Vai all’indice

Kiaj politikaj ideoj vi havas?

di BrunoBram, 09 luglio 2011

Messaggi: 28

Lingua: Esperanto

BrunoBram (Mostra il profilo) 09 luglio 2011 22:55:04

novatago:
BrunoBram:Ja estas subpremataj popoloj en Hispanio, vi scias, ke la plejmulto da eŭskoj ne volas aparteni al Hispanio, same okazas kun la katalunoj kaj same, kvankam malpli, kun la galegoj. Tiaj homoj ne volas esti hispanoj kaj hispanoj altrudas tiun naciecon al ili.
Nu, certe nuntempe (momente) ili ne rajtas sendependiĝi. La afero estas: tio signifas subpremo?

Novatago.
Kompreneble ja. Imagu, ke la Arabaj Emirlandoj invadus vian landon kaj ne permesus al vi liberiĝi. Ĉu vi ne sentus vin subpremita?

novatago (Mostra il profilo) 09 luglio 2011 23:26:05

BrunoBram:Kompreneble ja. Imagu, ke la Arabaj Emirlandoj invadus vian landon kaj ne permesus al vi liberiĝi. Ĉu vi ne sentus vin subpremita?
Invado? Se mi ne memoras malbone la princlando de Katalunio unuiĝis al reĝlando de Aragono pro reĝa geedziĝo kaj poste la reĝlando de Aragono unuiĝis al la Kastalia reĝlando ankaŭ pro reĝa geedziĝo. Jes, poste estis enlandaj militoj tamen oni ne povas paroli pri invado simila al kiu vi parolas.

Tamen, mi ne povas paroli pri io, kio ne okazis. Eble, se la rezulto de tiu invado estus havi la privilegiojn kaj riĉecon, kiujn havas katalunoj en Hispanio mi eble petus al tiuj araboj ke ili nepre kaj rapide invadu Hispanion.

Ĝis, Novatago.

BrunoBram (Mostra il profilo) 09 luglio 2011 23:29:44

Se Katalunio estas riĉa tio estas pro propraj meritoj. Katalunio nenion ŝuldas al Hispanio. La plej rimarkeblaj privilegioj de Katalunio estas esti la plej malamata kaj enviata lando de la hispanoj kune jun Eŭskio.

novatago (Mostra il profilo) 09 luglio 2011 23:50:00

BrunoBram:Se Katalunio estas riĉa tio estas pro propraj meritoj. Katalunio nenion ŝuldas al Hispanio. La plej rimarkeblaj privilegioj de Katalunio estas esti la plej malamata kaj enviata lando de la hispanoj kune jun Eŭskio.
Propraj meritoj kaj propraj el la laborantoj el aliaj hispanaj regionoj, kiuj ofte loboris sub kontraŭleĝaj kondiĉoj en katalunaj entreprenoj. Laborantoj, kiuj danke al postuloj naciistaj ne havis ŝancon por trovi laboron en sia propra regiono. Laborantoj kiuj devis lasi sian propran kulturon por povi labori.

Multaj el tiuj "meritoj", nur estas la rezulto de la naciistaj postuloj por detrui egalrajtecon inter regionoj. Ili ja povas "fieri" tial.

Mi ne scias, kiel vi aŭdacas tiel akuzi pri malamo al hispanoj kiam viaj vortoj, nur enhavas malamon.

Ĝis, Novatago.

BrunoBram (Mostra il profilo) 09 luglio 2011 23:59:26

Tiaj trompaj argumentoj estas propraj de hispaniista antikataluna propagando kaj ne akordiĝas al realo. Vi scias. Kaj mi memorigas al vi, ke se kataluno iras en Hispanion li ankaŭ devas lasi sian kulturon.

BrunoBram (Mostra il profilo) 10 luglio 2011 00:05:19

Mi volas aldoni: unu el la kialoj pro kiu mi lernas Esperanton ĝi estas por foreviti la altrudon de la hispanaj kulturo kaj lingvo. Parolante Esperanton mi povas min esprimi en internacia lingvo kiu estas nek la hispana, nek la angla, ambaŭ lingvoj imperiismaj altrudataj en mia popolo.

novatago (Mostra il profilo) 10 luglio 2011 00:11:51

BrunoBram:Tiaj trompaj argumentoj estas propraj de hispaniista antikataluna propagando kaj ne akordiĝas al realo. Vi scias. Kaj mi memorigas al vi, ke se kataluno iras en Hispanion li ankaŭ devas lasi sian kulturon.
Unue, al mi ne gravas ĉu Katalunio sendependiĝas aŭ ne, kaj mi ne kontraŭos se iam la plejmulto volos tion.
Due, mi ne malamas nek Katalunion, nek katalunojn. Mi nur laciĝis pri la naciistaj mensogoj kaj pri la politika uzado de esparanto kontraŭ Hispanio.
Trie, se kataluno irus al alia regiono por labori ne estus pro manko de laboro en sia regiono. Do, ĝi estus libera, ne nepra decido.

Mi parolas pri faktoj. Kaj mi, ĉi tie jam plurfoje, eĉ pruvis ke aliaj, kiuj parolis kiel vi, mensogis.

Ĝis, Novatago.

BrunoBram (Mostra il profilo) 10 luglio 2011 00:17:49

Vi nur ripetas la falsajn argumentojn de la hispana naciismo. Mi ne emas spari energion por refuti ilin, almenaŭ en tiu ĉi momento.

Altebrilas (Mostra il profilo) 10 luglio 2011 20:35:29

Mi proponus, ke kadre de Eŭropa Unio ĉiu popolo rajtu esti sendependa, kondiĉe, ke ĝi estu kapabla plenumi siajn novajn respondecojn, kaj ke tio ne estu preteksto por rifuzi solidarecon al malpli favorataj regionoj
(ekz. regiono kiu havus ĉiujn naturajn riĉaĵojn de iu lando, kaj dezirus profiti ekskluzive je ili).

Tio okazis inter Ĉeĥio kaj Slovakio. Tio povas okazi en Belgio, kaj kial ne en Eŭskio kaj Katalunio?

Sed devas esti larĝa plejmulto kiu postulas sendependecon. Se tiu plejmulto ne estas sufiĉe granda, prefere oni atendu kaj refaru alian referendumon poste.

BrunoBram (Mostra il profilo) 10 luglio 2011 20:44:56

En Hispanio kaj Francio ekzistas "regionoj" kiel Eŭskio aŭ Katalunio, kie la plejmulto deziras sendependecon. En Eŭskio eĉ jam de kvindek jaroj ekzistas politika konflikto kun armea batalo kiu kaŭzis kaj kaŭzas multe da sufero inter la popolo. Kial tiuj homoj ne povas baloti pri sendependeco kaj iĝi liberaj se la plejmulto deziras tion? Ĉu tio vere estas demokratio?

Torna all’inizio