Till sidans innehåll

Malamo kaj malŝato al esperantistoj

av BrunoBram, 9 juli 2011

Meddelanden: 24

Språk: Esperanto

BrunoBram (Visa profilen) 9 juli 2011 20:21:32

Mi kelkfoje parolas aliajn homojn pri Esperanto kaj ĝiaj kvalitoj kaj ilia reago ofte estas la sama: malamo, malŝato kaj insultoj al la lingvo kaj al ĝiaj parolantoj. Homoj rigardas Esperanton kiel malsukceso, kiel ridindaĵo, kiel io senutila kaj mokinda, eĉ kiel io propra de stranguloj aŭ frenezuloj.

Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.

henma (Visa profilen) 9 juli 2011 20:35:49

Claude Piron skribis interesan artikolon pri tio.

Li traktas la temon 'kiel homoj reagas al Esperanto, kaj kial'.

Jen la ligilo:

Psikologiaj reagoj al Esperanto

Amike,

Daniel.

Altebrilas (Visa profilen) 9 juli 2011 20:57:01

BrunoBram:

Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.
Jesuo Kristo spertis la samon... malgajo.gif

zan (Visa profilen) 10 juli 2011 07:21:06

Nuntempe oni ne mortigas Esperantistojn. Neniu malhelpas la uzon de Esperanto almenaŭ en Japanio. Male lastatempaj japanaj junuloj ŝajnas pli interesiĝi al Esperanto. Ofte oni pepas en Twitter: Mi volas lerni Esperanton. rideto.gif

darkweasel (Visa profilen) 10 juli 2011 08:05:26

Veran malamon al mi, ĉar mi estas Esperantisto, mi ankoraŭ ne spertis.

Kion mi ja spertis, estas reagoj tiaj ĉi:
"Esperanto estas tute nebezonata, jam ekzistas la angla."
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
"Por kio oni bezonas lingvon, kiun arte kreis homo?"
aŭ eĉ:
"Tia lingvo neniam povus funkcii."

dobri (Visa profilen) 10 juli 2011 08:29:32

darkweasel:Veran malamon al mi, ĉar mi estas Esperantisto, mi ankoraŭ ne spertis.

Kion mi ja spertis, estas reagoj tiaj ĉi:
"Esperanto estas tute nebezonata, jam ekzistas la angla."
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
"Por kio oni bezonas lingvon, kiun arte kreis homo?"
aŭ eĉ:
"Tia lingvo neniam povus funkcii."
Ankaŭ mi pli ofte ol malamo sentas indiferentecon. Al la negativaj opinioj mi respondas:"Pruvu tion kaj vi ekvidos!"

vincas (Visa profilen) 12 juli 2011 12:01:14

BrunoBram:Mi kelkfoje parolas aliajn homojn pri Esperanto kaj ĝiaj kvalitoj kaj ilia reago ofte estas la sama: malamo, malŝato kaj insultoj al la lingvo kaj al ĝiaj parolantoj. Homoj rigardas Esperanton kiel malsukceso, kiel ridindaĵo, kiel io senutila kaj mokinda, eĉ kiel io propra de stranguloj aŭ frenezuloj.

Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.
Tiaj homoj ne estas toleremaj kaj ne havas konon, kio estas esperanto. Bedaŭrinde ili eĉ nevolas rifuzi sian antaŭjuĝon.

nikko (Visa profilen) 12 juli 2011 12:28:01

Tiu reago samas reagon al ĉio neakceptata se simiida grego. Etologio bone priskribasmotivojn. Eĉ suspekto de aprobo de esperanto povas malaltigi statuson de simiido en simiaro. Esperanto estas por marĝenuloj, sensukcesuloj - ajna interrilatado kaj eĉ aprobo rilate ĝi estas malprestiĝiga faktoro. De alia flanko, Esperanto estas tre oportuna celo de mokoj. Kial vi miras? Tiel okazas kun multaj marĝenaj, sed utilaj aĵoj.

mallumcavio (Visa profilen) 12 juli 2011 13:23:15

La homoj toleras la ekscesojn, sed abomenas la novigadon.

jpablo68 (Visa profilen) 12 juli 2011 14:46:58

miaj amikoj opinas ke la lingvo estas perdo de tempo, ili pensas que mi estas freneza pro lerni esperanto, sed mi ne gravas, ĉiuj havas libero de lerni ajn lingvon, Esperanto, Ido, Toki pona, lojban, klingon, ktp.

malgaje mi pensas ke Esperanto ne estas pro ĉiuj

senkulpigu mi pro miajn erarojn mi estas komencanto

mi akceptos korektadoj

Tillbaka till toppen