Till sidans innehåll

Kiel traduki pasinta kondicionalo?

av HaleBopp, 24 juli 2011

Meddelanden: 16

Språk: Esperanto

februaro (Visa profilen) 24 juli 2011 18:49:45

Se mi legus ie frazojn kun 'ŝatintus' aŭ 'estus ŝatinta' mi neniel komprenus ilin sen helpo de alkoholo. Mi petegas ĉiujn, ne igu min drinkulo, uzu la vorton 'tiam' aŭ ion similan.

darkweasel (Visa profilen) 24 juli 2011 18:51:21

februaro:Se mi legus ie frazojn kun 'ŝatintus' aŭ 'estus ŝatinta' mi neniel komprenus ilin sen helpo de alkoholo. Mi petegas ĉiujn, ne igu min drinkulo, uzu la vorton 'tiam' aŭ ion similan.
Tiuj konstruoj ne estas tro maloftaj kaj mi certas, ke vi alkutimiĝos al ili.

Chainy (Visa profilen) 24 juli 2011 19:22:17

sudanglo:Mi rimarkis tion en diversaj tradukoj, kiam la tradukinto tro zelote insistas pri la uzo de simplaj formoj.
Jes, kaj la malo ankaŭ povas okazi. Iafoje homoj tro ofte uzas komplikajn formojn, kiam simplaj formoj certe sufiĉus - tia stilo ne plaĉas al mi.

Chainy (Visa profilen) 24 juli 2011 19:28:43

februaro:Se mi legus ie frazojn kun 'ŝatintus' aŭ 'estus ŝatinta' mi neniel komprenus ilin sen helpo de alkoholo. Mi petegas ĉiujn, ne igu min drinkulo, uzu la vorton 'tiam' aŭ ion similan.
Nu, mi pensas, ke oni ne bezonas drinki por kompreni tiajn vortojn! rideto.gif Multaj Esperantistoj ja uzas ilin kaj ili povas esti utilaj.

Mi tamen konsentas, ke plejofte sufiĉas la uzado de vortoj kiel 'tiam' ktp kun la simpla formo.

Solulo (Visa profilen) 26 juli 2011 22:20:16

mateno:Ne estas ekzakta vero ke la slavaj lingvoj ne havas pasintan kondicionalon.

En la slovaka ni povas diri

"Išiel by som." = Mi irus.
"Bol by som išiel." = Mi estus irinta.
En la pola same:

Mi irus - poszedłbym
Mi estus irinta - poszedłbym był.

Ĉi lasta sonas arkaike kaj literature sed mia 80-jara najbaro uzas ĝin.

geo63 (Visa profilen) 7 augusti 2011 15:59:06

Kirilo81:
mateno:Ne estas ekzakta vero ke la slavaj lingvoj ne havas pasintan kondicionalon.

En la slovaka ni povas diri

"Išiel by som." = Mi irus.
"Bol by som išiel." = Mi estus irinta.

Kvankam, vero ankaŭ estas, ke multaj homoj ne ĝuste uzas tiun ĉi lastan formon, kaj ĝi iom laŭŝtupe formortas.
Ho, pardonu min, mi deiris de la pola (kaj, se mi ne tute debiliĝis, de la rusa; kompreneble de tie Zamenhof transprenis la sentempan kondicionalon), kaj ne sciis pri la slovaka.
Dankon pro la atentigo.
Pola lingvo same havas pasintan kondicionalon:

poszedłbym = mi irus
poszedłbym był = mi estus irinta

Ĝi nur ne estas ofte uzata nuntempe.

--------------

Pardonu, Solulo - mi ne rimarkis ke vi jam respondis pri tio ĉi.

Tillbaka till toppen