Sadržaj

Kiaj politikaj ideoj vi havas?

od BrunoBram, 9. srpnja 2011.

Poruke: 28

Jezik: Esperanto

BrunoBram (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 02:27:01

Mi kredas, ke la plejmulto da esperantistoj estas socialistas aŭ almenaŭ progresemaj, sed mi volus scci iom pli.

(pardonu pro ne meti nominativojn en la demando)

nenio (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 03:10:13

Mi eble estas anarkiisto. Mi ne estas vera Komunisto kiel Stalino. Mi kredas je Socialismaj ideoj, sed mi ne tute estas grupano. Mi ne vere volas kontroli alian popolon, kiel normala socialisto, per ekstrema registaro aŭ strangaj leĝoj.

Tamen, mi kontrolus korporaciojn kaj individuojn, kiu uzus kapitalismo por riĉigi sin kiel krimuloj, kaj mi fermus privatajn bankojn, lernejon, kaj hospitaloj. Religiajn Hospitalajn mi permesus, sed ne vere private. IMF estus detruita.

Iom da publika komerco kiel alkoholaj butikoj devus esti monopolo de registaro. Mi havas multajn similajn ideojn. Mi ne volas ian Sovetan komitaton aŭ sufokan eliton. La individuo plejparto povus izoli sin aŭ faras ajn aferon.

Mi ne diras: ĉi tiu aŭ tiu estas burĝa, kiel Fidel Castro aŭ similulo.

BrunoBram (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 05:38:06

Mi ŝatus amasan kaj seriozan revolucion (ne kiel tiu de la "indignuloj") kiu tute elfaligus la nuntempan "demokratian" sistemon. Mi ŝatus, ke la revolucianoj komencus kaptante la Parlamentejon, la Reĝan Palacon, la policejojn kaj la kazernojn kaj ekzekutante la faŝistajn politikistojn memnomitajn "demokratuloj", la Reĝan Familion, la policanojn kaj militistojn je la servo de tiu ĉi korupta sistemo, la kapitalistojn respondecajn pri mizero kaj subpremo kaj la ekspluatantojn de la laboristoj. Poste la revolucianoj devus elstarigi tute novan sistemon, popola diktatoreco laŭ la marksaj principoj, kie malaperus sociaj klasoj, privata propieto, faŝismo, mizero kaj maldungo. La nuntempajn subpremitajn popolojn de la ŝtato (Eŭskio, Katalunio, Galicio) estus liberigitaj. Televido ne plu elsendus telerubaĵon kaj malsanigajn programojn, sed iĝus instrumento por eduki kaj klerigi la civiton kaj oni elsendus pornajn filmojn ĉiutage. La nuntempajn programojn pri famuloj kaj famulaĉoj estus malpermesitaj kaj ĝiaj respondeculoj enkarcerigitaj, same kiel respondeculoj pri la nuntempa informa manipulado. Edukado kaj sano estus publikaj, senpagaj, kvalitaj kaj prioritataj. En la lernejoj oni studus Markson ekde la unuaj kursoj kaj la historion el perspektivo de la homoj kaj de la popoloj subpremitaj, ne el tiu de la supremantoj. Studado de la imperiisma angla lingvo ne plu estus deviga, sed optativa, kaj ĉiu lernanto povus elekti inter diversaj lingvoj, inter ili Esperanto. Religio estus malpermesita laŭ ĝiaj tutaj formoj. Torturado de bestoj en popolaj festoj estus malpermesita. Telerubaĵo estus malpermesita.

Tiajn ideojn mi havas, inter aliaj. Mi rigardas tion kiel evoluigan paŝon. Evidente tiu ne estus definitiva nek perfekta sistemo, sed ja estas necesa sistemo post elfaligon de la nuntempa perversa sistemo "demokratia".

februaro (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 11:18:07

Mi estus monarkisto, sed ne restas plu monarkoj en nuntempa mondo. Aliaj politikaj sistemoj al mi ne plaĉas.

Altebrilas (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 14:24:30

Via sondado ne ŝajnas tre objektiva, ĉar estas malmulte da loko por esprimi dekstrulajn nuancojn.

Estus pli bone fari pluraj demandoj, kun kvadrataj elekteblaj ĉeloj, pri la demandoj kiuj kutime politike dividas homojn.

- ĉu malriĉulo estas plejofte prigrulo aŭ viktimo de la socio?
- ĉu oni rajtas interveni en aliaj landoj, kiam ili malrespektas homrajtojn?
- ĉu lando rajtas elekti sian ekonomian sistemon?
- ĉu protekto de la ĉirkaŭaĵo estas pli grava ol la ekonomia progreso?
- ĉu lando devas toleri en si komunumojn kiuj aplikigas (eĉ per punoj) sian propran leĝon?
- ĉu religio devas esti sendependa de la ŝtato?
- ĉu sano kaj edukado estas homaj rajtoj?
- ĉu pagi impostojn por armeo aŭ obei al pli forta lando?
- ktp.

nenio (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 15:21:13

Mi estas pensanta pri io pli subtila, kiel Socialismo ne ĝenus popolon. Mi legis multajn librojn pri La Granda Salta Pluo, kaj la plendoj de popolo post ili eskapus komunismon, aŭ komunismo falus, estas sama. Ili reiros al religio. Mi legis libron pri Ĉino, kaj viro plendas: mi ne havas mian propran apartamenton. Mi loĝis en gimnastikejo kun maldikoj vandoj.

