Al la enhavo

Esperanto ne helpas al paco

de BrunoBram, 2011-julio-18

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-16 10:09:44

Mi scivolas ĉu tabako ankaŭ estas bona pacilo. Iam mi legis, "Ĉu vi iam vidis ke pip-fumanta viro komencas pugnobatalon?"
[url= http://www.dailymotion.com/video/x51cnu_popeye-generique_people]Jes![/url]

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-16 10:59:55

Komuna ligvo estas necesakondiĉo por alproksimigi pacon, sed ne SUFIĈA! Ni vidas en tiu forumo, kiel konstatis BrunoBram, ke malfacilas superi naciajn ideologiojn, eĉ se ni deziras tion, ĉar mankas al ni taŭgan metodon por interŝangi ideojn.

Fakte, ofte estas neniu interŝanĝo, ĉar, preskaŭ ĉiam, ni eliras el tiaj debatoj kun la samaj opinioj ol alvenante en ilin. Mi ŝatus ekhavi informojn, faktojn, vidpunktojn kiuj ŝanĝigus al mi ideojn, pliriĉigante mian scion, sed mi plejofte ricevas silenton aŭ temoŝanĝon kiu nur lernigas al mi ke miaj ideoj ne interesas iujn aliajn homojn aŭ malplaĉas al ili, sed tio ne estas sufiĉa por konvinki min (a) ke mi devas ŝanĝi miajn ideojn , kaj (b) ke mi devas samtempe rezigni pri mia scivolemo koncerne kio estas ŝanĝinda en tiuj ideoj kaj kial.

Tial taŭga debata metodo devus antaŭeniri tiumaniere:

1. Pri kio ni JA interkonsentas ?
2. Pri kio ni NE interkonsentas ?
3. Kie disiĝas niaj argumentadoj ?


Sed plejofte, ni nekonscie evitas fari tiel, ĉar tio kondukus nin al suferigaj pensoj (ekz: konflikto pri nekongrueblaj rajtoj, politike nekorektaj konkludoj, malbona bildo de ni mem, ktp...), kaj ni preferas rondiri ĉirkaŭ ili ol rekte iri al ili. Tial ni devas esti pli toleremaj, por ke la aliaj personoj povu esprimi sin sentime, sen havi la senton esti juĝata fia aŭ devigata tuj fari ion malplaĉan.

Estus preferinde, ke ni plibonigu nian koron, ĉar se ĉiuj povus fari tion, paco estiĝu tuj, sed ĝis nun, tiu faris martirojn kies ekzemplon la plejmulto timas imiti. Indas do samtempe krei mondon en kiu tiaj sanktuloj ne bezonas esti plejmultaj por ke ĝi estu paca.

zan (Montri la profilon) 2011-decembro-16 12:12:15

Altebrilas:Mi ŝatus ekhavi informojn, faktojn, vidpunktojn kiuj ŝanĝigus al mi ideojn, pliriĉigante mian scion,
Ja, mi tute same pensas kiel vi! Estus bonege, se mi riĉigus mian scion per Esperanto. Mi volas ekscii precipe pri socioj de aliaj landoj laŭ la vidpunkto de tieuloj. Sed plej ofte oni tro amas sian nacion, sian ŝtaton kaj sia-ŝtatan politikon. Kaj oni ofendiĝas, kiam iu kritikas lian landon. Do, mi ne povas demandi pri aliaj landoj kaj hezitas skribi pri mia lando. Kiel fari?

Altebrilas:Tial ni devas esti pli toleremaj, por ke la aliaj personoj povu esprimi sin sentime, sen havi la senton esti juĝata fia aŭ devigata tuj fari ion malplaĉan.
Vi pravas. Interesas min eĉ stranga opinio. rideto.gif

jeckettre (Montri la profilon) 2011-decembro-17 04:25:36

oni vidu kio okazas inter Nordkorea kaj Sudkorea ... kaj tioj kioj nomiĝas "civilmilito"j

bpeel (Montri la profilon) 2011-decembro-17 13:38:29

Kial vi diras ke la tuta homaro parolos Esperanton en la jaro 2025? Tio estas tre bona novaĵo, ĉu ne? ridulo.gif

