Tästä sisältöön

Ĉu vi pensas pri via morto?

IvanCvetoči :lta, 2. heinäkuuta 2007

Viestejä: 105

Kieli: Esperanto

Terurĉjo (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2007 20.02.44

Kara, kio okazis, ke vi perdis intereson pri vivo? Mi esperas, ke nur por kelkaj minutoj!!!

dina georgieva (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 7.32.29

sal.gif Karegaj,lasttempe mi vidas,ke tre multe penras pri la morto!?Verŝajne ĉar mi perdis ĉiujn parencojn.Mi havas nur edzon kaj filinon.Kaj mi emeritis...Kion al mi restas-fino de la vivo!
Ĉitage mi dankas al Dio ,ke mi,ni estas sanaj,sed...mi pensas pri la morto....

Terurĉjo (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 11.42.04

Feliĉaj estas kristanoj, kiuj scias, eĉ certas, ke post morto ilin atendas eterna vivo.
Sed kie? Ĉu en paradozo aŭ en infero?
Do, kion ni devas fari, povraj ateistoj, kiuj scias, ke post morto nin nenio atendos, krom tombo? ploro.gif

Efim (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 13.21.54

Vivi eterne estas tre simpla. Ĝi estas tiel simpla kiel loĝanto de Sankt-Peterburgo vizitadas la Ermitaĝo. Demandu da ajn loĝanto de Sankt-Peterburgo: "Kiam vi vizitis la Ermitaĝo?"...

rosto (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 14.31.22

Tiuj homoj, kiuj ne kredas je ekzisto de animo, kiel ili malsamas al komputiloj aŭ robotoj liaopinie, mi ne komprenas. Aŭ ĉu liaopinie ili ne diferencas al maŝinoj?

rust (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 16.24.39

Unue, mi estas komencanto de Esperanto. Ĉar de ke mi probable mutilos la lingvo. Mi apologioj.

Rosto, la animalaj homoj estas nur maŝino. Malsimpla maŝino, jes. Sed estas nur maŝino. Animo aŭ ne animo ne ŝanĝi ke. Por tiuj ne kredas je ekzisto de animo, ĉiu tago estas speciala ĉar ĝi estas pasanta objekto. It estas malproksimo de malspero aŭ malpleneco.

Mi esperi ke asistis kay mi Esperanto ne estas tro malbona por komprenema.

Ĝis.

Mielo (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 19.39.51

Terurĉjo:Kara, kio okazis, ke vi perdis intereson pri vivo? Mi esperas, ke nur por kelkaj minutoj!!!
Ekz. ankaŭ vi ne amas min jam. Tiu estas sufiĉa ? rideto.gif

Mielo (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 19.43.45

Terurĉjo:Feliĉaj estas kristanoj, kiuj scias, eĉ certas, ke post morto ilin atendas eterna vivo.
Sed kie? Ĉu en paradozo aŭ en infero?
Do, kion ni devas fari, povraj ateistoj, kiuj scias, ke post morto nin nenio atendos, krom tombo? ploro.gif
Carpe diem ! Ĉu vi povas traduki Esperante ?

Eble... Vivu pro hodiaŭ!

Diogene (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 21.54.58

saluton al ĉiuj,
homoj estas nur bestoj do ni mortos kiel ĉio kio estas vivanta ,animo estas nur eltrovo de la racio por elteni la ideon de la morto .
Sed ne estas grava morti estas nur akcepti la regulo de la naturo :naskiĝi naskigi kaj morti!
bonan nokton sal.gif

Terurĉjo (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2007 21.57.46

rosto:Tiuj homoj, kiuj ne kredas je ekzisto de animo, kiel ili malsamas al komputiloj aŭ robotoj liaopinie, mi ne komprenas. Aŭ ĉu liaopinie ili ne diferencas al maŝinoj?
Rosto, mi provis traduki vian opinion en la rusan, kaj jen, kio okazis:
Mi ne komprenas tiujn homojn, kiuj ne kredas je ekzisto de animo, kvazaŭ ili, laŭ ilia opinio, estas aliaj, ol komputiloj aŭ robotoj. Aŭ ĉu, laŭ ilia opinio, ili ne diferenciĝas de maŝinoj?

Verdire mi apartenas al tiuj homoj, kiuj ne kredas pri ekzisto de homa animo. Sed mi ne opinias min kiel maŝinon aŭ komputilon.

Takaisin ylös