Kompreneble en kapitalista Usono popolo havas saman problemon often: ili estas senhejma. Ŝirmejo iam estas nur gimnastikejo sen eĉ vandoj!

Tiel, mi volus preventi estoneca rereligiĝas aŭ plendanta. Por tial mi socialigus la kirkoj kaj enkorpigu socialisma ideon en la kirko. Mi ne ŝatas kiel religion rampis en Rusujo post Sovetio. Mi detruos religiajn diviziojn: ne plu Protestantoj aŭ Katolikoj. Tiel, se la Socialisma registaro falus, la popolo estus senvestiĝita de ilia religian ideon. Ankaŭ la diversa profeto estus detruita. Neniam plu ekzistus Jesus, Josefo Smith, aŭ Muhamado. Nur unu uniforma kirko. Popolo kiu ankoraŭ kredas je Dio povos atendi ĝin.

novatago (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 16:30:22

BrunoBram:La nuntempajn subpremitajn popolojn de la ŝtato (Eŭskio, Katalunio, Galicio) estus liberigitaj
¿¿¿¿¿??????

Nuntempe en Hispanio, regionaj naciistaj politkistoj kunlaboras kun la ŝtata estraro (kaj kunlaboras, kaj ne malhelpas) por rabi rajtojn kaj havi privilegiojn kaj malpligi egalecon inter la regionoj. Kaj tiu estas la rezulto de tiu demokratia sistemo, kiun vi mallaŭdas.

Certe nuntempe estas problemoj en la tuta Hispanio sed ne estas subpremitaj popoloj (kaj certe ne tiuj menciitaj de vi).

Ĝis, Novatago.

BrunoBram (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 21:59:15

novatago:
BrunoBram:La nuntempajn subpremitajn popolojn de la ŝtato (Eŭskio, Katalunio, Galicio) estus liberigitaj
¿¿¿¿¿??????

Nuntempe en Hispanio, regionaj naciistaj politkistoj kunlaboras kun la ŝtata estraro (kaj kunlaboras, kaj ne malhelpas) por rabi rajtojn kaj havi privilegiojn kaj malpligi egalecon inter la regionoj. Kaj tiu estas la rezulto de tiu demokratia sistemo, kiun vi mallaŭdas.

Certe nuntempe estas problemoj en la tuta Hispanio sed ne estas subpremitaj popoloj (kaj certe ne tiuj menciitaj de vi).

Ĝis, Novatago.
Ja estas subpremataj popoloj en Hispanio, vi scias, ke la plejmulto da eŭskoj ne volas aparteni al Hispanio, same okazas kun la katalunoj kaj same, kvankam malpli, kun la galegoj. Tiaj homoj ne volas esti hispanoj kaj hispanoj altrudas tiun naciecon al ili.

Polaris (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 22:20:24

Mi estas religia kaj sociala konservemulo kaj dekstraflankulo. Mi ne estas faŝista, kaj certe ne estas socialista. En mia lando (Usono), mi estas Republikano de la "Reagan" ĝenro (aludante al antaŭa presidento kiu pliboniĝis kaj reviviĝis la Usonan ekonomion dum sia rega tempo).

novatago (Prikaz profila) 9. srpnja 2011. 22:38:54

BrunoBram:Ja estas subpremataj popoloj en Hispanio, vi scias, ke la plejmulto da eŭskoj ne volas aparteni al Hispanio, same okazas kun la katalunoj kaj same, kvankam malpli, kun la galegoj. Tiaj homoj ne volas esti hispanoj kaj hispanoj altrudas tiun naciecon al ili.
Nu, certe nuntempe (momente) ili ne rajtas sendependiĝi. La afero estas: tio signifas subpremo?

Ili, kiel ĉiu civitano kiu loĝas en hispanio, rajtas vivi libere sian kulturon, festi siajn festojn, paroli sian lingvon kaj tiel plu. Ankaŭ povas voĉdoni libere naciistajn partiojn. Kaj ekzemple, voĉdono de kataluno en ŝtataj balotoj valoras pli ol voĉdono de loĝantoj el iuj hispanaj regionoj. Do, kia subpremo estas tiu, kiu donas pli povon al katalunoj ol al, laŭ vi, subpremantaj hispanoj?

Ĉu eble vi vidas nur tion, kion malamo lasas vidi al vi?

Aldone, tio pri la "plejmulto ne volas aparteni al Hispanio", mi ne scias sed se mi devus opinii pro la rezulto (kune kun partopreno) en balotoj mi ne dirus ke la plejmulto volas sendependiĝo.

Ĝis, Novatago.

Natrag na vrh