Ir ao conteúdo

L'akuzativo kaj nedirektaj objektoj

de dbiswinner, 20 de julho de 2011

Mensagens: 42

Idioma: Esperanto

dbiswinner (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 06:59:33

Saluton! Tiu ĉi aĵo ĉiam malplaĉas al mi. L'akuzativo estas kutime uzita kiel direkta objekto, ĉu ne? Doni la pilkon al mi, skribi ion, kaj la cetera. Sed iamfoje, l'akuzativo estas uzita por signifi la "direkton" de io, ekzemple "la libro falis sur la plankon" (el mia lernantlibro el David Richardson) anstataŭ "sur la planko." Tiun ĉi mi komprenas. Alia ekzemplo estas "Mia patro flugos Parizon," signifas la sama kiel "Mia patro flugos al Parizo," kaj ti ĉie ete problemiĝas. Parizo ne estas la direkta objekto, do mi pensas ke iom da precizo perdiĝas. Kvankam "flugos Parizon" taŭgas se tiu ĉi estas korekta, sed "al Parizo" pli facile kompreniĝitas, kaj ŝajnas esti pli uzita.

Simile, mi vidis "diru min" en esperanta novelo, kvankam "diru al mI" estas pli ofte uzita kaj ŝajnas pli korekta al mi. En ĉi-kazo, "mi(n)" estas certe la nedirekta objekto. Sed "diru al min" kaj "flugos al Parizon" neniam aperis.

Do, mi demando estas simple tiu ĉi: kiam povus aŭ debus oni uzi l'akuzativon kun aŭ kiel la nedirekta objekto?

vidas vandenis (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 08:06:16

dbiswinner:Saluton! Tiu ĉi aĵo ĉiam malplaĉas al mi. L'akuzativo estas kutime uzita kiel direkta objekto, ĉu ne? Doni la pilkon al mi, skribi ion, kaj la cetera. Sed iamfoje, l'akuzativo estas uzita por signifi la "direkton" de io, ekzemple "la libro falis sur la plankon" (el mia lernantlibro el David Richardson) anstataŭ "sur la planko." Tiun ĉi mi komprenas. Alia ekzemplo estas "Mia patro flugos Parizon," signifas la sama kiel "Mia patro flugos al Parizo," kaj ti ĉie ete problemiĝas. Parizo ne estas la direkta objekto, do mi pensas ke iom da precizo perdiĝas. Kvankam "flugos Parizon" taŭgas se tiu ĉi estas korekta, sed "al Parizo" pli facile kompreniĝitas, kaj ŝajnas esti pli uzita.

Simile, mi vidis "diru min" en esperanta novelo, kvankam "diru al mI" estas pli ofte uzita kaj ŝajnas pli korekta al mi. En ĉi-kazo, "mi(n)" estas certe la nedirekta objekto. Sed "diru al min" kaj "flugos al Parizon" neniam aperis.

Do, mi demando estas simple tiu ĉi: kiam povus aŭ debus oni uzi l'akuzativon kun aŭ kiel la nedirekta objekto?
Kvankam en mia gepatra lingvo la akuzativo estas kutima kaj necesa,mi ankaŭ kiel vi ne plene komprenas tiujn esprimojn.Des pli, ke
'flugi' estas verbo netransitiva. Do kiel ni ne uzu 'flugi Parizen' kiel 'iri hejmen,arbaren' kaj t.p.
Nun ni ambaŭ atendos la respondon de fakuloj.

nikko (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 08:15:25

En "flugi parizon", "parizo" ne estas rekta objekto. Sed reguloj permesas anstataŭi prepozicion per akuzativigo de malrekta komplemento.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...

Mevido (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 08:26:46

nikko:En "flugi parizon", "parizo" ne estas rekta objekto. Sed reguloj permesas anstataŭi prepozicion per akuzativigo de malrekta komplemento.
Vi pravas, mi vere tutakordas kun vi! okulumo.gif

darkweasel (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 08:32:05

Tutsimple vi povas uzi la akuzativon kiam tio estas klara.

"diri" havas ion alian kiel objekton normale, nome la vortojn aŭ simile. Tial sensencas *diru min*.

Tamen ekz "helpi" oni povas "iun" aŭ "al iu" laŭplaĉe.

