Al la enhavo

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

de darkweasel, 2011-julio-22

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-28 13:39:53

vincas:
darkweasel:
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Faris nenion kontraŭleĝan!? Vi fantazias. Unu aŭstriano (Peter Pilz, membro de verdpartio) diris, ke Ministrejo de justeco faris agon tute malleĝa.
Jen fonto

http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...

Bedaŭrinde en livova.

En ĝi Peter Pilz diras, ke en julio de 15 en Vienna okazis kaŝa kunsido kiel liberigi Golotovaon. Ĉu tio estas laŭleĝa?
Laŭ la germanlingvaj informoj, kiujn mi trovis, s-ro PILZ diris, ke la agado de la oficuloj estis tiusence kontraŭlega, ke decido de la Aŭstruja Plej Supra Juĝejo ekzistas, kiu diras, ke ĉe eksterlanda arestordono oni ne severe kontrolu, ĉu la akuzoj ĝustas.

Tamen, ĉu ekzistas io, kio devigis Aŭstrujon sendi Golovatovon al Litovujo? La Eŭropa Arestordono ne validas. Se ne, la decido ne estis jure malĝusta, sed ankaŭ decido ja sendi lin Litovujen estus jure ĝusta.

Mi ne havas fortan opinion, sed mi ŝatas la diskuton kaj la vidpunktojn de diversaj landanoj.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-28 16:18:03

Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulon, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.

nikko:Tio signifas, ke Aŭstrujo ne konsideras Litovion sufiĉe signifa, kaj ke rusiaj diplomatoj laboris pli pene kaj havis pli da rimedoj.
Sed tiam oni ne diru, ke Aŭstrujo agis laŭleĝe.

Sed tio ankaŭ signifas, ke Aŭstrujo obeis al ĉantaĝo de Rusio

EdRobertson:
Mi certas, ke Aŭstrio estas nenies marioneto.
Bedaŭrinde, mi tre dubas.
"And according to the Austrian Green MP Peter Pilz, the Russian ambassador threatened local authorities with "political and economic sanctions" if the former KGB officer is not released".

http://euobserver.com/9/32655

Kiel diris Peter Pilz, ambasadoro de Rusio ĉantaĝis estaron per politikaj kaj ekonomiaj agoj, se Golovatovo ne estos liberigita.

Traduko estas ne preciza.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-28 16:53:36

vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulo, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.

Polaris (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:10:43

Fuzzy:

Estus malprudente por Aŭstrio difekti siajn interrilatojn kun Rusio nur por kontentigi Latvion. Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi?
Nikki:

Certe pro tio, estas plej stulte plendi kaj kaprici, ke sendependa Aŭstrujo redonis al sendependa Rusio tiun ĉi homon. Tio signifas, ke Aŭstrujo ne konsideras Litovion sufiĉe signifa, kaj ke rusiaj diplomatoj laboris pli pene kaj havis pli da rimedoj.
Mi preskaŭ ne povas kredi ke mi estas leganta ĉi tiujn komentojn. Ĉu ni elektas niajn agadojn pro kialoj moralaj kaj ĝustaj? Aŭ nur pro utilismo? Eĉ nacianivele, oni havas moralan devigon fari tion, kio estas ĝusta kaj prava, kaj oni devas sekvi justecaj principoj---KVANKAM tio kolerigus iun, kaj estus pli utile, profite, aŭ avantaĝe ignori malĝustan konduton. Se la sola kialo por fari ion estas pro deziro kontentigi iun, kun kiu ni volas konservi rilaton, tia sinteno malfermas la pordon al ĉantaĝo kaj eskpluato.

Eble Aŭstrujo havis bonan kialon por ne restigi ĉe si Golovatovon. Sed forsendi lin al Rusio ene de 24-horoj (kvankam la leĝo klare permesas 48 horoj) sub magraj pretekstoj pri la detaloj de la arestordono (aŭ la manko de trakuko, k.t.p.)--homo prirespondeca pri mortigi multajn Litovajn?--kaj post tiam, reagi kvazaŭ Litovo estus lando de infanjoj plendemaj kaj ploretemaj?--kie estas la justeco en tio?

henma (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:11:16

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulo, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.
Mi vidas multajn ne agrablajn mesaĝojn de rusoj al litovoj... Bonvolu ĉesi tion. La temo ne estas pri sendependeco de Litovio, nek pri iliaj internaj problemoj, sed pri diplomatia konflikto.

