Til indholdet

La nomoj de la monatoj kaj de la tagoj

af scorpjke, 17. jul. 2011

Meddelelser: 80

Sprog: Esperanto

mihxil (Vise profilen) 24. jul. 2011 10.34.39

darkweasel:Ĉu? Al mi ŝajnas, ke dumonata pli ofte signifas "daŭranta du monatojn" (kio estas ekzemple dumonata vojaĝo?).
Mi ne nombris la oftecojn. 'Dumonata gazeto' diras ion pri ĝia aperofteco.

flipe (Vise profilen) 25. jul. 2011 18.54.28

3rdblade:
Vi malpravas.
Lundo - Getsuyoubi (Luno-tago)
Mardo - Kayoubi (Fajro-tago)
Merkredo - Suyoubi (Akvo-tago)
Ĵaŭdo - Mokuyoubi (Ligno-tago)
Vendredo - Kinyoubi (Metalo(oro)-tago)
Dimanĉo - Nichiyoubi (suno-tago)

La nomoj rilatas al praaj eŭropaj dioj, kiel Hemna jam skribis.
Mi pensas ke vi ne komprenas min. Mi nur proponis la uzo de "jobo" por la tagnomoj, "lundo" estus "unujobo", "dimanĉo" estus "sepjobo" aŭ "nuljobo".

Kaj mi scias ke la tagnomoj retalas al praaj eŭropaj dioj, ekz. "thor's day" pri "tuesday".

zan (Vise profilen) 26. jul. 2011 01.12.37

Jam ĝenerale "dumonato" estas "du monatoj". "Dumonata gazeto" estas "gazeto eldonata unufoje en du monatoj".

Do, "dujobo" estos "du joboj".
Mi prenis "la dua jobo" aŭ "la dua pevo" kaj plie "duajoba" aŭ "duapeva", respektante la normon de Esperanto. Neniu povas kontraŭi.

avantaĝo de jobo - fremda vorto el la japana
malavantaĝo de jobo - oni eble miskomprenas japanan "youbi"-sistemon pro tiu ĉi nomo.

avantaĝo de pevo - nova vorto por nova koncepto

JUANMA40 (Vise profilen) 27. jul. 2011 12.34.54

Estas fantasta ideo, sed mi pensas ke oni devas ludi kun la vortoj, kaj krei aĵo pli origina, kaj ankaw pli mallonga.
hieraw, mi pensis pri la matenmanĝo, kaj mi vidis ke ambaw vortoj komencas kun la letero m, do vi povas diri m-m, parolate kiel momo.
ludante kun la sama ideo kaj farante novaj vortoj, vi povas diri por la jarmonatoj: unua-m, sed unuamo, duamo, triamo...

Por la semajntagoj: unua-t,sed unuato, duato, triato...
amike saluton el la hispanio.

zan (Vise profilen) 27. jul. 2011 23.02.15

JUANMA40:vi povas diri por la jarmonatoj: unua-m, sed unuamo, duamo, triamo...

Por la semajntagoj: unua-t,sed unuato, duato, triato...
amike saluton el la hispanio.
Ha,ha, ankaŭ mi same pensis sed lasis tiun ideon. Ĉar "unuamo" aspektas kiel "unu/amo", kaj "unuato" estas kvazaŭ ia "-ato".
Tamen bona ideo, se mi ne zorgas tion. okulumo.gif

abdullatif (Vise profilen) 30. jul. 2011 22.24.47

En mia lingvo (Arablingvo)por la tagoj ni proksime uzas la formo de (nombro)
Al-Ahhad - Unu
Al-Ethnayn - Du
Al-Thulasa - Tre, etc

Sed por la monatoj ni ne uzas saman formon, ni uzas diferentajn formojn en ĉiulandoj...