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 10:17:05

Oni ne konfuziĝu pro la nomo akuzativo. La E-a kazo finiĝanta je -n simple povas esprimi pli ol nur rektan objekton, fakte preskaŭ ĉion krom subjekton aŭ predikativon.

Ferdinand Cesarano (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 15:09:22

Kiel jam prave indikis Kirilo, la finaĵo -n, malgraŭ la nomo "akuzativo", havas plurajn rolojn.

1e) ĝi markas la rektan objekton (la vera rolo "akuzativa")
2e) ĝi indikas la aldirektan movadon, ĉe adverbo (ekz-e, "mi iras tien")
3e) ĝi anstataŭas ajnan prepozicion

Estas pro tiu 3a rolo ke vi vidas la diraĵon "diru min"; ĉar tie la -n ĉe "mi" anstataŭas la prepozicion "al" en la plena diraĵo "diru al mi". Tiuj du manieroj estas egale ĝustaj. (Notu: "ĝusta", ne "korekta". "Korekta" = "ĝustiga"; ekz-e, mi nun donas la notojn korektajn (ĝustigajn).)

Plue, komprenu ke "li iras parizen" ĝustas laŭ la 2a rolo (aldirekta movado ĉe adverbo); dum "li iras Parizon" ĝustas laŭ la 3a rolo (anstataŭo de la prepocizio "al").

Estas ofte vidata, ĉe la 3a rolo, la uzo de la finaĵo -n por anstataŭi la nespecifan prepocision "je", oftege ĉe la mezuroj: "li altas je du metroj" = "li altas du metrojn"; "mi biciklis je 30 kilometroj" = "mi biciklis 30 kilometrojn"; "tio pezas pli ol tio ĉi je du fojoj" = "tio pezas du fojojn pli ol tio ĉi". Aŭ foje ĉe la tagoj: en ĵurnalo, oni foje vidas "vendredon, la 22a de julio"; tio egalas al "je vendredo..."

Estas tamen bone ne trouzi la finaĵon -n laŭ malsamaj roloj ene de la sama frazo. Vidu la jenan frazon: "Mi je merkredo iros al Parizo kaj donos al vi la libron." Jes eblus skribi "Mi merkredon iros parizen kaj donos vin la libron"; sed tio estus laŭstile malbona, pro la multaj okazoj de la finaĵo -n ĉe roloj diversaj.

Mi donu la jenan kroman noton: estas tute bone uzi la apostrofon ĉe la artikolo; sed necesas skribi poste spacon. Ekz-e: "l' akuzativo" (ne "l'akuzativo").

darkweasel (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 15:50:10

Ferdinand Cesarano:Mi donu la jenan kroman noton: estas tute bone uzi la apostrofon ĉe la artikolo; sed necesas skribi poste spacon. Ekz-e: "l' akuzativo" (ne "l'akuzativo").
en tiu ĉi okazo tio tute ne estas konsilinda. La fundamento diras ke ni uzu l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo.

Ferdinand Cesarano (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 15:56:43

darkweasel:
Ferdinand Cesarano:Mi donu la jenan kroman noton: estas tute bone uzi la apostrofon ĉe la artikolo; sed necesas skribi poste spacon. Ekz-e: "l' akuzativo" (ne "l'akuzativo").
en tiu ĉi okazo tio tute ne estas konsilinda. La fundamento diras ke ni uzu l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo.
Ha, ĉu jes? Vi do aludas la okazon de "de l' ", ĉu prave?

Bone. Dankon pro la koretko.

Mustelvulpo (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2011 18:41:14

Ferdinand Cesarano:Estas pro tiu 3a rolo ke vi vidas la diraĵon "diru min"; ĉar tie la -n ĉe "mi" anstataŭas la prepozicion "al" en la plena diraĵo "diru al mi". Tiuj du manieroj estas egale ĝustaj.
Mi ne ŝatas la uzon de la akuzativo por anstataŭi preoziciojn ĉe nerektaj objektoj. Malgraŭ vi pravas ke fari tion estas akceptebla, la rezulto ofte estas malklara. Ekzemple- "Sendu min viajn amikojn" estas malklara. Oni devas diri aŭ "Sendu min al viaj amikoj" aŭ "Sendu al mi viajn amikojn" por klarigi.

De volta à parte superior