Al la enhavo

Ĉu "mi konos sian amikon" aŭ "mi konatiĝos sian amikon"?

de BrunoBram, 2011-julio-20

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-20 09:21:20

sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-20 09:39:54

Ambaŭ ne eblas, vi misuzis "si". La lasta krome ne eblas, ĉar "konatiĝi" ne vere povas havi objekton. Diru do "kun mia/lia/ŝia/... amiko".

Alie la diferenco estas ke la unua emfazas la daŭran staton, ke vi konas la amikon, dum la dua emfazas la komencon de tiu stato.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-20 11:37:37

"Mi konos lian/ŝian/ilian amikon" (mi estas la subjekto).

"Sia" ĉiam rilatas al triapersona subjekto de frazo (li, ŝi, ĝi, ili). Do, por diri "sian", vi devas antaŭe konkretigi pri kiu persono vi parolas, ekzemple:

"Ŝi diris al mi ke baldaŭ mi longe konos sian amikon" (la amiko de ŝi).

"Li asertis ke morgaŭ mi konatiĝos kun sia amiko" (la amiko de li)(sen "n" post "iĝi").

Amike.

Reen al la supro