Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj
貼文者: darkweasel, 2011年7月22日
訊息: 155
語言: Esperanto
Vilius (顯示個人資料) 2011年7月28日上午8:43:44
Fuzzy:Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi? Ĝi tion volas do ĝi mem lin kaptu.Litovio, ne Latvio, volas lin juĝi. Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?
darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月28日上午8:59:58
Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.
vincas (顯示個人資料) 2011年7月28日上午10:19:41
darkweasel:Faris nenion kontraŭleĝan!? Vi fantazias. Unu aŭstriano (Peter Pilz, membro de verdpartio) diris, ke Ministrejo de justeco faris agon tute malleĝa.
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Jen fonto
http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...
Bedaŭrinde en livova.
En ĝi Peter Pilz diras, ke en julio de 15 en Vienna okazis kaŝa kunsido kiel liberigi Golotovaon. Ĉu tio estas laŭleĝa?
Fuzzy (顯示個人資料) 2011年7月28日上午11:27:39
Vilius:Pardonu!Fuzzy:Kial aŭstrianoj devas malprofiti pro iu ruso kiun Latvio volas juĝi? Ĝi tion volas do ĝi mem lin kaptu.Litovio, ne Latvio, volas lin juĝi.
Fuzzy (顯示個人資料) 2011年7月28日上午11:33:36
vincas:Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?darkweasel:Faris nenion kontraŭleĝan!? Vi fantazias. Unu aŭstriano (Peter Pilz, membro de verdpartio) diris, ke Ministrejo de justeco faris agon tute malleĝa.
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Jen fonto
http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...
Bedaŭrinde en livova.
En ĝi Peter Pilz diras, ke en julio de 15 en Vienna okazis kaŝa kunsido kiel liberigi Golotovaon. Ĉu tio estas laŭleĝa?
Se Litovio estus bona amiko de Aŭstrujo, ĝi ne postulus de la aŭstroj fari tion, kio povas malbonigi ilian komercon kun la grandega partnero. Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?
vincas (顯示個人資料) 2011年7月28日下午12:23:08
Fuzzy:Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?Ne laŭleĝa estis tio, ke Rusio ĉantaĝis Aŭstrujon, ke ĝi liberigu Golovatovon.
Fuzzy:Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?Aŭstrio la unua montris al la Litovio malamikecon.
nikko (顯示個人資料) 2011年7月28日下午12:34:25
Fuzzy (顯示個人資料) 2011年7月28日下午12:50:16
vincas:Kion ne laŭleĝan ĝi faris? Ĉiu ŝtato penas protekti siajn civitanojn, ankaŭ Rusio. Tio ne estas krimo.Fuzzy:Kaŝa-malkaŝa... Kio ne laŭleĝa estis en la kunsido?Ne laŭleĝa estis tio, ke Rusio ĉantaĝis Aŭstrujon, ke ĝi liberigu Golovatovon.
vincas:Kiamaniere? Ĉu ne Litovio unua postulis de Aŭstrujo ke ĝi agu malamike al Rusio?
Fuzzy:Kaj se Litovio agas ne amike, kial Aŭstrujo devas helpi ĝin?Aŭstrio la unua montris al la Litovio malamikecon.
EdRobertson (顯示個人資料) 2011年7月28日下午12:52:15
vincas:La masakro de la televidturo en 1990 certe jes estis krimo, almenaŭ morale, kaj se Golovatov kunkulpas, oni juĝu lin en kortumo, kaj espereble iun tagon, tio okazos.darkweasel:http://www.lrytas.lt/-13112513301308952655-austr...
Ne eblas puni tiujn personojn, ĉar ili faris nenion kontraŭleĝan.
Bedaŭrinde en li[t]ova.
Tamen, laŭ mia kompreno, eŭropa arestordono ne validas en Aŭstrio, se tiu krimo okazis antaŭ 2002.
Kaj se la imputdokumentoj ne estas en ordo, atendante tradukojn, (en kaj el la angla, pro iu nekomprenebla kialo - Ĉu neniu en Litovio parolas la germanan?), kiom longe la akuzito devas resti kaptita sen valida dokumentado por lia enprizonigo?
Mi simpatias kun la litovianoj. Okazis en Irlando en 1972 simila "Sanga Dimanĉo" en kiu ankaŭ 14 senkulpaj homoj mortis, mortpafitaj de britaj soldatoj. Ĝis nun neniu kondamniĝis, kontraŭ neniu procesiĝis, neniu eĉ imputiĝis. Nur lastjare oficiala brita tribunalo unuafoje konfesis, ke la murdoj "ne estis pravigeblaj".
Sed ĉion konsiderinte, estas pli bone se unu kulpulo liberiĝu pro la neceso bonorde sekvi la leĝan procedon, ol ke senkulpulo suferu nenecese.
La asertoj, ke okazis cedo al sekretaj minacoj de la flanko de la rusoj estas bazitaj nur sur imagpovo. Mi certas, ke Aŭstrio estas nenies marioneto.
Fuzzy (顯示個人資料) 2011年7月28日下午1:02:10
nikko:...Rusiaj agentoj atingis Litvinenko'n en Britio, eĉ sen tutmonda lamentado kaj plendado pri malbona Britio. Laboro estis farita...Pardonu, sed mi ne kredas ke Litvinenko'n mortigis nome rusiaj specservoj.
Unue -- en Britio feliĉe loĝis kaj nun loĝas multe da ege pli danĝeraj kaj malagrablaj homaĉoj ol Litvinenko, kaj neniu ilin mortigas.
Due -- de la morto de Litvinenko Rusio multe pli malprofitis ol gajnis. Do mi ne volas kredi ke la rusiaj specservoj estas tiom stultaj ke ne kapablas antaŭkalkuli profitojn kaj perdojn de siaj agoj.