Al la enhavo

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

de darkweasel, 2011-julio-22

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2011-julio-28 08:43:44

Fuzzy:Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi? Ĝi tion volas do ĝi mem lin kaptu.
Litovio, ne Latvio, volas lin juĝi. Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-28 08:59:58

Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?
kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-28 10:19:41

darkweasel:
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Faris nenion kontraŭleĝan!? Vi fantazias. Unu aŭstriano (Peter Pilz, membro de verdpartio) diris, ke Ministrejo de justeco faris agon tute malleĝa.
Jen fonto

http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...

Bedaŭrinde en livova.

En ĝi Peter Pilz diras, ke en julio de 15 en Vienna okazis kaŝa kunsido kiel liberigi Golotovaon. Ĉu tio estas laŭleĝa?

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-28 11:27:39

Vilius:
Fuzzy:Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi? Ĝi tion volas do ĝi mem lin kaptu.
Litovio, ne Latvio, volas lin juĝi.
Pardonu! malgajo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-28 11:33:36

vincas:
darkweasel:
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Faris nenion kontraŭleĝan!? Vi fantazias. Unu aŭstriano (Peter Pilz, membro de verdpartio) diris, ke Ministrejo de justeco faris agon tute malleĝa.
Jen fonto

http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...

Bedaŭrinde en livova.

En ĝi Peter Pilz diras, ke en julio de 15 en Vienna okazis kaŝa kunsido kiel liberigi Golotovaon. Ĉu tio estas laŭleĝa?
Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?
Se Litovio estus bona amiko de Aŭstrujo, ĝi ne postulus de la aŭstroj fari tion, kio povas malbonigi ilian komercon kun la grandega partnero. Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-28 12:23:08

Fuzzy:Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?
Ne laŭleĝa estis tio, ke Rusio ĉantaĝis Aŭstrujon, ke ĝi liberigu Golovatovon.

Fuzzy:Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?
Aŭstrio la unua montris al la Litovio malamikecon.

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-28 12:34:25

Litovio devas kompreni, ke sendependeco ne estas nura amuzo kaj distro, tio ĉi estas pezega sperto, laboro kaj penado. Sendependeco estas pli malfacila ol plej mizera submetiĝo. Certe pro tio, estas plej stulte plendi kaj kaprici, ke sendependa Aŭstrujo redonis al sendependa Rusio tiun ĉi homon. Tio signifas, ke Aŭstrujo ne konsideras Litovion sufiĉe signifa, kaj ke rusiaj diplomatoj laboris pli pene kaj havis pli da rimedoj. En reala mondo, de reala politiko, nenio okazas alimaniere. Akceptu sendependecon kaj ankaŭ sendependecan agmanieron. Se vi pensas, ke Golovatov devas esti kaptita aŭ punita, starigu en via lando specservon. Rusiaj agentoj atingis Litvinenko'n en Britio, eĉ sen tutmonda lamentado kaj plendado pri malbona Britio. Laboro estis farita. Litovio ne volas fari laboron, nur peti ion de "grandaj amikoj". Monon, subtenon, kaptadon de Golovatovojn, ktp. Kial Aŭstroj, germanoj kaj Francoj devas pagi, kapti, subteni Litovion? Des pli, riskante malbonigi rilatojn kun reale efika kaj utila partnero - Rusio.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-28 12:50:16

vincas:
Fuzzy:Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?
Ne laŭleĝa estis tio, ke Rusio ĉantaĝis Aŭstrujon, ke ĝi liberigu Golovatovon.
Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.
vincas:
Fuzzy:Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?
Aŭstrio la unua montris al la Litovio malamikecon.
Kiamaniere? Ĉu ne Litovio unua postulis de Aŭstrujo ke ĝi agu malamike al Rusio?

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-julio-28 12:52:15

vincas:
darkweasel:
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...

Bedaŭrinde en li[t]ova.
La masakro de la televidturo en 1990 certe jes estis krimo, almenaŭ morale, kaj se Golovatov kunkulpas, oni juĝu lin en kortumo, kaj espereble iun tagon, tio okazos.

Tamen, laŭ mia kompreno, eŭropa arestordono ne validas en Aŭstrio, se tiu krimo okazis antaŭ 2002.

Kaj se la imputdokumentoj ne estas en ordo, atendante tradukojn, (en kaj el la angla, pro iu nekomprenebla kialo - Ĉu neniu en Litovio parolas la germanan?), kiom longe la akuzito devas resti kaptita sen valida dokumentado por lia enprizonigo?

Mi simpatias kun la litovianoj. Okazis en Irlando en 1972 simila "Sanga Dimanĉo" en kiu ankaŭ 14 senkulpaj homoj mortis, mortpafitaj de britaj soldatoj. Ĝis nun neniu kondamniĝis, kontraŭ neniu procesiĝis, neniu eĉ imputiĝis. Nur lastjare oficiala brita tribunalo unuafoje konfesis, ke la murdoj "ne estis pravigeblaj".

Sed ĉion konsiderinte, estas pli bone se unu kulpulo liberiĝu pro la neceso bonorde sekvi la leĝan procedon, ol ke senkulpulo suferu nenecese.

La asertoj, ke okazis cedo al sekretaj minacoj de la flanko de la rusoj estas bazitaj nur sur imagpovo. Mi certas, ke Aŭstrio estas nenies marioneto.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-28 13:02:10

nikko:...Rusiaj agentoj atingis Litvinenko'n en Britio, eĉ sen tutmonda lamentado kaj plendado pri malbona Britio. Laboro estis farita...
Pardonu, sed mi ne kredas ke Litvinenko'n mortigis nome rusiaj specservoj.
Unue -- en Britio feliĉe loĝis kaj nun loĝas multe da ege pli danĝeraj kaj malagrablaj homaĉoj ol Litvinenko, kaj neniu ilin mortigas.
Due -- de la morto de Litvinenko Rusio multe pli malprofitis ol gajnis. Do mi ne volas kredi ke la rusiaj specservoj estas tiom stultaj ke ne kapablas antaŭkalkuli profitojn kaj perdojn de siaj agoj.

Reen al la supro