글: 80
언어: Esperanto
Abusonhhoson (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 5:13:02
antoniomoya:Kial ne diri tute simple?:Oh,jes.Ni ĉina lingvo uzas tian sistemon,kiel vi rakontis.Estas bona ideo.
Por la jarmonatoj: unuamonato, duamonato, triamonato...
Por la semajntagoj: unuatago, duatago, triatago...
Ekzemple: "Hodiaŭ estas unuatago, la 18-a de sepamonato 2011".
Amike el Hispanalando.
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:04:11
unuasezono (printempo)
duasezono
triasezono
kvarasezono.
Nun, ni ĝuas la varman duasezonon, kaj ni serĉas la freŝan maron.
Amike el Hispanalando.
freeze10108 (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:19:22
Ekzemple:
"La dua tago post la Kristnasko, mi ŝatas butikumi" kaj "la duatago post la Kristnasko, mi ŝatas butikumi" samsonas sed malsamsignifas.
Same, "la tria monato post julio, mi aĉetas varmajn vestaĵojn" kaj "la triamonato post la sepamonato, mi aĉetas varmajn vestaĵojn" ankaŭ samsonas sed malsignifas.
Esperanto estas preciza lingvo, kaj tiaj nomoj por simplaj ideoj malprecizigus ĝin.
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:23:20
Abusonhhoson:Oh,jes.Ni ĉina lingvo uzas tian sistemon,kiel vi rakontis.Estas bona ideo.Vi estas vere viglaj.
Ni, eŭropanoj, ege komplikiĝas sennecese la vivo.
Amike.
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:27:55
freeze10108:Se oni uzus ĉi tiujn vortojn, konfuziĝus.Mi proponas nenion. Mi nur ŝercis.
Amike.
freeze10108 (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:37:38
antoniomoya:Mi proponas nenion. Mi nur ŝercis.Mi bedaŭras, se ŝajnis, ke mi estis kolera.
Amike.
Eble ĉar estas malfruege tie, kie mi vivas, mi intermiksis kion diris vi kaj ion ke diris alia. Kaj pro tio mi ne komprenis la ŝercon.
Amike.
Jorn644 (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 8:38:04
Mi ŝatas kiel sonas la numero-embro monatoj. Sonas tre bele laŭ mi. Eble en okembro ĉiu povos ekuzi ĝin
Tamen estas ĝi ne reformo, ĉar nenio ŝanĝas pri Esperanto mem. Ĝi nur estas pli nova (kaj pli facila kaj logika) maniero por nomigi la monatojn.
sudanglo (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 10:04:15
Pardonu, ĉu Mardo estas la dua tago de la semajno aŭ la tria?
Ni angloj jam havas sufiĉe da problemoj kun la Usonanoj. La misfama 9/11 estas la naŭa de Novembro, por ni angloj, kaj la dek-unua de Septembro por la Usonanoj.
On ne plu konfuzu nin.
glig (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오전 11:11:52
scorpjke:Mojosa ideo, ĝi eĉ plaĉas al mi. Fojfoje la romaj nomoj de monatoj konfuzas min, kaj mi iomete devas pripensi pri kiu monato certe temas Ni en Kroatio havas proprajn nomojn de monatoj, sed ofte estas uzataj nur nombroj, por ekz. siječanj (januaro)=prvi mjesec (la unua monato), aŭ srpanj (julio)=sedmi mjesec (la sepa monato) ktp...
Unuembro, duembro, triembro, kvarembro, kvinembro, sesembro, sepembro, okembro, naŭembro, dekembro, dekunuembro, dekduembro. Estas facilege, ĉu ne?
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 18일 오후 12:04:08
sudanglo:Ni angloj jam havas sufiĉe da problemoj kun la Usonanoj. La misfama 9/11 estas la naŭa de Novembro, por ni angloj, kaj la dek-unua de Septembro por la Usonanoj.Aliaj landoj, aliaj kutimoj.
Mi konsentas kun vi: Oni ne plu konfuzu nin (ni jam estas, lingve, sufiĉe konfuzitaj)
Amike.