Mi ankaŭ simpatias kun litovoj... Mi komprenas kiel estas scii ke responsulo pri gravaj krimoj ne estas juĝita (memoru: Pinochet eĉ loĝis tie ĉi, kaj estis senatano... laŭ la leĝoj kiujn li mem kreis kiam li estis diktatoro, oni ne povis juĝi lin).

Tamen, leĝoj varias de lando al lando, kaj, se leĝoj en Aŭstrujo indikas, ke arestordono de 1991 jam ne validas, ne estas kontraŭleĝe liberigi tiun krimulon.

Se ili malliberigus tiun homon dum kelkaj tagoj por konfirmi la arestordono, ili havus diplomatia konflikto kun Rusujo, ĉu ne? Kaj poste, ili eĉ devus liberigi lin, ĉar la arestordono ne validas (leĝe) en Aŭstrujo.

Pensu kion litovoj diris, se litovo estis malliberigita en Aŭstrujo, ĉar malnova arestordono ekzistas, kaj post kelkaj tagoj aŭstraj aŭtoritatoj diras 'ho, pardonu, tiu arestordono ne validas'... Ĉu Litovujo ne plendus, ĉar litovo estis malliberigita kontraŭleĝe?

Amike,

Daniel.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:13:58

henma:Tamen, leĝoj varias de lando al lando, kaj, se leĝoj en Aŭstrujo indikas, ke arestordono de 1991 jam ne validas, ne estas kontraŭleĝe liberigi tiun krimulon.
La arestordono estas de 2010, sed ĝi temas pri krimo okazinta en 1991 - kaj tio gravas. okulumo.gif

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:22:43

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulon, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato. Laŭ leĝoj de ĉiu demokrata ŝato, Golovatovo estas krimulo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:28:38

vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
Se iu malkaŝas krimulon, tiu malkaŝo ankaŭ estas krimo.
Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
Trankviliĝu -- nek Aŭstrujo nek Rusio nenion ŝuldas al Litovio. Solvu viajn problemojn memstare, se vi kapablas, kaj ne plendu, se ne.
Sed vi forgesis ke, Rusio ne estas demokrata ŝtato. Laŭ legoj de ĉiu demokrata ŝato, Golovatovo estas krimulo.
Mi certas, ke ankaŭ en Rusujo murdi estas malpermesite. (Ĉu tio rilatas al "demokratio"?) Tamen ĉi-kaze eble Rusujo tion taksas kiel militan agadon, en kiu ne validas nepre la samaj leĝoj.

Interŝtata kunlaborado pri persekutado estas alia afero ol kontraŭleĝeco.

Polaris (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:59:26

Fuzzy:Laŭ rusiaj leĝoj li ne estas krimulo. Do neniu krimo okazis.
En kia lando ne estas kontraŭleĝe murdi 14 civitanojn kaj vundi centojn da aliuloj? Laŭ la leĝo de Germanio, Hitler kaj Eichman ankaŭ ne faris nenion kriminalan--sed ili ankoraŭ estis kulpaj por militaj krimoj, ĉu ne? Se mortigi civilulojn sole pro sendependeco-protesto estas laŭleĝe en iu lando, tiuokaze, ili havas tiranecon kaj ne laŭleĝan registaron--kaj la resto de la kleriga mondo devas kondamni tion kaj deklari ke ne estas taŭga.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-29 01:00:34

Mi kompatas al tiamaj litovoj de 1991. Laŭ mia sento litovoj rajtas juĝi Golovatovon. Kial rusoj, kiuj eble estas civitanoj sed ne komisiitoj de la ŝtato, tiel defendi KGBanon? Ĉu ili ŝatas KGBanojn? Ĉu ili amas iaman mortigeman Sovet-Union? Mi tute ne komprenas ilin. malgajo.gif

Sed Aŭstrion mi komprenas. Ĝi ne volis enteni en sia lando tian ĝenaĵon kaj simple amikiĝis kun pli fortulo.. Simple malkuraĝa. Mi ne ofendas aŭstrianojn, ĉar Japanio agus same. lango.gif

Reen al la supro