Kwa maudhui

Programi : Esperante aŭ angle?

ya Neodivert, 20 Julai 2011

Ujumbe: 23

Lugha: Esperanto

geo63 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2011 10:14:40 asubuhi

Vilius:
geo63:La fontkodo de programo estas nur eta parto de tio, kion oni devas skribi por krei plenan programon, pretan por uzado (ne forgesu, ke ĉe unu nivelo aŭ alia programojn uzas homoj, ne komputiloj).
Kaj tie ĉi ni ne komprenas unu la alian. Mi parolis ĝuste pri la fontkodo, ne pri la tuta programa projekto, kiu povas esti skribita en iu ajn lingvo, ĉina, pola, rusa aŭ angla.

Programo = datumoj + algoritmo

algoritmo estas skribita en programlingvo (C++, Java, Perl, Python, PHP, ... ), kaj tiu ĉi lingvo ne estas angla lingvo. Do ni ne programas angle aŭ alilingve. Ni faras programprojektojn (kodo + dokumentado + instrukcio + interfacoj + ...) en angla aŭ alia lingvo. Ĉio.

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2011 10:34:33 asubuhi

geo63:Programo = datumoj + algoritmo
Nu jes, sed programoj ne estas kreitaj/uzataj en vakuo. Eĉ tre baza programeto, por esti uzebla kaj utila, devas havi iom da dokumentado, interfaco, ktp.

Cetere, en multaj modernaj programlingvoj eblas uzi esperantaj (kaj ĝenerale unikodaj) simboloj. Ekzemplo en Scala:

object Demonstracio extends App {

ĉĝĥĵŝŭ(2) // Rezulto estos 7

def ĉĝĥĵŝŭ(numero: Int) {
println(numero + 5)
}

}

geo63 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2011 12:49:51 alasiri

Vilius:Nu jes, sed programoj ne estas kreitaj/uzataj en vakuo. Eĉ tre baza programeto, por esti uzebla kaj utila, devas havi iom da dokumentado, interfaco, ktp.
Jes, vi pravas. Sed tio estas akcesoroj, aldonaĵoj al la programo - por fari ĝin utila, komprenebla kaj future pligrandigebla. Kiam miaj lernantoj demandas min kiamaniere ili povas nomi la variablojn, mi ĉiam respondas: "laŭ iliaj funkcioj en la programo. Tio ĉi estas grava por ni, homoj, ne por komputiloj. Por komputilo la variablo povas nomiĝi YogiBear, CocaCola, MontEverest ktp. - ĉiu nomo estas same bona. Sed por homoj, la nomo devas esti komprenata. Se ne, la tuta programo estas malklara - tial multaj homoj uzas anglajn nomojn - por esti komprenata internacie."

Kurudi juu