yugary (Vise profilen) 7. aug. 2011 09.48.58

Malgraŭ la stranga decido de ISO, tradicie la unua tago de la semajno estas dimanĉo. Tiu tradicio ankoraŭ montriĝas en pluraj modernaj lingvoj, kiel ekzemple la araba, la malta, la portugala, la greka, ktp. Kompreneble ankaŭ ekzistas slavaj lingvoj en kiuj lundo estas nomata kiel la unua tago de la semajno. Kvankam la kalendaroj de multaj Eŭropaj landoj montras lundon kiel la unuan tagon, la kalendaroj de anglalingvaj landoj kaj de Aziaj landoj montras dimanĉon kiel la unuan tagon. Estas klare do ke, se oni provus ŝanĝi la nomojn de la semajntagoj, Esperantistoj de diversaj landoj, pro la influo de la kutimoj de sia denaska lando, malsamopinius pri tio, kiu tago estas la unua tago de la semajno, kaj la provo fiaskus. Kial do krei tian problemon? Ĉu lerni la sep nomojn de la tagoj estas efektive tiel malfacile? Ĉu vi riparus maŝinon kiu ne paneis? Ne tuŝu do parton de la fundamento kiu funkcias tute bone.

Kodegadulo (Vise profilen) 14. aug. 2011 01.14.54

yugary:Ĉu vi riparus maŝinon kiu ne paneis? Ne tuŝu do parton de la fundamento kiu funkcias tute bone.
Akordecon violentan! rido.gif

Mi samopinias ke Esperanto bezonas neologismojn nek por la nomoj de la tagoj de la semajno, nek por la monatoj de la jaro. Nek eĉ por la konceptoj "tago de semajno" nek "monato de jaro". "Embro", "pevo", "gato" (kial ne "gaco" aŭ "gacuo"?), "jobo", ktp, ne taŭgas, ĉar ne necesas. Sufiĉas anstataŭe apliki principojn de vortformado el la fundamento, konstruante novajn vortojn per kombinado de ekzistantaj radikoj. Simple diru "semajntago"n kaj "jarmonato"n, kaj finitu. rido.gif

Eĉ ĉi tiu ideo, pri "numernomi" la semajntagojn, en la erara kredo ke ĝi demonstriĝus kiel pli "internacia", ĉi tiu maltrafas, precize ĉar ne ekzistas iu ajn unuopa universala internacia normo pri numeradi la semajntagojn. Diversaj kulturoj kaj nacioj tenas diversajn kutimojn. Kompreneble, oni ĉiam povas diri "la (lokakutime) unua-semajntago, dua-semajntago, ktp".

Kodegadulo (Vise profilen) 14. aug. 2011 04.55.44

Tiu dirite, mi opinias ke tiuj vortoj, kiujn elektis Zamenhof por la semajntagaj nomoj, ne estis sufiĉe internaciaj por mia gusto. Ili ŝajnas ete tro ... francaj, kiel tro multaj da fundamentaj vortoj. (Neniun indignon al la francoj.) rido.gif Ankaŭ ili ŝajnas ete tro juda-krista por internacia lingvo. Ĉar la septaga semajno origine devenis el antikva pagana astrologio, kiu nomigis la sep tiam-konitajn "planedojn" por paganaj dioj, kaj laŭvice la sep semajntagojn por planedoj.

Rigardu:

Latina = Itala = Hispana = Franca = Esperanta
dies Solis = domenica = domingo = dimanche = dimanĉo
dies Lunae = lunedì = lunes = lundi = lundo
dies Martis = martedì = martes = mardi = mardo
dies Mercurii = mercoledì = miércoles = mercredi = merkredo
dies Jovis = giovedì = jueves = jeudi = ĵaŭdo
dies Veneris = venerdì = viernes = vendredi = vendredo
dies Saturni = sabato = sábado = samedi = sabato

6 da tiuj semajntagnomoj devenas rekte el francaj formoj de la vortoj, anstataŭ iaj pli proksime la origina latina. (Kial "dimanĉo" kaj ne "domeniko"?)

Ankaŭ du da tiuj reprezentas sanktajn tagojn de specifaj religioj: "sabato" la judan, "dimanĉo" ("lorda" tago) la kristan. Kial tian biason?

Antiflanke, la originaj paganaj nomoj estas pli neŭtralaj hodiaŭ, ĉar la antikva pagana religio estis longtempe morta, iĝinta nun nur kurioza mitologio. Tial, oni povas pensi ke la tagoj nur nomiĝas por planedoj, kiuj estas universala -- laŭvorte! rido.gif Kaj tiu estis vera tra multaj jarcentoj kaj trans multaj kulturoj.

