المشاركات: 22
لغة: Esperanto
BrunoBram (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 4:57:44 ص
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 4:58:54 ص
BrunoBram (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 7:40:31 ص
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 9:41:26 ص
Vortare eble oni tuj ekpensus ĝin latinida, sed samtempe la sistemo de vortkonstruo per simpla kunmeto de ne-ŝanĝaj elementoj ne parence rilatas al aliaj lingvoj, sed venas de la neceso malpliigi la lerno-ŝarĝon.
Kaj la tiel-nomataj gramatikaj finaĵoj estas ankaŭ konsiderataj kiel vortkonstruaj elementoj.
Sintakse, do frazstrukture, eble ĝi pleje imitas la komunajn ŝablonojn de la Eŭropaj lingvoj.
Semantike, do laŭ la signifo-kampoj de la vortoj, mi ne hezitus enklasigi ĝin kiel Eŭropecan lingvon.
Do resume, Esperanto estas Eŭropeca lingvo sed kun karakterizaĵoj kiuj venas ne de aliaj lingvoj sed de la logiko de ĝia interna strukturo.
josephdavid86 (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 10:19:44 ص
Do Google pensas ke la Slovaka estas la plej simila.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 10:26:33 ص
josephdavid86:mia kio estas en EsperantoVia kio?

Abusonhhoson (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 10:56:11 ص
mpinheiro (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 1:26:48 م
Kiam mi estas ĉe Facebook, mia kio estas en Esperanto, Google diras al mi 'Ĉu vi volas ke tradukiĝos ĉi tiu paĝo el la Slovaka al la Angla?'Ĉi tio me okazas multe.

Eble Zamenhof timis ĉi tion kiam li decidis uzi pli apartaj radikoj kaj adverboj por kunmeti la lingvo: ekz.: 'kaj' estas greka vorteto; 'zorgi' ne rememoras min nenio private lingvo. La sistemo de korelativoj kaj afiksoj helpas doni la ligvon propra personeco, al mi. Sed li ne povis kaŝi lia prefero por la franca kaj angla lingvo. Ĝis.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 1:43:24 م
- fonetike: al la itala, pro la simpleco de la vokala sistemo
- leksike: al la franca. En francio, oni ofte diras, ke esperanto estas "Larousse plus o" (Larousse [larus] estas la plej fama franca vortaro)
- gramatike: al la angla. Ne estas konjugacio laŭ la personoj, kaj la tabelvortoj similas al la angla sistemo.
- morfologie: al la germana aŭ al la ĉina, pro la vortfarado
Ŝajnas, ke Zamenhof ĉerpis la plej bonan el ĉiuj lingvoj...
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 11 يوليو، 2011 4:34:55 م
Altebrilas:Ne estas konjugacio laŭ la personojTio ne estas specialaĵo de la angla, sed miascie tielas ankaŭ en la norvega - kaj certe en la japana.
Altebrilas: kaj la tabelvortoj similas al la angla sistemo.Nu, kompareblajn "sistemojn" vi povas trovi multlingve, ekzemple ankaŭ latine.