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-decembro-17 13:45:51

Parenteze, la libro verkita de Joan Català ja parolas pri tiu temo. Jen la paĝo de la libro: http://www.colifloresyesperanto.es/

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-17 19:08:53

zan:
Altebrilas:Mi ŝatus ekhavi informojn, faktojn, vidpunktojn kiuj ŝanĝigus al mi ideojn, pliriĉigante mian scion,
Ja, mi tute same pensas kiel vi! Estus bonege, se mi riĉigus mian scion per Esperanto. Mi volas ekscii precipe pri socioj de aliaj landoj laŭ la vidpunkto de tieuloj. Sed plej ofte oni tro amas sian nacion, sian ŝtaton kaj sia-ŝtatan politikon. Kaj oni ofendiĝas, kiam iu kritikas lian landon. Do, mi ne povas demandi pri aliaj landoj kaj hezitas skribi pri mia lando. Kiel fari?

Altebrilas:Tial ni devas esti pli toleremaj, por ke la aliaj personoj povu esprimi sin sentime, sen havi la senton esti juĝata fia aŭ devigata tuj fari ion malplaĉan.
Vi pravas. Interesas min eĉ stranga opinio. rideto.gif
Tio ne ĝenas min kritiki mian propran landon, ĉefe kiam mi fieras povi fari tion.

En multaj landoj esprimlibero ne ekzistas, la kritikantoj iras karceren aŭ la socia premo estas tiel forta, ke oni ne kuraĝas alfronti sajne unanimecan opinion.

Aŭ foje, eĉ en liberaj landoj, iuj preferas ne kritiki, por ne aspekti kiel grumblemulo kiu nur vidas la negativajn aspektojn de la vivo. Sed laŭ mi, oni estu prefere grumblemulo tro frue ol martiro tro malfrue.

"Sen libereco kritiki, ne estas flatiga laŭdo" diris Beaumarchais en la 18a jarcento.
"Sen libereco kritiki, ne estas kredinda informo", oni povus diri hodiaŭ.

Do, ne hezitu kritiki mian landon, mi defendos ĝin kiam indos, aŭ... aprobos la kritikojn se ili estas justaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-18 17:11:40

Mi ne ŝatas, kam la aliaj ne respondas al miaj mesaĝoj (kaj do, eĉ kun komuna lingvo, la debato ne plu povas antaŭeniri). Oni povas interpreti divers maniere tiun silenton. Ĝenerale, kiam ni ne respondas al mesaĝo, pluraj kialoj eblas:
- ni ne komprenis la mesaĝon
- ni havas ion pli interesan por fari nun
- nia komputilo/programaro/ret-provizisto/ telefonlinio ne plu funkcias
- ni ne emas debati kun tiu persono
- mi ne alte taksas liajn ideojn kiuj eĉ ne indas respondon
- mi pensas, ke temas pri trolo
- la temo tedas min
- le temo estas pripensida: mi intencas respondi poste
- la mesaĝo ne petas respondon: estas nur konstato, aserto aŭ konkludo.
- estas pluraj temoj en la sama fadeno, kaj mi preferas alian, kaj ne deziras aldoni al konfuzo.
- ktp

Sed la (ne)ricevinto ne povas diveni kiu kialo estas la ĉefa. Estus bone, ke oni povus diri kial oni ne volas respondi, sen perdi tro da tempo, nur alklakante butonon kun unu el la diversaj eblecoj.

Mi mem legas dekojn da mesaĝoj, kaj ne povas respondi al ĉiuj. Mi respondas kiam temo ĉefe interesas min.

Kiel ekzerco, mi rigardis la mesaĝojn al kiuj mi NE respondis, kaj provas klarigi kial:
Ryuuichi: 2011-12-17 14:45:51 - > mi alklakis la ligilon, vidis la koverton de la libro, sed mi ne parolas la hispanan kaj la menciita "paĝo" ne estas EN la libro, sed la TTT-paĝo PRI la libro.
bpeel: 2011-12-17 14:38:29 - > la mesaĝo celas iun alian.
jeckettre: 2011-12-17 5:25:36 - > mi ne komprenis la rilaton kun la temo: ĉu NK kaj SK interbatalas malgraŭ esperanto aŭ paciĝus dank'al ĝi?

