Więcej

kiom da esperantistojn nuntempe ekzitas?

od zaratustro, 27 czerwca 2007

Wpisy: 33

Język: Esperanto

rosto (Pokaż profil) 4 stycznia 2008, 14:00:09

Jen, laŭ tia logiko oni faras tradukaĵoj.
El "La setlejo" de Kir Buliĉov:

-- Mi ne forpermesos vin, -- la patrino respondis. -- Ne forpermesos kaj punkto. Nur post mia morto

Kiu en tuta mondo, krom rusoj diras "kaj punkto"? Mi ofte renkontas similon.
Tio ne estas Esperanto, tio estas nacia lingvo.

horsto (Pokaż profil) 4 stycznia 2008, 20:03:57

Preni vorton el alia lingvo kaj aldoni ĝin al Esperanto estas tute alia afero ol traduki iun tekston.

rosto (Pokaż profil) 4 stycznia 2008, 20:27:50

horsto:Preni vorton el alia lingvo kaj aldoni ĝin al Esperanto estas tute alia afero ol traduki iun tekston.
Estas tute certe. Lingvo estas ne nur vortoj sed ankaŭ vortordono. Kompreneblaj vortoj oni povas kunmetigi tiel, ke neniu komprenos ion.

RiotNrrd (Pokaż profil) 5 stycznia 2008, 02:52:38

rosto:Kiu en tuta mondo, krom rusoj diras "kaj punkto"?
Usonanoj faras. Ni ne diras la "kaj", sed ankoraŭ uzas la "punkto", signifi "estas ne pli diri."

"You WILL eat your peas! Period."

Do, ne estas nur la rusoj.

rosto (Pokaż profil) 5 stycznia 2008, 04:34:07

Certe "kaj"-on ĉi okaze eĉ usonanoj ne diras. "Kaj punkto" kaj "Period" ĉiel estas idiomaĵoj. Oni devas ne uzi idiomaĵojn esperante. Legontoj eble komprenos sencon, sed ili bezonos deĉifri. Tio ne estos facila legado.

tomasoavro (Pokaż profil) 5 stycznia 2008, 10:42:10

Mi pensas ke "kaj punkto" estas en multaj (eble ĉiuj) slavaj lingvoj - certe en la POLA. Laŭ mi, tio ne estas idiomaĵo - oni legas kaj facile oni komprenas.

rosto (Pokaż profil) 5 stycznia 2008, 13:14:44

Ni forlasis la temon. Pri idiomaĵoj ni devas disputi en adekvata fadeno.
Laŭ la temo.
Se oni demandas, kiom da esperantistoj nuntempe ekzitas, oni ja interesiĝas ne nur pri ciferoj, sed ĉefe demando estas: ĉu ekzistas sufiĉe da esperantistoj? Do ankaŭ demando estas: kiom da esperantistoj estus sufiĉe?
En usono loĝas multe da homoj, kiuj ne scias anglan. Ĉu angla lingvo finvenkis en usono? Kion volas finvenkistoj?

Meŝig (Pokaż profil) 5 stycznia 2008, 19:00:17

Interesa artikolo pri la ebla nombro de esperantistoj:

http://www.liberafolio.org/2007/abako/

rosto (Pokaż profil) 6 stycznia 2008, 03:48:17

Meŝig:Interesa artikolo pri la ebla nombro de esperantistoj:

http://www.liberafolio.org/2007/abako/
Mi komprenas el tia artikolo, ke ekzistas ĉirkaŭ 1-2 milionoj da esperantanoj, sed tio ne estas certe. Estas certe tio, ke aktiveco de Esperanto rete estas nur trioble pli alta ol tio de lingvo Latina. Estas neatendite.

horsto (Pokaż profil) 6 stycznia 2008, 22:30:34

rosto:
Estas certe tio, ke aktiveco de Esperanto rete estas nur tri foje pli alta ol tio de lingvo Latina. Estas neatendite.
Ne estas tiel mirinde ĉar ja multegaj infanoj lernas la latinan en la lernejoj, sed kiu infano havas la eblecon lerni Esperanton tie?

Wróć do góry