Al la enhavo

Bonegaj libroj ĉiaspecja

de BrunoBram, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-09 21:47:36

Jam de kelkaj tagoj aŭ semajnoj mi sentas min ege nervoza, deprimita, pesimista, senpova, sola kaj emanta venĝi min pri tiu ĉi kapitalista-faŝista humana sistemo kiu ne permesas, ke mi kaj multaj homoj estu feliĉaj.

Ĉar ne konvenas al mi preni pafilon kaj komenci ekzekuti kapitalistojn kaj faŝistojn, mi volas trovi iun bonan libron por perdi min inter ĝiaj paĝoj kaj forgesi iom tiun ĉi mondo kaj mi ŝatus, ke vi rekomendus al mi iun. Sed vi ne rekomendu min libron laŭ mia animstato, mi nur volas legi bonan libron, bonegan libron pri iu ajn temo, ĉar libroj estas unu el la malmultaj aferoj kiujn mi ŝatas kaj de la homaro kaj de tiu ĉi naŭza sistemo, ĝuste pro tio, ke ili permesas forkuri ilin.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-10 01:17:01

Mi ne rekomendos al vi legi 1984... rideto.gif

Mi rekomendas al vi libron de Robert Jordan, 'The Eye of the World'... unua libro de la serio 'The Wheel of Time'...

Eble vi povas trovi ĝin hispane (mi legis ĝin angle, mi legis ĝis la sesa libro, kaj mi volas legi nun la sekvontaj libro, ĉar mi havas la serio ĝis la deka... sed mi pensas ke mi devos komenci de la unua denove)

Tiu libro estas tre bona... kaj vi forgesos vian malfeliĉon...

(Parenteze, ne kulpigu la sistemon se vi ne estas feliĉa... feliĉo estas interna sento, kaj vi povas influi en tiu sento pli ol la sistemo. Ne permesu aliajn igi vin senti malbone)

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 01:46:04

henma:Mi ne rekomendos al vi legi 1984... rideto.gif

Mi rekomendas al vi libron de Robert Jordan, 'The Eye of the World'... unua libro de la serio 'The Wheel of Time'...

Eble vi povas trovi ĝin hispane (mi legis ĝin angle, mi legis ĝis la sesa libro, kaj mi volas legi nun la sekvontaj libro, ĉar mi havas la serio ĝis la deka... sed mi pensas ke mi devos komenci de la unua denove)

Tiu libro estas tre bona... kaj vi forgesos vian malfeliĉon...

(Parenteze, ne kulpigu la sistemon se vi ne estas feliĉa... feliĉo estas interna sento, kaj vi povas influi en tiu sento pli ol la sistemo. Ne permesu aliajn igi vin senti malbone)
Sed vi ne diras pri kio temas tiu libro. Mi devos sciiĝi (?) (informarme).

1984 mi jam legis. Ĝi lasis min en "shocka" (mi ne scias tion diri en Esperanto) stato kaj igis min kompreni kaj malami pli tiun ĉi socion, ĉar ĝi tre bone klarigas kiel estas esence la homaro kaj la registara sistemo. Mi pensas, ke ĝi povas esti interpretita kiel averto pri ĝis kie estus povinta alveni la sovetian registaron (finfine Sovetunio malaperis kaj la socio priskribita en la romano efektiviĝis, eĉ superiĝis, sed en la nuntempa kapitalisma sistemo), kiel averto kaj kritiko pri iu ajn totalitara sistemo kaj kiel kritiko pri la homa socio ĝenerale. Bonega libro kiun mi volas relegi.

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-10 05:26:55

"Shocka" estas Esperante "ŝoka".
En la reto troviĝas multaj E-libroj. Bedaŭrinde necesas elekti nur laŭ aŭtoro aŭ nomo de la verko. Laŭ enhavo certe ne eblas elektadi.
Mi mem povas rekomendi al vi verkaĵon de Claude Piron, precipe la serion:"Ĉu vi..." Temas pri aventuremaj libroj, kiuj estas fakte lernolibroj. Mi ĝuis ilin.
Plu mi povas rekomendi tradukojn el dudekaj kaj tridekaj jaroj de 20-a jarcento. Ŝajnas al mi, ke nuntempaj tradukoj ne estadas tiom elstaraj.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-10 09:47:32

La libroj en la Ĉu.. serio de Piron ne tre plaĉis al mi, mi ne trovas ilin distraj, kaj estas io tro simplisma, sentimala, kio ĝenas min.

Fakte, la manko de bona distra literaturo en Esperanto tia, kia abundas anglalingve iom ĉagrenas.

Tamen mi trovis la tradukojn el la Maigret-serio etoso-riĉa kaj transportiga en alian mondon.

Eble, La Naŭzo de Sartre konvenus al via humoro.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 10:36:43

Mi volas koni kaj legi originalajn altkvalitajn verkon, sed mi ankoraŭ ne scias kiuj ili estas.

Pri tradukoj, mi legis kelkajn tute fuŝaj, ili ŝajnas tradukitaj de komencantoj; la teksto mi eĉ ne povis kompreni, kvazaŭ tekstoj skribitaj en aliaj lingvoj. Sed mi ankaŭ legis bone tradukitajn verkojn, kaj tiuj de Maigret estas unuj.

acdibble (Montri la profilon) 2011-julio-13 18:25:13

Mi mendis esperantan libron de Esperanto-USA antaŭ ne lange. Me ne ricevis ankoraŭ, sed ĝi temas pri la leviĝo de faŝismo dum la 1930-a dekjaro en orienta Eŭropo. La titolo estas "Kiuj semas plorante...". Jen la angla retpaĝo, se vi havas intereson kaj scipovas la anglan:

http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?mai...

Belmiro (Montri la profilon) 2011-julio-13 18:38:00

Elektu:

La Luzidoj – Luís de Camões
Dekamerono - Boccaccio
La familio - Bakin
Blankaj Noktoj - Dostojevskij
Lotte en Weimar - Thomas Mann
La lada tambureto - Gunter Grass
Sendependaj homoj - Haldór Laxness

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-13 18:56:57

BrunoBram:Jam de kelkaj tagoj aŭ semajnoj mi sentas min ege nervoza, deprimita, pesimista, senpova, sola ..
Eble via konscienco estas maltrankvila. Eble do estas bona ideo por vi paroli kun bona sacerdoto.

glig (Montri la profilon) 2011-julio-13 19:21:43

Jen unu de miaj plej ŝatataj libroj:

Herman Hesse: "Siddhartha".

Estas ankaŭ la esperanta versio:"Sidarto".

Ĝuu! okulumo.gif

Reen al la supro