ereere (Montri la profilon) 2011-decembro-18 18:24:00

Mi pensas ke se morgaŭ subite ĉiuj, aŭ la plimulto de la homaro, vekiĝus parolante esperanton tio ne ŝanĝus multe la nuntempan situacion. Ekzemple grekoj, hispanoj, ktp daŭrigus protestojn kontraŭ krizo simple en esperanto. Gvidantoj de Centra Eŭropa Banko, de IMF-o kaj de registaroj daŭrigus prirabante eŭropanojn .. simple en esperanto ĉar banka sistemo bezonas tion. Afriko, Azio, Sudameriko finfine feliĉe parolus esperanton sed tio ne signifus nuligo de abomena ŝuldo kiu subpremas ilin, ĉar malriĉeco, manko de medikamentoj, manko de akvo signifas profitoj por iuj. Kial ĉi-tiu areto de financuloj kiuj kontrolas niajn vivojn, kiuj decidas kion ni manĝos morgaŭ kaj detruas planedon, kial ili devus konsenti disvastigi esperanton ? Esperanto estas genia ilo por helpi homaron kaj konservi ĉiujn naskiĝajn lingvojn. Sed ĉu ekzistas sufiĉe da demokratio en la mondo por ke tio okazu ? Bonvolu ĉesi kredi ke unu simpla lingvo povu magie alporti pacon al la homaro en la epoko de petrolaj militoj. Oni ne povas paroli pri paco sen paroli pri (mal)justeco. Sklavoj kaj mastroj kiuj parolas anglan aŭ esperanton restos sklavoj kaj mastroj. Esperanto restos utopio ĝis kiam ne ekzistos demokratiaj kondiĉoj por ĉiuj. Se esperantistoj ne ekkomprenos tion. vere ili riskas, senintence, malhelpi pacon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-19 00:22:40

ereere:Mi pensas ke se morgaŭ subite ĉiuj, aŭ la plimulto de la homaro, vekiĝus parolante esperanton tio ne ŝanĝus multe la nuntempan situacion. Ekzemple grekoj, hispanoj, ktp daŭrigus protestojn kontraŭ krizo simple en esperanto. Gvidantoj de Centra Eŭropa Banko, de IMF-o kaj de registaroj daŭrigus prirabante eŭropanojn .. simple en esperanto ĉar banka sistemo bezonas tion. Afriko, Azio, Sudameriko finfine feliĉe parolus esperanton sed tio ne signifus nuligo de abomena ŝuldo kiu subpremas ilin, ĉar malriĉeco, manko de medikamentoj, manko de akvo signifas profitoj por iuj. Kial ĉi-tiu areto de financuloj kiuj kontrolas niajn vivojn, kiuj decidas kion ni manĝos morgaŭ kaj detruas planedon, kial ili devus konsenti disvastigi esperanton ? Esperanto estas genia ilo por helpi homaron kaj konservi ĉiujn naskiĝajn lingvojn. Sed ĉu ekzistas sufiĉe da demokratio en la mondo por ke tio okazu ? Bonvolu ĉesi kredi ke unu simpla lingvo povu magie alporti pacon al la homaro en la epoko de petrolaj militoj. Oni ne povas paroli pri paco sen paroli pri (mal)justeco. Sklavoj kaj mastroj kiuj parolas anglan aŭ esperanton restos sklavoj kaj mastroj. Esperanto restos utopio ĝis kiam ne ekzistos demokratiaj kondiĉoj por ĉiuj. Se esperantistoj ne ekkomprenos tion. vere ili riskas, senintence, malhelpi pacon.
Ne estas la sama situacio, se ĉiu terano subite vekiĝus parolante esperanton, aŭ se ĉi terano estas finlerninta esperanton kun arda deziro atingi pacon per ĝi.

La paca intenco estas grava parto de esperanta filozofio. Kaj la diktatoroj bone komprenas tion: Tial ili persekutis esperantistojn (vidu "la Danĝera Lingvo"-n, de Ulrich Lins). La monda mastr-aro ne ŝatus aŭdi homojn paroli ne-gepatran lingvon sen ilia permeso: estus rimedo por voĉdoni per la lango, sen atendi la venontajn balotojn. Kia skandalo!

Reen al la supro