Съобщения: 38
Език: Esperanto
darkweasel (Покажи профила) 21 юли 2011, 10:26:23
BrunoBram (Покажи профила) 21 юли 2011, 10:59:12
Mi ne scias ĝuste kial, sed Lernu deprimas min. Mi tute ne estas ridema homo, sed Lernu estas ankoraŭ malpli ridema ol mi, eble estas pro tio. Mi ne longe restos ĉi tie.
cellus (Покажи профила) 21 юли 2011, 11:19:09
sudanglo (Покажи профила) 21 юли 2011, 11:32:31
En iu fadeno, antaŭ mallonge, iu donis ligilon al 2000-longa listo de Esperantaj Blogoj.
Cetere, vi trovos multajn aliajn retejojn kiuj uzas Esperanton.
Lernu estas principe retejo por studo de la lingvo.
antoniomoya (Покажи профила) 21 юли 2011, 11:55:26
BrunoBram:Mi ne scias ĝuste kial, sed Lernu deprimas min. Mi tute ne estas ridema homo, sed Lernu estas ankoraŭ malpli ridema ol mi, eble estas pro tio. Mi ne longe restos ĉi tie.Domaĝe.
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
Parenteze, kiam vi komencis lerni E-on? Ĉu antaŭ nelonge?
Amikeme.
februaro (Покажи профила) 21 юли 2011, 12:11:26
Necesas fari por politiko, historio, sociaj problemoj, religio, sporto, literaturo, kulinario, personaj rilatoj, filmoj, muziko, tekniko, seksumo, amo, hejmbestoj, filozofio, psikologio, edukado de infanoj, natursciencoj, vojaĝoj k turismo, landoj k popoloj, hobioj ktp apartajn specialajn ejojn ĉe lernu!
darkweasel (Покажи профила) 21 юли 2011, 12:20:41
februaro:Kion vi atendas de l' forumo, kie oni nomas ĉion, kio ne estas Esperanto, 'ĉio cetera'?Tio ne priskribas lernu-on. Fakte nur la forumpartoj "Novaĵoj" kaj "Konsultejo" temas pri Esperanto.
Necesas fari por politiko, historio, sociaj problemoj, religio, sporto, literaturo, kulinario, personaj rilatoj, filmoj, muziko, tekniko, seksumo, amo, hejmbestoj, filozofio, psikologio, edukado de infanoj, natursciencoj, vojaĝoj k turismo, landoj k popoloj, hobioj ktp apartajn specialajn ejojn ĉe lernu!kio certe helpos la superrigardeblecon de la forumo! Pardonu sed pli malbonan ideon mi ankoraŭ ne vidis.
Eble kelkajn el tiuj forumpartoj oni povos krei, kiam oni vidos, ke la aliaj forumpartoj estas tro plenaj de iu el tiuj temoj. Tamen iuj jam nun ne uzas la Esperantlingvajn forumpartojn (sed nur la nacilingvajn) ĝuste ĉar jam estas por ili tro multaj forumpartoj!!!
februaro (Покажи профила) 21 юли 2011, 13:17:45
darkweasel:Eble kelkajn el tiuj forumpartoj oni povos krei, kiam oni vidos, ke la aliaj forumpartoj estas tro plenaj de iu el tiuj temoj.Vi kredas, ke pro manko de diskutataj temoj ne ekzistas tiaj forumpartoj, sed mi kredas ĝuste je malo.
nikko (Покажи профила) 21 юли 2011, 13:29:13
2. Nacilingvaj forumpartoj ne necesas, sufiĉus unu subforumo "Krokodilado".
darkweasel (Покажи профила) 21 юли 2011, 14:20:13
nikko:do vi proponas rubujon nesuperrigardeblan anstataŭ utilajn helpforumojn por komencantoj?
2. Nacilingvaj forumpartoj ne necesas, sufiĉus unu subforumo "Krokodilado".
Pardonu, sed ne fuŝplibonigu sufiĉe taŭgan forumstrukturon.