Rigardu:

(pn = planednomo, stn = semajntagnomo)
Planedo | Greka pn => Antikva Greka stn| Roma pn => Latina stn| Oldĝermana pn => Angla stn |
Suno | Helios => hemera Heliou | Sol => dies Solis | Sunna (Sun) => Sunday |
Luno | Selene => hemera Selenes | Luna => dies Lunae | Máni (Moon) => Monday |
Marso | Ares => hemera Areos | Mars => dies Martis | Tiw/Týr => Tuesday |
Merkuro | Hermes => hemera Hermou | Mercurius => dies Mercurii | Wotan/Odin => Wednesday |
Jupitero | Zeus => hemera Dios | Jupiter => dies Jovis | Þunor/Thor => Thursday |
Venuso | Aphrodite => hemera Aphrodites | Venus => dies Veneris | Fríge/Freya => Friday |
Saturno | Khronos => hemera Khronou | Saturnus => dies Saturni | [neniu] => Saturday |

Tial, mi sugestu ĉi tiun proponon:

Planedo => Alternativa semajntagnomo
Suno => Suno-tago = Suntago
Luno => Luno-tago = Luntago
Marso => Marso-tago = Marstago
Merkuro => Merkuro-tago = Merkurtago
Jupitero => Jupitero-tago = Jupitertago
Venuso => Venuso-tago = Venustago
Saturno => Saturno-tago = Saturntago

Sed ĉi tiu propono ne signifas malobservo de la fundamentoj. Mi trudas neniun neologismon, mi nur kombinas ekzistantajn radikojn en nova maniero.

Plue, mi ne postulas anstataŭigi la ekzistantajn semajntagnomojn. Uzu ilin se vi estas ano de juda-krista sekto aŭ nacio (kajaŭ vi estas francasonoŝatulo). rido.gif Se vi volas paroli pli neŭtrale, uzu miajn alternativojn.

Kodegadulo (Vise profilen) 14. aug. 2011 05.00.40

Kodegadulo:Antiflanke, la originaj paganaj nomoj estas pli neŭtralaj hodiaŭ, ĉar la antikva pagana religio estis longtempe morta, iĝinta nun nur kurioza mitologio. Tial, oni povas pensi ke la tagoj nur nomiĝas por planedoj, kiuj estas universala -- laŭvorte! rido.gif Kaj tiu estis vera tra multaj jarcentoj kaj trans multaj kulturoj.
Eĉ la Japanaj semajntagnomoj devenas el influo de antikva Eŭropa astrologio!

Unue rigardu:

日 hi, bi = "suno" aŭ "sunbrilo", sed efike "tago"
曜 yō = obskura vorto por Japanoj, sed:
Ĉina 曜 yào = "lumaĵego", sed efike "planedo"!
tiel: 曜日yōbi = "semajntago", sed efike "planedo-tago"
月 tsuki = "luno", sed efike "monato"
星 sei = "stelo"
La 5 elementoj de Japana (kaj Ĉina) alĥimio, rilata al planedoj:
火 ka = "fajro"
水 sui = "akvo"
木 moku = "ligno"
金 kin = "oro/metalo"
土 do = "tero/tergrundo"

Do, tiel:

Planedo = Japana planednomo => Japana semajntagnomo
Suno = 日輪 nichirin => 日曜日 nichiyōbi ("tago-planedo-tago")
Luno = 月影 tsukikage => 月曜日 getsuyōbi ("monato-planedo-tago")
Marso = 火星 kasei ("fajro-stelo") => 火曜日kayōbi ("fajro-planedo-tago")
Merkuro = 水星 suisei ("akvo-stelo") => 水曜日 suiyōbi ("akvo-planedo-tago")
Jupitero = 木星 mokusei ("ligno-stelo") => 木曜日 mokuyōbi ("ligno-planedo-tago")
Venuso = 金星 kinsei ("oro/metalo-stelo") => 金曜日kinyōbi ("oro/metalo-planedo-tago")
Saturno = 土星 dosei ("tergrundo-stelo") => 土曜日 doyōbi ("tergrundo-planedo-tago")

Tial, se la esperantaj planednomoj mem estas sufiĉe internaciaj, do miaj proponitaj semajntagnomoj (Suntago, Luntago, ktp) estus ankaŭe ... almenaŭ, en Japanio.

Tilbage til start