Vai all’indice

Kia estas via seksa tendenco?

di BrunoBram, 19 luglio 2011

Messaggi: 21

Lingua: Esperanto

Hector_134 (Mostra il profilo) 19 luglio 2011 20:51:00

Enketo al malgranda ŝtupetaro, komprenebla (ĉu vi vidas la irionion?).

Krome, mi ja zorgas pri ĉio kiu vi diris en ĉi tiu fadeno, ĝisnune, vi ne sciis pri kion mi zorgas.

PT.: Al mi maltrankviligas ke la mondo estus "orgía" kie la homoj irus nur en sia cirklo seksa (antaŭe la viriĉoj nur "povas" iri kun virinoj) kaj ne pensus en aliaj aĵoj, krome oni povas "danki" al faktoroj kiel la varmado globala, la knaboj disvolvas antaŭ de kiel si devus (en sia korpo) do, la "seka faktoro" kaj tion transformas en "la porka faktoro".

BrunoBram (Mostra il profilo) 19 luglio 2011 21:11:43

Hector_134:Enketo al malgranda ŝtupetaro, komprenebla (ĉu vi vidas la irionion?).

Krome, mi ja zorgas pri ĉio kiu vi diris en ĉi tiu fadeno, ĝisnune, vi ne sciis pri kion mi zorgas.

PT.: Al mi maltrankviligas ke la mondo estus "orgía" kie la homoj irus nur en sia cirklo seksa (antaŭe la viriĉoj nur "povas" seksumi kun virinoj) kaj ne pensus en aliaj aĵoj, krome oni povas "danki" al faktoroj kiel la varmado globala, la knaboj disvolvas antaŭ de kiel si devus (en sia korpo) do, la "seka faktoro" kaj tion transformas en "la porka faktoro".
La sola orgion kiun mi vidas, estas moralisma orgio en via kapo kaj en la de multaj homoj.

Tiu ĉi fadeno temas nur pri sekseca tendenco de la homoj cele al pruvi, ke la "normala" sekseco altrudata de la socio ne estas tiom normala. Se tio ne interesas al vi, ne partoprenu.

REZULTOJ ĜIS NUN:

Mi estas samseksemulo 35% [5]
Mi estas ambaŭseksemulo 14% [2]
Mi estas aliseksemulo 35% [5]
Mi estas aliseksemulo sed ŝatas/us sekse rilati kun uloj de la sama sekso 7% [1]
Mi estas transseksulo 0% [0]
Mi havas alian seksan identon aŭ tendencon ne konsiderata normala laŭ la socio 7 % [1]

Gajnas seksecojn ne "normalaj".

BrunoBram (Mostra il profilo) 19 luglio 2011 21:29:26

Juanjo:Bruno, se vi jam komencas paroli pri "normala" sekseco, ĝi komencas malbone. shoko.gif

Ĉiuj de ni estas normalaj homoj, neniu estas malnormala por la homoj al kiu amas aŭ kun kiu havas sekson.

Amike

Juanjo
Se mi parolas pri "normala" sekseco, mi faras ĝin ironie aŭ citkomigas la esprimon. "Normala" signifas akorde al la normo, kaj mi volas pruvi, ke la normo ne estas tiom ofta kiel ĝi ŝajnas.

Se paroli pri "natura", mi tute certas, ke estas same natura esti aliseksema ol samseksema, ambaŭseksema aŭ aliaj tendencoj, kaj ke estas tute kontraŭnatura ne vidi tion tiel.

AlfRoland (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 07:57:57

BrunoBram:
Hector_134:Enketo al malgranda ŝtupetaro, komprenebla (ĉu vi vidas la irionion?).

Krome, mi ja zorgas pri ĉio kiu vi diris en ĉi tiu fadeno, ĝisnune, vi ne sciis pri kion mi zorgas.

PT.: Al mi maltrankviligas ke la mondo estus "orgía" kie la homoj irus nur en sia cirklo seksa (antaŭe la viriĉoj nur "povas" seksumi kun virinoj) kaj ne pensus en aliaj aĵoj, krome oni povas "danki" al faktoroj kiel la varmado globala, la knaboj disvolvas antaŭ de kiel si devus (en sia korpo) do, la "seka faktoro" kaj tion transformas en "la porka faktoro".
La sola orgion kiun mi vidas, estas moralisma orgio en via kapo kaj en la de multaj homoj.

Tiu ĉi fadeno temas nur pri sekseca tendenco de la homoj cele al pruvi, ke la "normala" sekseco altrudata de la socio ne estas tiom normala. Se tio ne interesas al vi, ne partoprenu.

