去目錄頁

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

darkweasel, 2011年7月22日

讯息: 155

语言: Esperanto

Fuzzy (显示个人资料) 2011年8月1日下午2:21:27

Vilius:
Fuzzy:Nu, Golovatovon ja oni akuzas je pafado, ne tankstirado, ĉu ne?
Do, laŭ via logiko, krimo estas nur ordoni mortpafi civilulon, sed ne ordoni dispremi ilin per tankoj?..
Sed temas pri nome Golovatovo -- evidentas ke li ne ordonis dispremi iun per tankoj, li ja estis oficiro de kontraŭterorista taĉmento. Kaj ankaŭ evidentas ke neniu ordonis dispremi iun per la tankoj, ĉar se estus tiel tiam la viktimoj nombrus multe pli ol 3 homoj. Mi certas ke tio estis nur "vojincidento", en kiu kulpis sole tiu kiu ordonis eki la tutan operacion, sed ne la soldatoj plenumintaj la ordonon.
Vilius:
Fuzzy:Menciita en ĝi Audrjus Butkjaviĉjus en sia intervjuo al "Nezavisimaja Gazeta" ("Sendependa Gazeto", opozicia rusia gazeto), diras ke li vidis ke iu pafis desur la vilnjusa televidturo en la homamason, sed li ne scias kiu tio estis La intervjo de Butkjaviĉus
Nu verŝajne li eraras. Aŭ mensogas...
Nu, mi nur diras ke la afero estas malklara, se eĉ la litoviaj organizintoj de la ago diras ke sovetiaj trupoj ne kulpis je la sangoverŝo. Eble ili mensogas, eble aliaj. Litoviaj politikistoj estas ne malpli mensogemaj ol politikistoj de ĉiuj aliaj landoj.
Vilius:
http://www.youtube.com/watch?v=I2SvhDY23So
Mi ne povas nun tion spekti, pri kio la filmeto temas?

vincas (显示个人资料) 2011年8月1日下午3:40:14

Fuzzy:
Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas Petkjaviĉus
El kia marĉo vi tion eltiris.

vincas (显示个人资料) 2011年8月1日下午3:46:24

Fuzzy:
Vilius:
Fuzzy:Laŭ ilia volo kelkaj dekoj da transvestitaj limgardistoj estis lokigitaj en Vilnjusa televidturo. Ili pafis desupre al la homamaso per kugloj.
Du homoj mortis kaj multaj estis vunditaj sub la raŭpoj de tankoj dum tiu nokto... Ĉu tankojn oni ankaŭ ĵetis de televidturo?
Nu, Golovatovon ja oni akuzas je pafado, ne tankstirado, ĉu ne?
Via sarkasmo estas ne en loko.

Vilius (显示个人资料) 2011年8月1日下午7:10:17

Fuzzy:Mi ne povas nun tion spekti, pri kio la filmeto temas?
Sed vi povas spekti aliajn filmetojn ĉe YouTube, ĉu ne?..

Fuzzy (显示个人资料) 2011年8月2日上午11:51:43

Vilius:
Fuzzy:Mi ne povas nun tion spekti, pri kio la filmeto temas?
Sed vi povas spekti aliajn filmetojn ĉe YouTube, ĉu ne?..
Mi entute nun ne povas spekti filmetojn -- mi ja laboras en oficejo, kie tio estas malpermesata.

Fuzzy (显示个人资料) 2011年8月2日上午11:55:37

vincas:
Fuzzy:
Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas Petkjaviĉus
El kia marĉo vi tion eltiris.
Ĉu ne plaĉas al vi la rememoroj de unu el la ĉefaj organizintoj de via nuna libereco??? Kial?

vincas (显示个人资料) 2011年8月2日下午12:13:46

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas Petkjaviĉus
El kia marĉo vi tion eltiris.
Ĉu ne plaĉas al vi la rememoroj de unu el la ĉefaj organizintoj de via nuna libereco??? Kial?
Do li estis granda mensogulo.

vincas (显示个人资料) 2011年8月2日下午12:37:57

Fuzzy:Sed temas pri nome Golovatovo -- evidentas ke li ne ordonis dispremi iun per tankoj, li ja estis oficiro de kontraŭterorista taĉmento. Kaj ankaŭ evidentas ke neniu ordonis dispremi iun per la tankoj, ĉar se estus tiel tiam la viktimoj nombrus multe pli ol 3 homoj. Mi certas ke tio estis nur "vojincidento", en kiu kulpis sole tiu kiu ordonis eki la tutan operacion, sed ne la soldatoj plenumintaj la ordonon.
Golovatovo estris taĉmenton kaj li povis ne obei al ordonon ataki televidturon. Tankoj ne veturis per vojo do vojincidento ne okazis.

Fuzzy (显示个人资料) 2011年8月2日下午12:43:12

vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas Petkjaviĉus
El kia marĉo vi tion eltiris.
Ĉu ne plaĉas al vi la rememoroj de unu el la ĉefaj organizintoj de via nuna libereco??? Kial?
Do li estis granda mensogulo.
Jen kiel vi malestimigas lin! Sufiĉe fama verkisto, grava luktisto por la sendependeco, iama estrarano de libera Litovio -- kaj jen, mensogulo, eĉ GRANDA! Hmm, eble aliaj latviaj luktistoj por la libereco kaj estraranoj ankaŭ estas mensoguloj? Al kiu oni kredu? Ĉu eble pro tio Aŭstrujo prudente decidis flankiĝi de litoviaj aferoj?

Fuzzy (显示个人资料) 2011年8月2日下午12:50:04

vincas:
Fuzzy:Sed temas pri nome Golovatovo -- evidentas ke li ne ordonis dispremi iun per tankoj, li ja estis oficiro de kontraŭterorista taĉmento. Kaj ankaŭ evidentas ke neniu ordonis dispremi iun per la tankoj, ĉar se estus tiel tiam la viktimoj nombrus multe pli ol 3 homoj. Mi certas ke tio estis nur "vojincidento", en kiu kulpis sole tiu kiu ordonis eki la tutan operacion, sed ne la soldatoj plenumintaj la ordonon.
Golovatovo estris taĉmenton kaj li povis ne obei al ordonon ataki televidturon.
Jen tiam li vere estus krimulo laŭ sovetiaj leĝoj. Tiam Moskvo ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Litovio, do por Golovatovo tio estis policia operacio celanta restarigi ordon en ribelanta urbo. Ĝuste tiucele estis organizita lia taĉmento.

回到上端