Naar de inhoud

Diferenco inter finaĵoj "-ita" kaj "-ata"

door BrunoBram, 16 juli 2011

Berichten: 14

Taal: Esperanto

BrunoBram (Profiel tonen) 16 juli 2011 04:23:48

Kiu diferenco estas inter "fermita" kaj "fermata"?

maratonisto (Profiel tonen) 16 juli 2011 07:24:10

fermita estas pasita tempo, fermata estas nuna tempo.

BrunoBram (Profiel tonen) 16 juli 2011 07:28:54

maratonisto:fermita estas pasita tempo, fermata estas nuna tempo.
Sed se oni vidas malfermItan pordon kaj volas diri tion al alia, li diros "la pordo estas malfermita", kvankam la tempo estas nunca. Mi ne bone komprenas tion.

darkweasel (Profiel tonen) 16 juli 2011 08:59:14

Pordo fermata estas pordo, kiun oni nun fermas. Pordo fermita estas pordo, kiun oni ne povas trairi, ĝis iu malfermos ĝin.

myris (Profiel tonen) 16 juli 2011 09:24:32

La pordo estas fermata: Nun mi vidas la viron, kiu fermas ĝin nun
La pordo estas fermita: Nun mi vidas la pordon, kiun la viro fermis hieraŭ
La pordon estis fermata: hieraŭ mi vidis la viron, kiu fermis ĝin.
La pordo estis fermita: hieraŭ, mi vidis la pordon , kiun la viro fermis antaŭ du tagoj.

BrunoBram (Profiel tonen) 16 juli 2011 09:37:05

myris:La pordo estas fermata: Nun mi vidas la viron, kiu fermas ĝin nun
La pordo estas fermita: Nun mi vidas la pordon, kiun la viro fermis hieraŭ
La pordon estis fermata: hieraŭ mi vidis la viron, kiu fermis ĝin.
La pordo estis fermita: hieraŭ, mi vidis la pordon , kiun la viro fermis antaŭ du tagoj.
Ne facilas kompreni tion.

darkweasel (Profiel tonen) 16 juli 2011 09:53:00

Nu, fakte:

La pordo estas fermata. → Iu nuntempe fermas la pordon.

Post kelkaj sekundoj do estos veraj la jenaj asertoj:

La pordo estas fermita. → Tiu ĉi aserto akcentas, en kiu stato la pordo estas nun. La fermo mem ne gravas.
La pordo estis fermata. → Tio ĉi estas simple la pasinteca versio de La pordo estas fermata. kaj do akcentas la fermadon mem, kiu tamen ne okazas nun, sed jam okazis.
La pordo estis fermita. → Ankaŭ tio ĉi akcentas la fermon, sed kiel agon kondukantan al certa rezulto - al fermiteco.

La lastaj du asertoj povas ankaŭ esti veraj, se ekde tiam iu jam denove malfermis la pordon.

myris (Profiel tonen) 16 juli 2011 10:10:56

Se iu fermas la pordon hodiaŭ je la kvina:
Je la kvara, la pordo estas fermota
Je la kvina, la pordo estas fermata
Je la sesa, la pordo estas fermita.

Se li fermis gîn hieraŭ je la kvina:
Hieraŭ, je la kvina, la pordo estis fermata do ĝi estis fermita je la sesa.

sudanglo (Profiel tonen) 16 juli 2011 10:17:18

fermita estas pasinta tempo, fermata estas nuna tempo.
Oni bezonas kvalifiki tion.

La tempon en la kompleksaj verboj indikas estas, estis, estos - 'at' kaj 'it' rilatiĝas al la tempo de 'esti'.

Tamen en pura adjektiva uzo (sen esti) oni komprenus la tempo-rilaton laŭ la kunteksto. 'Ni funebris nian amatan filinon', 'Mi bedaŭris la perditan tempon'

Rilate pordojn oni malofte bezonas paroli pri la procezo de malfermiĝo.

Tio ne daŭras longe, do plejofte pordoj estas fermitaj aŭ malfermitaj, sed intertempe ili estas malfermataj (dum iu malfermas).

Kontraste, lingvoj estas plej ofte parolataj aŭ ne-parolataj, knabinoj estas ŝatataj aŭ ne-ŝatataj.

darkweasel (Profiel tonen) 16 juli 2011 10:24:19

myris:
Se li fermis gîn hieraŭ je la kvina:
Hieraŭ, je la kvina, la pordo estis fermata do ĝi estis fermita je la sesa.
Bedaŭrinde ne, oni povas diri, ke pordo estis fermita ankaŭ se tiu fermiteco ankoraŭ daŭras.

La pasivo estas vere iom malfacila en Esperanto.

Terug naar boven