Ujumbe: 23
Lugha: Esperanto
Neodivert (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2011 10:43:53 asubuhi
Mi nuntempe programas etan bibliotekon kaj ludeton. Mi komencis programi ilin en la angla, la "internacia kodlingvo" , sed poste mi demandis min "kial ne programi Esperante?".
Tial mi ektradukis la kodon, kaj rimarkis pri tio, ke 50% de la kodo ne estas tradukebla (estas parto de aliaj bibliotekoj kiujn mi uzas), do ĝi aspektas kiel miksaĵo, bela kaj malbela samtempe al mi.
Jen eta ekzemplo :
aktualElemento = aktualElemento->NextSiblingElement()->FirstChildElement();
i = 0;
while( aktualElemento ){
if( i && (grafikDatumoj->kadroj.back()).sekvantKadro < i ){
grafikDatumoj->statoj.push_back( i );
}
Do nun mi dubas, kaj volis koni la opinion de aliaj esperantistoj, programistoj aŭ ne. Ĉu vi programas/us angle aŭ Esperante?, Kial?
Ĝis!
Jorn644 (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2011 11:59:47 asubuhi
Kiam vi programus kune kun aliaj programistoj, tiam estas la plej saĝe programi en la lingvo kiun tiuj aliaj programistoj ankaŭ komprenas. Se vi programas bibliotekojn kiujn ankaŭ devas uzi aliaj, kaj ĉiuj aliaj ja parolas esperante, sed ne angle, tiukaze programu esperante.
Tamen kompreneble restas iomete malbelan kodon se vi programas dulingve.
Se nur ekzistus esperantlingva versio de ekzemple PHP, C, Java...
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Julai 2011 7:01:49 alasiri
Neodivert:Saluton!Vi programas en C++. Vi povas (tion Vi devus fari nur unufoje en iu include-dosiero) difini
aktualElemento = aktualElemento->NextSiblingElement()->FirstChildElement();
i = 0;
while( aktualElemento ){
if( i && (grafikDatumoj->kadroj.back()).sekvantKadro < i ){
grafikDatumoj->statoj.push_back( i );
}
#define SekvantaGefrataElemento NextSiblingElement
#define ĝis while
kaj simile
Memkompreneble, en angla forumo neniu komprenos Vian kodon.
marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 5:17:17 alasiri
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 5:32:34 alasiri
flipe (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 6:41:50 alasiri
Neodivert:Do nun mi dubas, kaj volis koni la opinion de aliaj esperantistoj, programistoj aŭ ne. Ĉu vi programas/us angle aŭ Esperante?, Kial?Mi ne programas, sed mi pensas ke tage, iun devas komencigas.
cshtarkov (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 7:09:48 alasiri
abdullatif (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 10:13:26 alasiri
Neodivert (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 3:43:55 alasiri
Parenteze, ĉu vi konas iun esperantan ttt-ejon pri programado? Estus interesa afero.
Dankon pro viaj opinioj!
Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 4:25:33 alasiri
La lingvo Perl havas modulon, kiu faras ebla latinlingvan programadon. Ankaŭ la vortoj de Perl estas interpretitaj latine. Ekzistas kaj simila modulo por la klingona lingvo.