Žinutės: 24
Kalba: Esperanto
BrunoBram (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 9 d. 20:21:32
Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.
henma (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 9 d. 20:35:49
Li traktas la temon 'kiel homoj reagas al Esperanto, kaj kial'.
Jen la ligilo:
Psikologiaj reagoj al Esperanto
Amike,
Daniel.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 9 d. 20:57:01
BrunoBram:Jesuo Kristo spertis la samon...
Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.

zan (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 10 d. 07:21:06

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 10 d. 08:05:26
Kion mi ja spertis, estas reagoj tiaj ĉi:
"Esperanto estas tute nebezonata, jam ekzistas la angla."
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
"Por kio oni bezonas lingvon, kiun arte kreis homo?"
aŭ eĉ:
"Tia lingvo neniam povus funkcii."
dobri (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 10 d. 08:29:32
darkweasel:Veran malamon al mi, ĉar mi estas Esperantisto, mi ankoraŭ ne spertis.Ankaŭ mi pli ofte ol malamo sentas indiferentecon. Al la negativaj opinioj mi respondas:"Pruvu tion kaj vi ekvidos!"
Kion mi ja spertis, estas reagoj tiaj ĉi:
"Esperanto estas tute nebezonata, jam ekzistas la angla."
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
"Por kio oni bezonas lingvon, kiun arte kreis homo?"
aŭ eĉ:
"Tia lingvo neniam povus funkcii."
vincas (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 12 d. 12:01:14
BrunoBram:Mi kelkfoje parolas aliajn homojn pri Esperanto kaj ĝiaj kvalitoj kaj ilia reago ofte estas la sama: malamo, malŝato kaj insultoj al la lingvo kaj al ĝiaj parolantoj. Homoj rigardas Esperanton kiel malsukceso, kiel ridindaĵo, kiel io senutila kaj mokinda, eĉ kiel io propra de stranguloj aŭ frenezuloj.Tiaj homoj ne estas toleremaj kaj ne havas konon, kio estas esperanto. Bedaŭrinde ili eĉ nevolas rifuzi sian antaŭjuĝon.
Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.
nikko (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 12 d. 12:28:01
mallumcavio (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 12 d. 13:23:15
jpablo68 (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 12 d. 14:46:58
malgaje mi pensas ke Esperanto ne estas pro ĉiuj
senkulpigu mi pro miajn erarojn mi estas komencanto
mi akceptos korektadoj