Zum Inhalt

Se li vivus hodiaŭ, kiajn politikajn ideojn havus D-ro Zamenhof?

von BrunoBram, 12. Juli 2011

Beiträge: 24

Sprache: Esperanto

3rdblade (Profil anzeigen) 17. Juli 2011 03:16:47

BrunoBram:Zamenhof multe fumis kaj li estis malalteta, ĉu vi sciis?
Mi dubas ke, lia fumemeco influus liajn politikajn ideojn. Kaj malaltaj viroj ofte estas tre mempelema, ĉu ne?

vincas (Profil anzeigen) 15. August 2011 10:58:03

Kial?

Solulo (Profil anzeigen) 15. August 2011 13:13:44

BrunoBram:Zamenhof multe fumis kaj li estis malalteta, ĉu vi sciis?
Tio suprenigas lin en miaj okuloj ĉar mi fumas dek aŭ eĉ pli da pipoj tage. rideto.gif .
"Registaroj kaj reĝimoj pereas sed la pipo senĉese daŭras."

Malalteta tamen mi ne estas. rideto.gif

Tjeri (Profil anzeigen) 20. August 2011 19:22:54

Kial imagi politikajn ideojn de forpasinta iu, kies tiamajn politikajn ideojn neniu konas? demando.gif

Solulo (Profil anzeigen) 20. August 2011 21:04:49

Tjeri:Kial imagi politikajn ideojn de forpasinta iu, kies tiamajn politikajn ideojn neniu konas? demando.gif
Ŝajnas al mi ke la politikaj ideoj de Zamenhof estas bone konataj.

Tahon (Profil anzeigen) 20. August 2011 21:49:01

Mi estas malalta kaj mi multe fumas sed mi esperante ne ankoraŭ havas la nivelo de Zamenhof, kion mi povus fari? okulumo.gif

horsto (Profil anzeigen) 20. August 2011 22:53:30

Tahon:Mi estas malalta kaj mi multe fumas sed mi esperante ne ankoraŭ havas la nivelo de Zamenhof, kion mi povus fari? okulumo.gif
Lernu! okulumo.gif

eurimaco (Profil anzeigen) 21. August 2011 17:08:53

sal.gif sal.gif
EdRobertson:
BrunoBram:Ne sufiĉas diri, ke li balotus Eŭropa-Demokratio-Esperanton. Ĉu li estus socialisto? Ĉu komunisto? Ĉu eble konservemulo kiel kelkaj forumantoj?
Zamenhof havis unu-du strangajn ideojn, precipe (sed ne nur) antaŭ ol li lanĉis Esperanton, sed mi kredas, ke li ne estis sufiĉe stulta por elpensi la ideon starigi esperantan politikan partion.

La ideo, ke "oficialigi" Esperanton (alivorte, altrudi ĝin al homoj) estas pli grava decido aŭ prioritato ol iu ajn alia decido kiun registaro farus pri ekonomio, sano, edukado, paco aŭ malpaco, la prezo de biero, ktp, estas ideo elpensebla nur de la menso de fantaziulo, kaj allogos la voĉojn nur de aliaj fantaziuloj. Feliĉe, laŭ la ridinde malaltaj rezultoj kiujn "atingis" EDE, ne estas multaj tiaj fantaziuloj en la mondo, kaj ili neniam regos aŭ administros ion ajn. Ke EDE tiel spektakulare fiaskis en siaj balotkampanjoj estas bona afero, ĉar ili estas ege malbona reklamo por Esperanto, kaj mi preferus, se ili farus ion ajn alian.
* * * * *

Mi pensas ke Zamenhof vivis sole por alporti al nia mondon pacon kaj komprenaĵon inter chiuj homoj el nia Planedo. Kaj chi tio estis la kialo je la kreaĵo de ESPERANTO. Vere li ekde infano havis intereson por ke chiuj homoj vivas pace io ajn el nia Planedo. Kia nobla ideo!

darkweasel (Profil anzeigen) 21. August 2011 17:16:10

eurimaco:Mi pensas ke Zamenhof vivis sole por alporti al nia mondon pacon kaj komprenaĵon inter chiuj homoj el nia Planedo. Kaj chi tio estis la kialo je la kreaĵo de ESPERANTO. Vere li ekde infano havis intereson por ke chiuj homoj vivas pace io ajn el nia Planedo. Kia nobla ideo!
kaj ĝuste tiaj ĉi komentoj donas al la ekstera mondo la impreson ke la esperantistaro estas sekto.

horsto (Profil anzeigen) 21. August 2011 22:38:26

darkweasel:
eurimaco:Mi pensas ke Zamenhof vivis sole por alporti al nia mondon pacon kaj komprenaĵon inter chiuj homoj el nia Planedo. Kaj chi tio estis la kialo je la kreaĵo de ESPERANTO. Vere li ekde infano havis intereson por ke chiuj homoj vivas pace io ajn el nia Planedo. Kia nobla ideo!
kaj ĝuste tiaj ĉi komentoj donas al la ekstera mondo la impreson ke la esperantistaro estas sekto.
Pardonu, sed tio estas stulta komento. Ke Zamenhof jam kiel junulo revis pri pacigi la mondon, tio estas vero.
Kiun sekton ci celas? Sekto, kiu intencas pacigi la mondon? Kaj ĉu vi pensas, ke tio estas io malbona por la ekstera mondo? Aŭ ĉu tio estas ridinda?

Zurück nach oben