Vai all’indice

L'akuzativo kaj nedirektaj objektoj

di dbiswinner, 20 luglio 2011

Messaggi: 34

Lingua: Esperanto

dbiswinner (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 06:59:33

Saluton! Tiu ĉi aĵo ĉiam malplaĉas al mi. L'akuzativo estas kutime uzita kiel direkta objekto, ĉu ne? Doni la pilkon al mi, skribi ion, kaj la cetera. Sed iamfoje, l'akuzativo estas uzita por signifi la "direkton" de io, ekzemple "la libro falis sur la plankon" (el mia lernantlibro el David Richardson) anstataŭ "sur la planko." Tiun ĉi mi komprenas. Alia ekzemplo estas "Mia patro flugos Parizon," signifas la sama kiel "Mia patro flugos al Parizo," kaj ti ĉie ete problemiĝas. Parizo ne estas la direkta objekto, do mi pensas ke iom da precizo perdiĝas. Kvankam "flugos Parizon" taŭgas se tiu ĉi estas korekta, sed "al Parizo" pli facile kompreniĝitas, kaj ŝajnas esti pli uzita.

Simile, mi vidis "diru min" en esperanta novelo, kvankam "diru al mI" estas pli ofte uzita kaj ŝajnas pli korekta al mi. En ĉi-kazo, "mi(n)" estas certe la nedirekta objekto. Sed "diru al min" kaj "flugos al Parizon" neniam aperis.

Do, mi demando estas simple tiu ĉi: kiam povus aŭ debus oni uzi l'akuzativon kun aŭ kiel la nedirekta objekto?

nikko (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 08:15:25

En "flugi parizon", "parizo" ne estas rekta objekto. Sed reguloj permesas anstataŭi prepozicion per akuzativigo de malrekta komplemento.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...

Mevido (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 08:26:46

nikko:En "flugi parizon", "parizo" ne estas rekta objekto. Sed reguloj permesas anstataŭi prepozicion per akuzativigo de malrekta komplemento.
Vi pravas, mi vere tutakordas kun vi! okulumo.gif

darkweasel (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 08:32:05

Tutsimple vi povas uzi la akuzativon kiam tio estas klara.

"diri" havas ion alian kiel objekton normale, nome la vortojn aŭ simile. Tial sensencas *diru min*.

Tamen ekz "helpi" oni povas "iun" aŭ "al iu" laŭplaĉe.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 10:17:05

Oni ne konfuziĝu pro la nomo akuzativo. La E-a kazo finiĝanta je -n simple povas esprimi pli ol nur rektan objekton, fakte preskaŭ ĉion krom subjekton aŭ predikativon.

darkweasel (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 15:50:10

Ferdinand Cesarano:Mi donu la jenan kroman noton: estas tute bone uzi la apostrofon ĉe la artikolo; sed necesas skribi poste spacon. Ekz-e: "l' akuzativo" (ne "l'akuzativo").
en tiu ĉi okazo tio tute ne estas konsilinda. La fundamento diras ke ni uzu l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo.

Mustelvulpo (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 18:41:14

Ferdinand Cesarano:Estas pro tiu 3a rolo ke vi vidas la diraĵon "diru min"; ĉar tie la -n ĉe "mi" anstataŭas la prepozicion "al" en la plena diraĵo "diru al mi". Tiuj du manieroj estas egale ĝustaj.
Mi ne ŝatas la uzon de la akuzativo por anstataŭi preoziciojn ĉe nerektaj objektoj. Malgraŭ vi pravas ke fari tion estas akceptebla, la rezulto ofte estas malklara. Ekzemple- "Sendu min viajn amikojn" estas malklara. Oni devas diri aŭ "Sendu min al viaj amikoj" aŭ "Sendu al mi viajn amikojn" por klarigi.

darkweasel (Mostra il profilo) 20 luglio 2011 19:20:22

Ferdinand Cesarano:
darkweasel:
Ferdinand Cesarano:Mi donu la jenan kroman noton: estas tute bone uzi la apostrofon ĉe la artikolo; sed necesas skribi poste spacon. Ekz-e: "l' akuzativo" (ne "l'akuzativo").
en tiu ĉi okazo tio tute ne estas konsilinda. La fundamento diras ke ni uzu l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo.
Ha, ĉu jes? Vi do aludas la okazon de "de l' ", ĉu prave?

Bone. Dankon pro la koretko.
El la Fundamenta Ekzercaro, § 27:
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri
„l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per
vokalo).

mihxil (Mostra il profilo) 21 luglio 2011 05:21:06

Ferdinand Cesarano: (Notu: "ĝusta", ne "korekta". "Korekta" = "ĝustiga"; ekz-e, mi nun donas la notojn korektajn (ĝustigajn).)
PMEG pri vortfarado kaj la a-finaĵo

La signifo de 'korekta'

La korekto ke 'korekta' ne povas signifi 'ĝusta' estas laŭ mi superflua, kaj pedanta, ĉar tia uzo estas maksimume 'evitinda' (probable precipe por eviti tiun ĉi diskuton, kaj pro tio ke la pli unusenca alternativo 'ĝusta' ja ekzistas). Ĝi ofte estas uzata en tiu signifo, kaj ĝi ne estas erara, ĉar simple ne ekzistas logika vojo kiu diras ke '-a' ĉe verba radiko samsignifas al '-anta'.

darkweasel (Mostra il profilo) 21 luglio 2011 08:52:58

Bone Ferdinand, se vi volas nepre malkonsenti kun PMEG...

Ĉu vi opinias same pri "veka"?

Torna all’inizio