Al la enhavo

Al kiu lingvo pli similas Esperanto?

de BrunoBram, 2011-julio-11

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-11 04:57:44

Ĉu al la itala? Ĉu al la hispana? Al kiu?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-11 04:58:54

Neesperantistoj kutime diras, ke ĝi sonas simile al la hispana.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-11 07:40:31

Laŭ mi ĝi ankaŭ tre similas al la hispana, ĝi ŝajnas latinida lingvo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-11 09:41:26

La enklasigo de Esperanto rilate al aliaj lingvoj estas tikla afero.

Vortare eble oni tuj ekpensus ĝin latinida, sed samtempe la sistemo de vortkonstruo per simpla kunmeto de ne-ŝanĝaj elementoj ne parence rilatas al aliaj lingvoj, sed venas de la neceso malpliigi la lerno-ŝarĝon.

Kaj la tiel-nomataj gramatikaj finaĵoj estas ankaŭ konsiderataj kiel vortkonstruaj elementoj.

Sintakse, do frazstrukture, eble ĝi pleje imitas la komunajn ŝablonojn de la Eŭropaj lingvoj.

Semantike, do laŭ la signifo-kampoj de la vortoj, mi ne hezitus enklasigi ĝin kiel Eŭropecan lingvon.

Do resume, Esperanto estas Eŭropeca lingvo sed kun karakterizaĵoj kiuj venas ne de aliaj lingvoj sed de la logiko de ĝia interna strukturo.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-11 10:19:44

Kiam mi estas ĉe Facebook, mia kio estas en Esperanto, Google diras al mi 'Ĉu vi volas ke tradukiĝos ĉi tiu paĝo el la Slovaka al la Angla?'

Do Google pensas ke la Slovaka estas la plej simila. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-11 10:26:33

josephdavid86:mia kio estas en Esperanto
Via kio? demando.gif

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-julio-11 10:56:11

La sistemo de frazoj Esperantaj tre similas al la ĉina lingvo...laŭ mi...

mpinheiro (Montri la profilon) 2011-julio-11 13:26:48

Kiam mi estas ĉe Facebook, mia kio estas en Esperanto, Google diras al mi 'Ĉu vi volas ke tradukiĝos ĉi tiu paĝo el la Slovaka al la Angla?'
Ĉi tio me okazas multe.lango.gif

Eble Zamenhof timis ĉi tion kiam li decidis uzi pli apartaj radikoj kaj adverboj por kunmeti la lingvo: ekz.: 'kaj' estas greka vorteto; 'zorgi' ne rememoras min nenio private lingvo. La sistemo de korelativoj kaj afiksoj helpas doni la ligvon propra personeco, al mi. Sed li ne povis kaŝi lia prefero por la franca kaj angla lingvo. Ĝis.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-11 13:43:24

- laŭ la unua aŭdo: al la hispana, pro la finaĵoj "o", "a" kaj "as", kaj la akcento.

- fonetike: al la itala, pro la simpleco de la vokala sistemo

- leksike: al la franca. En francio, oni ofte diras, ke esperanto estas "Larousse plus o" (Larousse [larus] estas la plej fama franca vortaro)

- gramatike: al la angla. Ne estas konjugacio laŭ la personoj, kaj la tabelvortoj similas al la angla sistemo.

- morfologie: al la germana aŭ al la ĉina, pro la vortfarado

Ŝajnas, ke Zamenhof ĉerpis la plej bonan el ĉiuj lingvoj...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-11 16:34:55

Altebrilas:Ne estas konjugacio laŭ la personoj
Tio ne estas specialaĵo de la angla, sed miascie tielas ankaŭ en la norvega - kaj certe en la japana.
Altebrilas: kaj la tabelvortoj similas al la angla sistemo.
Nu, kompareblajn "sistemojn" vi povas trovi multlingve, ekzemple ankaŭ latine.

Reen al la supro