poŝtojn.
Ignoru senjoron Malĝentila okulumo.gif

Laŭ mi, mortpuno estas tute maljusta, kaj mi tre ŝatas ke ĝi estas neleĝa en Britio ekde 1998. Mi pensas ke ĝia maljusteco estas memevidenta - se estus nejusta mortigi kiel ulo, estus nejusta mortigi kiel registaro ĉu ne?
Ho kompreneble. Mi memoras kazon pri Derek Bentley. Per ŝanco mi vidis ian filmon pri li unufoje. Li havis cerbajn problemojn, kaj estis ekzekutata por mortigo li ne faris. Ĝi estis ia skandalo en Anglujo.

zan (Pokaż profil) 9 lipca 2011, 08:04:30

Bedaŭrinde en Japanio ankoraŭ restas mortpuno. Kompreneble ne nur en Japanio sed ankaŭ en aliaj landoj. Tamen en Japanio mortpuno aplikiĝas nur por mortigintoj precipe kruelaj.

En japanio trovoĝas tiuj, kiuj malaprobas mortpunon. Sed plejparto de japanoj ankoraŭ subtenas mortpunon, ĉar senkulpaj homoj kompatas al mortigitoj kaj ties familianoj, kiuj daŭre suferos pro la manko de amata mortigito, des pli, se la mortiginto vivas. Aldoninde en Japanio sen mortpuno kulpuloj baldaŭ elkarceriĝos. Tio estas sufiĉa risko eĉ por aliaj homoj.

Mi demandas. Ĉu ne same suferas tiaj familianoj pro la vivo de malaminda mortiginto? Ĉu oni sufiĉe punas mortigintojn por ke la familianoj kontentiĝu?

sinjoro (Pokaż profil) 9 lipca 2011, 11:03:09

En Pollando la lasta mortpuno okazis en 1988. En 1995 validiĝis moratorio pri kondamnado je mortpuno. En nova kriminala leĝaro el la jaro 1997 ĝi estis anstataŭita per ĝismorta puno.

Mi forte kontraŭstaras ekzekutadon, sendepende de krimo.

zan (Pokaż profil) 10 lipca 2011, 06:55:36

Malaperis la kreinto de ĉi tiu fadeno. Kaj jam ekzistas la malnova fadeno kun la sama temo.

Tamen mi volus demandi.
En la landoj, kie ne estas mortpuno, kruelaj mortigintoj, kiuj ekzemlpe mortigis multajn infanojn enirinte en lernejon, trankvile vivadas en karceroj? Ĉu ili rajtas vivi kun plena flegado, kiam ili maljuniĝas? Aŭ sen prizorgo ili mizere mortas pli frue ol senkulpaj homoj en malpuraj karceroj?

Mi volus ekscii, kial en aliaj landoj oni povas indulgi tiajn kruelajn mortigintojn.

Koracio (Pokaż profil) 11 lipca 2011, 17:37:02

Por murdistoj estas la karcero pli grava puno, ol la mortpuno, kiu solvus siajn skrupulojn.

En Hungarujo la mortpuno estis uzata por politikaj celoj.

josephdavid86 (Pokaż profil) 12 lipca 2011, 00:50:39

nenio:Ho kompreneble. Mi memoras kazon pri Derek Bentley. Per ŝanco mi vidis ian filmon pri li unufoje. Li havis cerbajn problemojn, kaj estis ekzekutata por mortigo li ne faris. Ĝi estis ia skandalo en Anglujo.
Vi skribas pri 'Let him have it', ĉu? Mi aŭdis ke eĉ antaŭ lia mortigo, la tuta lando protestis. Ĉi tiu estas, mi opinias, unu motivo por ĉesigi la mortpunon por mortigintoj en Britio. Eĉ nun, ĝi estas konata dislimo en jura historio.

Wróć do góry