Al la enhavo

Bonegaj libroj ĉiaspecja

de BrunoBram, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2011-julio-14 18:38:46

antoniomoya:

Mia amiko, legu anstataŭe "El Libro de Urantia" (vi ankaŭ povas legi ĝin en la franca, la germana, la angla...).
Ĝi klarigos al vi la nunan socian staton, kaj donos al vi vastan rigardon pri multaj scienca, filozofia kaj religia kialoj.
Sed legu ĝin nur se vi havas malfermitan menson.
Amike
Ho! Jes li tion havas! Vidu kiel li akceptas morojn kiujn multe da homoj ne pretas akcepti:konservativuloj, stultuloj, cenzuristoj kaj tiaj aliaj…

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-15 03:58:36

Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.

paulopolo (Montri la profilon) 2011-julio-15 10:38:57

BrunoBram:Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.
Michijo bezonas legi puran filozofion, li estas pesimisto do mi rekomendas Schopenhauer, poste eble Wittgenstein. Kaj ĝenerale lernolibro de filozofio. Ankaŭ libroj de S. Lem.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-15 11:50:41

BrunoBram:Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.
Kutime, oni petas opiniojn kaj konsilojn por ne sekvi ilin.

Nur si mem povas scii kion oni bezonas kaj en kiu direkto oni volas iri.

Serĉu ene de vi.

Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-15 11:54:43

paulopolo:
BrunoBram:Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.
Michijo bezonas legi puran filozofion, li estas pesimisto do mi rekomendas Schopenhauer, poste eble Wittgenstein. Kaj ĝenerale lernolibro de filozofio. Ankaŭ libroj de S. Lem.
al via konsilo li ne plu respondos (krom se li malfermos sian kvinan konton)

Ianna (Montri la profilon) 2011-julio-15 12:02:49

BrunoBram:Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.
La libroj de Paŭlo Coelho ne plaĉas al mi!
Bone... mi rekomendas al vi Shakespeare (Reĝo Lear)! Eble vi povas legi pri la vivo de Torquemada!!! rideto.gif

paulopolo (Montri la profilon) 2011-julio-15 13:30:51

darkweasel:
paulopolo:
BrunoBram:Mi ne konfidas je la kvalito de la libroj kiujn, vi rekomendas al mi (mi serĉis informojn pri "La libro de Mirdard" kaj ŝajnas al mi plia libro pri memhelpo kaj spiritualismo, kiel tiuj de Paulo Coelho aŭ Jorge Bucay) nek en la aŭtenteco de la mesaĝoj ricevitaj de "ĉielaj estaĵoj" de "La libro de Urantia" (kavnkam mi havas tre malferman menson). Sed dankon.
Michijo bezonas legi puran filozofion, li estas pesimisto do mi rekomendas Schopenhauer, poste eble Wittgenstein. Kaj ĝenerale lernolibro de filozofio. Ankaŭ libroj de S. Lem.
al via konsilo li ne plu respondos (krom se li malfermos sian kvinan konton)
la respondo de Bruno estas sufiĉa, sed ne necesa...

henma (Montri la profilon) 2011-julio-15 13:50:29

paulopolo:la respondo de Bruno estas sufiĉa, sed ne necesa...
Darkweasel referas al Mikijo, ne Bruno.

Ho... Mikijo Malaperis

(denove).

Bruno,

Vi povas ankaŭ legi librojn de Quino (argentina humoristo, kreinto de Mafalda).

Lia maniero por vidi la mondo estas interesa... Li multe kritikis, sed pere de humuro.

Vi povas trovi multajn librojn de li, precipe Mafalda... Listo de Libroj en Hispanio (Barcelono)

Amike,

Daniel.

tete2112 (Montri la profilon) 2011-julio-19 04:45:46

henma:
Miland:Eble vi suferas mense pro tio, ke vi subtenis pornografion, spiritismon, anarkian revolucion kaj uzadon de aĉaj drogoj.

Jen ebla solvo: iru al bona sacerdoto kaj sincere pentu kaj petu pardonon el Dio!
Mi devas konfesi, ke mi ne tute samopinias, kara Miland.

Li ne necesas diojn por plibonigi... Li bezonas ŝanĝi, tamen. Li volas ŝanĝi tro multe, tre draste.

Mi ŝatas pornografion, sed mi pensas ke oni ne povas forci aliajn al vidado de ĝi, mi pensas ke mariĥuana ne estas tiom aĉa drogo (sed haŝiŝo estas tre malpura, do ĝi vere estas malbona por la sano). Mi pensas ke, se iu volas kredi je spiritismo, tio ne gravas al mi (por mi tiuj homoj estas similaj al tiuj kiuj kredas je dio(j) kaj mi toleras homoj kiuj havas diversajn kredojn).

Sed mi pensas ke anarĥia revolucio ne solvas la problemojn de la socio. Anarĥio ne donas solvon, ĝi nur atakas la nunan sistemon, sed aldonas neniun solvon.

Mi pensas, ke multaj homoj ne ŝatas la sistemon, sed ne volas partopreni de ĝi por ŝanĝi ĝin korekte... ili volas 'magian solvon' kiu nur komencas por detrui tion, kio nun estas tie, kaj poste esperi, ke ĉio funkcios bone ... tiel... magie!

Ataki la sistemon ne solvas la problemojn... vi nur malfeliĉiĝas... ĉar nenio ŝanĝas... magio ne ekzistas.

Oni devas partopreni: se la nunaj politikistoj malbonas, fariĝu bona politikisto kaj helpu ŝanĝi la leĝojn, la instituciojn, ktp.

Partoprenu de la balotadoj, kaj elektu bonajn politikistojn.

Nur plendi solvas nenion.

Amike,

Daniel.
Saluton Daniel! Eble vi devas legi Al Errico Malatesta. Anarĥio ne esta ĥaoso. Pardonu min Bruno pro diris tion ĉi tie. Mi scias ke la fadeno estas pro alia afero.
Amike kaj pace.
Julio,
sal.gif

Reen al la supro