Kiel mi ekspliku ke mi estas Esperantisto?
de greenmanwitch, 2011-julio-11
Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
greenmanwitch (Montri la profilon) 2011-julio-11 09:46:32
Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?
nikko (Montri la profilon) 2011-julio-11 09:47:22
Kisu jamajn esperantistinojn...
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-11 11:04:08
darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-11 11:19:13
nikko:mojosa rakonto, frato.+1
Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-julio-11 11:37:48
Mi ankoraŭ ne havas tian sperton.
Mevido (Montri la profilon) 2011-julio-11 11:53:20
Eble, estas nur hazarde?!
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-11 12:08:42
BrunoBram:Elŝrankiĝi estas decido...Elŝrankiĝi?
Kia bona/bela trafo! Mi gratulas vin.
Mi tuj notos ĝin en mian vort-kajeron.
Amike.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-11 12:19:37
Mevido:Nun, ĉiuj ni scias ke esperanto havas sorĉan povon, kiu estas ĉi tiu: "Malsanigi homojn!"Bela duobla ŝerco, Mevido (sorĉa kaj malsanigi).
Mi ankaŭ gratulas vin. Vi, francanoj, estas vere spritaj.
Amike.
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-11 12:35:42
antoniomoya:Ĝi ne estas vorto mia:BrunoBram:Elŝrankiĝi estas decido...Elŝrankiĝi?
Kia bona/bela trafo! Mi gratulas vin.
Mi tuj notos ĝin en mian vort-kajeron.
Amike.
http://http://eo.wikipedia.org/wiki/El%C5%9Drank...
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-11 12:35:54
Ne diru, dum la unua rendevuo, ke vi estas esperantisto. (Kial konfesi tiel frue vian emon aŭ malvirton?)
Lasu vian parulinon iomete koni vin, ameti vin.
Kaj post ses monatoj aŭ unu jaro, vi jam povos konfesi al ŝi vian strangan ŝatokupon.
Kial diri senpage maldecajn vortojn?
Amike.