Tartalom

Mi ne ŝatas esperantan komunumon

BrunoBram-tól, 2011. július 21.

Hozzászólások: 38

Nyelv: Esperanto

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 21. 10:26:23

Kiu plendas pri maltro da humuro en la forumo, demandu sin, kion ĝi mem faris por ŝanĝi tion.

BrunoBram (Profil megtekintése) 2011. július 21. 10:59:12

Nu, mi provis paroli pri amuzaj aferoj sed vidis malmultajn ridojn. Mi uzis ironion, kaj neniu ŝajne kaptis ironion. Mi pruvis paroli pri temoj kiel sekseco, kaj ricevis moralismajn respondojn. Mi ĉiam provas, ke Esperanto estu ilo por ĉio, sed ĝi ĉiam estas centro de ĉio.

Mi ne scias ĝuste kial, sed Lernu deprimas min. Mi tute ne estas ridema homo, sed Lernu estas ankoraŭ malpli ridema ol mi, eble estas pro tio. Mi ne longe restos ĉi tie.

cellus (Profil megtekintése) 2011. július 21. 11:19:09

Se neniu komprenas vian bonhumoron kaj vian ironion povas dependi de tio ke vi malbone epsrimas viajn pensojn

sudanglo (Profil megtekintése) 2011. július 21. 11:32:31

Bruno, esploru la Reton. Vi certe trovos multon aliloke, kio ŝajnas al vi manki ĉi tie.

En iu fadeno, antaŭ mallonge, iu donis ligilon al 2000-longa listo de Esperantaj Blogoj.

Cetere, vi trovos multajn aliajn retejojn kiuj uzas Esperanton.

Lernu estas principe retejo por studo de la lingvo.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2011. július 21. 11:55:26

BrunoBram:Mi ne scias ĝuste kial, sed Lernu deprimas min. Mi tute ne estas ridema homo, sed Lernu estas ankoraŭ malpli ridema ol mi, eble estas pro tio. Mi ne longe restos ĉi tie.
Domaĝe. ploro.gif Mi jam kutimiĝis al viaj demando-mesaĝoj, kaj provis akurate respondi al ili. Mi sentos la mankon de vi.

Parenteze, kiam vi komencis lerni E-on? Ĉu antaŭ nelonge?

Amikeme.

februaro (Profil megtekintése) 2011. július 21. 12:11:26

Kion vi atendas de l' forumo, kie oni nomas ĉion, kio ne estas Esperanto, 'ĉio cetera'?

Necesas fari por politiko, historio, sociaj problemoj, religio, sporto, literaturo, kulinario, personaj rilatoj, filmoj, muziko, tekniko, seksumo, amo, hejmbestoj, filozofio, psikologio, edukado de infanoj, natursciencoj, vojaĝoj k turismo, landoj k popoloj, hobioj ktp apartajn specialajn ejojn ĉe lernu!

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 21. 12:20:41

februaro:Kion vi atendas de l' forumo, kie oni nomas ĉion, kio ne estas Esperanto, 'ĉio cetera'?
Tio ne priskribas lernu-on. Fakte nur la forumpartoj "Novaĵoj" kaj "Konsultejo" temas pri Esperanto.
Necesas fari por politiko, historio, sociaj problemoj, religio, sporto, literaturo, kulinario, personaj rilatoj, filmoj, muziko, tekniko, seksumo, amo, hejmbestoj, filozofio, psikologio, edukado de infanoj, natursciencoj, vojaĝoj k turismo, landoj k popoloj, hobioj ktp apartajn specialajn ejojn ĉe lernu!
kio certe helpos la superrigardeblecon de la forumo! Pardonu sed pli malbonan ideon mi ankoraŭ ne vidis.

Eble kelkajn el tiuj forumpartoj oni povos krei, kiam oni vidos, ke la aliaj forumpartoj estas tro plenaj de iu el tiuj temoj. Tamen iuj jam nun ne uzas la Esperantlingvajn forumpartojn (sed nur la nacilingvajn) ĝuste ĉar jam estas por ili tro multaj forumpartoj!!!

februaro (Profil megtekintése) 2011. július 21. 13:17:45

darkweasel:Eble kelkajn el tiuj forumpartoj oni povos krei, kiam oni vidos, ke la aliaj forumpartoj estas tro plenaj de iu el tiuj temoj.
Vi kredas, ke pro manko de diskutataj temoj ne ekzistas tiaj forumpartoj, sed mi kredas ĝuste je malo.

nikko (Profil megtekintése) 2011. július 21. 13:29:13

1. Necesas krei laŭtemajn forumpartojn, ĉar "vidpunktoj" nun estas simpla rubujo

2. Nacilingvaj forumpartoj ne necesas, sufiĉus unu subforumo "Krokodilado".

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 21. 14:20:13

nikko:
2. Nacilingvaj forumpartoj ne necesas, sufiĉus unu subforumo "Krokodilado".
do vi proponas rubujon nesuperrigardeblan anstataŭ utilajn helpforumojn por komencantoj?
Pardonu, sed ne fuŝplibonigu sufiĉe taŭgan forumstrukturon.

Vissza a tetejére