본문으로

L'akuzativo kaj nedirektaj objektoj

글쓴이: dbiswinner, 2011년 7월 20일

글: 34

언어: Esperanto

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 9:27:37

Ferdinand Cesarano: "Korekti" signifas "senerarigi" aŭ "ĝustigi". Tial "korekta" (kiel en "korekta noto") signifas "ĝustiga", malgraŭ la ofta erara uzo de tiu vorto, kaŭzata de imitado al la uzo de la parencaj nacilingvaj vortoj.
La tialo simple ne sekvas. Eble vi povus aserti ke 'korekta' plejofte signifas 'ĝustiga', sed sugesti ke temas pri ia logika sekvo simple ne estas vere.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 9:33:57

miĥil:
Ferdinand Cesarano: "Korekti" signifas "senerarigi" aŭ "ĝustigi". Tial "korekta" (kiel en "korekta noto") signifas "ĝustiga", malgraŭ la ofta erara uzo de tiu vorto, kaŭzata de imitado al la uzo de la parencaj nacilingvaj vortoj.
La tialo simple ne sekvas. Eble vi povus aserti ke 'korekta' plejofte signifas 'ĝustiga',
kio estus evidente malĝusta...

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 9:36:42

darkweasel:
miĥil:
La tialo simple ne sekvas. Eble vi povus aserti ke 'korekta' plejofte signifas 'ĝustiga',
kio estus evidente malĝusta...
Probable eĉ tio, sed mi pretus cedi tion.

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 9:38:50

Ferdinand Cesarano:"Korekti" signifas "senerarigi" aŭ "ĝustigi". Tial "korekta" (kiel en "korekta noto") signifas "ĝustiga", malgraŭ la ofta erara uzo de tiu vorto
Hmm, vi umas plu kun tiu dubenda aserto. La ideo ŝajne fiksiĝis tiom forte en via menso, ke nenio povas ŝanceli vian konvinkitecon. Iom bedaŭrinda afero.

Estas ja via rajto tenadi iluzion, malgraŭ ĉio prezentita kio plene refutas ĝin, sed mi petas ke vi ne plu prezentu malveran dogmon kiel fakton, al komencantoj kiuj ne bezonas fuŝkonsilon. Ĉi tie estas supozeble lernejo, ne fuŝkonsilejo.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오전 9:39:32

miĥil:
darkweasel:
miĥil:
La tialo simple ne sekvas. Eble vi povus aserti ke 'korekta' plejofte signifas 'ĝustiga',
kio estus evidente malĝusta...
Probable eĉ tio, sed mi pretus cedi tion.
Iam en IRC mi parolis pri "korekta mesaĝo" en tiu ĉi forumo kaj poste korektis tion al "ĝustiga mesaĝo" ĝuste ĉar "korekta" estas plej ofte "ĝusta".

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 6:29:36

Ferdinand Cesarano: La erara uzo, eĉ se ofta, neniam povas akceptindigi iun aferon nekoheran.
Ĝi ne estas erara, nek nekohera. Aŭ almenaŭ ne la tuta esperantistaro pri tio samopinias. Mi vere petas ke vi legu PMEG-on, kaj pruvas ke vi legis. Eble mi ankoraŭ povas akcepti ke vi malsamopinias pri ĝi, sed la ignoro vere iom ĝenas min.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 6:36:12

La fuŝaj konsiloj en tiu ĉi fadeno, kiuj tute ne estas korektaj, sed male tre dubaj, igos min resti veka pli longe hodiaŭ.

Tamen la opinio de Ferdinand ŝajnas esti fiksa kaj li ne konfesos, ke ĝi estas falsa, kvankam ne estas tre komplike refuti ĝin, kiel jam faris iuj.

Tamen mi ne emas nur kaŝe ĉagreniĝi pri tiuj suspektaj konsiloj, kaj tial mi skribis tiun ĉi mesaĝon.

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 7:53:43

+1 darkweasel

Ferdinand Cesarano:Tiu uzo devenas tute de senpensa kaj erara imitado de la etnolingvoj
Fakte ĝi devenas el la tute ĝusta imitado de Esperanto, ĉar kiel prave diras PMEG, "tia ĉi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco".

Ni instruu la lingvon laŭ ĝia funkciado en la reala mondo, ne laŭ dogmo vane ĉasanta ian "perfektan logikon". Estas bone elmontri la disputeblaĵojn kaj esplori la logikon de la lingvo. Estas tute alia afero, dekreti ke unuj vortoj ne havas signifojn kiujn ili ja klare havas.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 7:58:39

Cetere en la Tekstaro mi trovis Zamenhofan uzon de korekta en la signifo "senerara":
Ĝi (desegno) ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 7월 21일 오후 10:16:36

Tre sprite dirite, Dark Weasel.

Tamen estas eta problemo pri 'korekta', kiuj ne tiel montriĝas kun la aliaj vortoj en via komento.

Esence, korekta havas du sencojn - sen-erariga, kaj konforma al la reguloj ktp.

Korekta fluidaĵo por tajpistoj - tiu uzo de 'korekta' estas korekta

Problemo estas, ke estas pli facile trovi probablajn kuntekstojn en kiuj la du sencoj estas ambaŭ eblaj (almenaŭ teorie) - ekz. korekta laboro.

다시 위로