ไปยังสารบัญ

Kiel mi ekspliku ke mi estas Esperantisto?

จาก greenmanwitch, 11 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 24

ภาษา: Esperanto

greenmanwitch (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 09:46:32

Pasintnokte mi rendevuis kun lindulino. Ni iris al korea restoracio, kaj mi sidis sur sofo apud ŝi. Ŝi rakontis ĉion pri si mem kaj mi atente aŭskultis. Je la fino de la nokto, mi kisis ŝian kolon kaj rigardis ŝin en la okulojn kaj ŝi eklangumis min. Poste, ŝi demandis per alloga rideto, "ĉu ni iru al via domo?". Sed, tiam, dum ni eliris la restoracion, mi rakontis ion pri mia ŝatokupo— esperanto, kaj subite ŝi diris ke ŝi 'malsaniĝas' kaj devas foriri.

Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?

nikko (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 09:47:22

mojosa rakonto, frato. rideto.gif

Kisu jamajn esperantistinojn...

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 11:04:08

Elŝrankiĝi estas decido kiun oni devas bone pripensi, ĉar homoj taksas nin kiel frenezuloj, stranguloj kaj pli malbonaj aferoj. Verŝajne por la homoj tio estas kvazaŭ diri, ke oni parolas kun gnomoj aŭ kolektas muŝojn.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 11:19:13

nikko:mojosa rakonto, frato. rideto.gif
+1

Abusonhhoson (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 11:37:48

Sukceson al vi!Frato mia.
Mi ankoraŭ ne havas tian sperton.

Mevido (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 11:53:20

Nun, ĉiuj ni scias ke, esperanto havas sorĉan povon, kiu estas ĉi tiu: "Malsaniĝigi homojn!" lango.gif

Eble, estas nur hazarde?! okulumo.gif

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 12:08:42

BrunoBram:Elŝrankiĝi estas decido...
Elŝrankiĝi?

Kia bona/bela trafo! Mi gratulas vin.
Mi tuj notos ĝin en mian vort-kajeron.

Amike.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 12:19:37

Mevido:Nun, ĉiuj ni scias ke esperanto havas sorĉan povon, kiu estas ĉi tiu: "Malsanigi homojn!" lango.gif
Bela duobla ŝerco, Mevido (sorĉa kaj malsanigi).

Mi ankaŭ gratulas vin. Vi, francanoj, estas vere spritaj.

Amike.

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 12:35:42

antoniomoya:
BrunoBram:Elŝrankiĝi estas decido...
Elŝrankiĝi?

Kia bona/bela trafo! Mi gratulas vin.
Mi tuj notos ĝin en mian vort-kajeron.

Amike.
Ĝi ne estas vorto mia:
http://http://eo.wikipedia.org/wiki/El%C5%9Drank...

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 12:35:54

Ekspliku nenion, Greenmanwitch.

Ne diru, dum la unua rendevuo, ke vi estas esperantisto. (Kial konfesi tiel frue vian emon aŭ malvirton?) rideto.gif

Lasu vian parulinon iomete koni vin, ameti vin.
Kaj post ses monatoj aŭ unu jaro, vi jam povos konfesi al ŝi vian strangan ŝatokupon.

Kial diri senpage maldecajn vortojn?

Amike.

กลับไปด้านบน