Съобщения: 78
Език: Esperanto
pascal (Покажи профила) 20 септември 2007, 22:08:34
Mi jam ankaŭ ricevis kelkajn poŝtkartojn. Estis ĉiam ĝoje ! Feliĉe hodiaŭ mi trovis tiun forumon.
Mi tuj skribos al la malnovajn partoprenantojn. La venontaj povas kontakti min por interŝanĝi poŝtkartojn.
Mi antaŭĝojas

Ĝis.

remy_boligee (Покажи профила) 23 септември 2007, 01:52:56
La poŝtoficejo de mia urbo strikas, pro tio mi ne povas sendi aŭ ricevi ion ajn. Mi pardonpetas pro eventualaj malfruigoj de mia sendado, kaj mi esperas ke la situacio pliboniĝas tie ĉi

Amike,
Murilo
adrianos_9 (Покажи профила) 25 септември 2007, 15:37:27




pascal (Покажи профила) 26 септември 2007, 17:54:57

Ankaŭ mi ricevis poŝtkarton de White Knight, dankon !
kaj hieraŭ mi sendis du por Mielo kaj por Charlie

Bonan vesperon al ĉiuj ! (mi foriras ... nun mi devas skribi al White Knight).

Mielo (Покажи профила) 28 септември 2007, 06:32:20
remy_boligee:Karaj amikoj,Kara Murilo, mi esperas, ke la poŝtistoj laboras jam ĉe vi. Ĉu ĉio estas en ordo ?
La poŝtoficejo de mia urbo strikas, pro tio mi ne povas sendi aŭ ricevi ion ajn. Mi pardonpetas pro eventualaj malfruigoj de mia sendado, kaj mi esperas ke la situacio pliboniĝas tie ĉi![]()
Amike,
Murilo
remy_boligee (Покажи профила) 30 септември 2007, 05:13:20
Mi esperas ke baldaŭ la registaro finfine aŭskultu ilin.
Amike,
Murilo
Mielo (Покажи профила) 01 октомври 2007, 18:17:53
white knight:Hodiaŭ mi ricevis leteron kun bela bildkarto kaj interesa malgranda kalendaro.Ankaŭ mi ricevis sendaĵon de Pascal.
Multon dankon, Pascal. - Merci beaucoup.

Mi ĝojas precipe, ke mi ricevis manskirbitan leteron. Ni dekutimiĝis de manskribado. (Ĉu tiu estas bona esprimo ? )
Dankon denove !
pascal (Покажи профила) 02 октомври 2007, 09:06:53

Ne dankinde geamikoj, la ĉefaĵo estas ke vi jam sendis al mi belajn poŝtkartojn

Mi kore dankas vin

remy_boligee (Покажи профила) 03 октомври 2007, 23:12:27
La poŝtoficistoj de mia urbo finfine revenas al la laboro! Sendu viajn poŝtkartojn al mi!

Mielo (Покажи профила) 04 октомври 2007, 12:37:36
remy_boligee:Amikoj,Tiu estas bona novaĵo.
La poŝtoficistoj de mia urbo finfine revenas al la laboro! Sendu viajn poŝtkartojn al mi!
