글: 155
언어: Esperanto
darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 31일 오후 8:21:32
vincas:ĉu ne ĝuste en 2002 ekestis la eŭropa arestordono?darkweasel:Kial estis farita, ke Europa Arestordono ne validus antaŭ 2002? Kial estas, nome, dato 2002, sed ne, ekzemple, dato 1995 aŭ 1990?Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.
Polaris (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 2:47:02
vidas vandenis:Pro memoroJes, sed en Rusio, tio evidente ne estas krimo, kaj pro tio, ne okazis krimo. (sarcasmo intencita).
1991 07 31 soveta trupo "omon" murdis 9 senarmitajn litovajn doganistojn en doganejo Medininkai.
Polaris (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 3:29:32
Vilius:Mi povus plibone akcepti tiun pretekston pri la dato de la arestordono se ĉi tiu kazo ne pritemus pri indignega milita-krimego, kiu rezultigis la sensencan pafmortigon de tiom da senkulpaj homoj. Mi rekonas ke devas ekzisti limiga statuto rilate al krimoj kaj arestordonoj. Sed koncerne militaj krimoj aŭ aliaj abomenegaj aŭ teruregaj krimoj, ne devas ekzisti limiga statuto. Estas hontinde kaj malkuraĝe fondi decidon pri ĉi tia afero pro egoistaj kaj utilismaj kialoj anstataŭ pro la justeco.vincas:Diro, ke Europa Arestordono ne validas por krimoj antaŭ 2002, estas malklara.Sed ŝajne vera. Laŭ Aŭstruja leĝo (darkweasel, korektu se mi ne pravas), ili ne devas obei al Eŭropa arestordono, se la krimo okazis antaŭ ol 2002 jaro. Certe ili povis agi laŭ tiu ordono, sed ne devis.
Fuzzy (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 4:50:37
Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas Petkjaviĉus (traduko de la rusa estas mia, la origino troviĝas tie La Ŝipo de Stultuloj):
Landsbergis kaj Audrjus Butkjaviĉjus kulpas je sango de 13 viktimoj! Laŭ ilia volo kelkaj dekoj da transvestitaj limgardistoj estis lokigitaj en Vilnjusa televidturo. Ili pafis desupre al la homamaso per kugloj. Kia sensencaĵo estas aserti ke la partoprenantoj de la sturmo [t.e. sovetiaj trupoj], kiuj pafis demalsupre per blankaj kartoĉoj, povus trafi la homojn, amasiĝintajn ĉe la malsupro de la turo. Mi per miaj propraj okuloj vidis kiel la kugloj resaltis de la asfalto kaj traflugis preter miaj piedoj. Pri tio, kiel ĉio tio okazis, al mi ankaŭ rakontis kelkaj vunditaj limgardistoj. Ili provis restarigi la veron per amaskomunikiloj, sed ne povis ion pruvi, ĉar estis eksigitaj el la aro de la defendintoj [la turon].Vitautas Petkjaviĉus estis fama litova verkisto, kiu ankaŭ estis estrarano de Sajudis, estis ano de Sejm de jam sendependa Litovio, ankaŭ estis prezidanto de Komitato de Nacia Sekureco de sendependa Litovio en periodo 1993-1996. Do verŝajne li sciis tion pri kio rakontis.
Partoprenanto de tiuj stratbataloj Arturas Sakalauskas estis mortpafita per malgrandkalibra fusilo, kiam li tro malproksime forkuris de la parlamento. Laŭ prokuroro Astaŝko, kiu esploris tiun aferon, tian armilon preterveturintaj rusaj oficiroj ne havis kaj ne povis havi. Eĉ pli, ili entute ne pafis.
“Estis necese furiozigi la homamason – rakontis en londona gazeto plenuminto de tiu ago, strategiisto Audrus Butkjaviĉus – Lokiginte en la turo transvestitajn soldatojn, mi ege riskis”.
Vilius (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 9:24:04
Fuzzy:Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas PetkjaviĉusTiu librto havas tiom multe da faktaj eraroj, ke oni nur legas (aŭ ne legas - la libro estas tre kolera kaj malamuza, almenaŭ laŭ mia gusto) ĝin kiel fikcian verkon.
vincas (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 9:56:36
darkweasel:Mi demandas kial nome estas dato 2002? Sed ne, ekzeple, 2008?vincas:ĉu ne ĝuste en 2002 ekestis la eŭropa arestordono?darkweasel:Kial estis farita, ke Europa Arestordono ne validus antaŭ 2002? Kial estas, nome, dato 2002, sed ne, ekzemple, dato 1995 aŭ 1990?Vilius: Kaj ĉu vi aŭdis pri Europa Arestordono?kiu ne validas en Aŭstrujo por krimoj antaŭ 2002.
Vilius (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오전 10:46:25
Fuzzy:Laŭ ilia volo kelkaj dekoj da transvestitaj limgardistoj estis lokigitaj en Vilnjusa televidturo. Ili pafis desupre al la homamaso per kugloj.Du homoj mortis kaj multaj estis vunditaj sub la raŭpoj de tankoj dum tiu nokto... Ĉu tankojn oni ankaŭ ĵetis de televidturo?
Fuzzy (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오후 12:33:11
Vilius:Nu, Golovatovon ja oni akuzas je pafado, ne tankstirado, ĉu ne?Fuzzy:Laŭ ilia volo kelkaj dekoj da transvestitaj limgardistoj estis lokigitaj en Vilnjusa televidturo. Ili pafis desupre al la homamaso per kugloj.Du homoj mortis kaj multaj estis vunditaj sub la raŭpoj de tankoj dum tiu nokto... Ĉu tankojn oni ankaŭ ĵetis de televidturo?
Fuzzy (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오후 12:50:04
Vilius:Menciita en ĝi Audrjus Butkjaviĉjus en sia intervjuo al "Nezavisimaja Gazeta" ("Sendependa Gazeto", opozicia rusia gazeto), diras ke li vidis ke iu pafis desur la vilnjusa televidturo en la homamason, sed li ne scias kiu tio estis La intervjo de ButkjaviĉusFuzzy:Jen kion skribas en sia libro "La ŝipo de stultuloj" litovia verkisto Vitautas PetkjaviĉusTiu librto havas tiom multe da faktaj eraroj, ke oni nur legas (aŭ ne legas - la libro estas tre kolera kaj malamuza, almenaŭ laŭ mia gusto) ĝin kiel fikcian verkon.
Vilius (프로필 보기) 2011년 8월 1일 오후 1:33:39
Fuzzy:Nu, Golovatovon ja oni akuzas je pafado, ne tankstirado, ĉu ne?Do, laŭ via logiko, krimo estas nur ordoni mortpafi civilulon, sed ne ordoni dispremi ilin per tankoj?..
Fuzzy:Menciita en ĝi Audrjus Butkjaviĉjus en sia intervjuo al "Nezavisimaja Gazeta" ("Sendependa Gazeto", opozicia rusia gazeto), diras ke li vidis ke iu pafis desur la vilnjusa televidturo en la homamason, sed li ne scias kiu tio estis La intervjo de ButkjaviĉusNu verŝajne li eraras. Aŭ mensogas...
http://www.youtube.com/watch?v=I2SvhDY23So