REZULTOJ ĜIS NUN:

Mi estas samseksemulo 35% [5]
Mi estas ambaŭseksemulo 14% [2]
Mi estas aliseksemulo 35% [5]
Mi estas aliseksemulo sed ŝatas/us sekse rilati kun uloj de la sama sekso 7% [1]
Mi estas transseksulo 0% [0]
Mi havas alian seksan identon aŭ tendencon ne konsiderata normala laŭ la socio 7 % [1]

Gajnas seksecojn ne "normalaj".
Vi ie skribis ke vi enketas pri diversaj temoj pro scienca intereso. Sed el scienca vidpunkto viaj enketoj estas tute senvaloraj, kaj mi pensas ke vi konscias pri tio. Unue vi nur demandas al esperantistoj, kiu estas tre malgranda subgrupo el tuta homaro. Due, la demandoj atingas nur homojn, kiuj partoprenas en Lernu, do subgrupo de la esperantistaro. Fine, ĝis nun respondis 17 personoj, tre malgranda subgrupo de Lernu-anoj. Kaj eĉ plej grave, vi tute ne scias ĉu iu el tiuj respondantoj serioze respondis. Krome, ĉu vi science formulis viajn demandojn? Certe ne!

BrunoBram (Mostra il profilo) 21 luglio 2011 02:31:27

Evidente tio ne estas enketo por publikigi ĝin en la scienca revuo Nature. Mi scias tion, kion vi diras, sed mi nur diros al vi, ke la elcento da aliseksemuloj, samseksemuloj aŭ ambaŭsekesmuloj estas kutime la samaj en iu ajn loko.

Mi studis seksecajn temojn kiel scienca objekto, mi do bone konas la temon, kaj la rezultoj de tiu ĉi enketo, ja estas la espereblaj en iu ajn normala specimeno de la socio: alseksemo ne estas tiom normala kiel oni diras. Mi do kredas, ke la homoj ne mensogis kiam ili balotis.

BrunoBram (Mostra il profilo) 21 luglio 2011 12:12:46

REZULTOJ ĜIS NUN:

Mi estas samseksemulo 26% [6]
Mi estas ambaŭseksemulo 13% [3]
Mi estas aliseksemulo 47% [11]
Mi estas aliseksemulo sed ŝatas/us sekse rilati kun uloj de la sama sekso 8% [2]
Mi estas transseksulo 0% [0]
Mi havas alian seksan identon aŭ tendencon ne konsiderata normala laŭ la socio 4% [1]

Mi esperis ekzakte tiajn rezultojn. Ne nur ĉi tie, sed en iu ajn loko, socia tavolo aŭ socia kunteksto, la rezultoj nepre devas esti similaj.

Ĉi-kaze, "plenaj" aliseksemuloj eĉ ne atingas la duonon de la balotintoj. La cetera duono estas samseksemuloj (kiel oni vidas, ili ne estas tiom minoritataj kiel kutime kredigas la socio) kaj ambaŭseksemuloj, kaj oni devas aldoni ulojn kiuj estas aliseksemuloj sed sekse rilatas aŭ emus rilati al samseksaj uloj (ankoraŭ mankis aldoni alternativon pri samsesksemaj uloj kiuj rilatas aŭ emas/us sekse rilati al aliseksaj homoj). Krom tio estas aliaj minoritataj tendencoj ne apartenantaj al la konsiderata "normala" sekseco kiuj ankaŭ povas esti reflektitaj. Kiel espereble, transseksuloj ne estas, ĉar tiaj homoj ja estas vere minoritataj.

Iam la socio devus malfermi la menson al la sekseca realo. Momente moralismo, mensogo, kaj nescio ankoraŭ imperas.

Dankon pro viaj balotoj.

darkweasel (Mostra il profilo) 21 luglio 2011 12:23:04

23 personoj certe bonege spegulas la tutan homaron. senkulpa.gif

Tjeri (Mostra il profilo) 22 luglio 2011 08:14:09

Bone, vi nun scias ke ekzistas almenaŭ 6 uzantoj de ĉi tiu forumo kiu estas samseksemuloj.
Jen elstara atingo!

Koracio (Mostra il profilo) 26 luglio 2011 18:37:48

La tiu statistiko ne spegulas la normala raciojn. Unue, tie balotis nur malmultaj, kaj due, la seksa minoritatoj estas superreprezentitaj, ĉar ili estas pli motivataj por baloti. Vi devus demandi plurmilajn randome elektitajn uzantojn private por havi la realajn raciojn.

darkweasel (Mostra il profilo) 26 luglio 2011 18:47:25

Koracio:randome
Ĉu "en ran-domo"? Aŭ ĉu hazarde?

Torna all’inizio