Aller au contenu

Kiel traduki pasinta kondicionalo?

de HaleBopp, 24 juillet 2011

Messages : 16

Langue: Esperanto

HaleBopp (Voir le profil) 24 juillet 2011 08:12:30

Saluton,

Kiel oni povas traduki pasintan kondicionalon? Kun tempa adverbo? kun participo? kun la tabelvorto tiam? aŭ alimaniere??

Kiel vi tradukus tiujn jenajn frazojn?

1) J'aimerais venir. / I would like to come. = Mi ŝatus veni.

2) J'aurais aimé venir. / I would have liked to come. = Mi tiam ŝatus veni. (?) Mi estus ŝatinta veni. ???

3) Je devrais venir. / I should come. = Mi devus veni.

4) J'aurais dû venir. / I should have come. = Mi estus devinta veni. ?? malgajo.gif

Dankon!
(PS : mi ankoraŭ faris eraron en la titolo!)

darkweasel (Voir le profil) 24 juillet 2011 08:43:12

HaleBopp:
2) J'aurais aimé venir. / I would have liked to come. = Mi tiam ŝatus veni. (?) Mi estus ŝatinta veni. ???
Jes, aŭ mi ŝatintus veni.

HaleBopp:
4) J'aurais dû venir. / I should have come. = Mi estus devinta veni. ?? malgajo.gif
Jes, aŭ mi devintus veni.

HaleBopp (Voir le profil) 24 juillet 2011 08:54:50

Ĉu oni rajtas konjugacii participojn?

darkweasel (Voir le profil) 24 juillet 2011 09:45:07

HaleBopp:Ĉu oni rajtas konjugacii participojn?
Se per tio vi celas ŝatintus - jes. Oni rajtas verbigi A-vortojn (ankaŭ A-vortajn participojn) por ricevi la signifon "esti tia" - do esti ŝatinta = ŝatinti.

Kirilo81 (Voir le profil) 24 juillet 2011 10:04:17

Kiel en la slavaj lingvoj oni ne distingas inter nuntempa kaj pasinttempa kondicionaloj en E-o forme, do vi devas tion esprimji helpe de kunteksto aŭ iu aldono (ekz. tempa adverbo).

Multaj homoj, kiuj havas tian distingon en sia gepatra lingvo, tamen uzas la formon priskribitan de Darkweasel kiel surogaton. Oni devas sede atenti, ke la participo -int- esprimas relativan antaŭtempecon, do ĝi rilatas al la tempo, pri kiu oni parolas, ne en kiu oni parolas.
Oni ja povas diri ekz. "Mi estos jam alveninta, kiam vi alvenos.", ambaŭ alvenoj situiĝas en la estonteco, malgraŭ -int.

Tiel povas esti ankaŭ ĉe la kondicionalo, pro tio mi persone opinias formon kiel -intus por esprimo de pasinteco malrekomendinda, la slavaj lingvoj bone montras, ke oni povas senĝene vivi sen ili.

sudanglo (Voir le profil) 24 juillet 2011 10:26:59

Malgraŭ tio, kion diras Kirilo, me trovas ke estas frazoj en kiuj estas multe pli klare diri estus -inta ol nur -us.

Ĝeneraligante tiun temon, ankaŭ la troa evito de kompleksaj formoj de la verbo povas konfuzi.

Mi rimarkis tion en diversaj tradukoj, kiam la tradukinto tro zelote insistas pri la uzo de simplaj formoj.

La tendenco en Esperano estas por simplaj formaj, sed mi tre esperas ke vi ne estas vin tro entuziasme submetonta antaŭ tiu dogmo ke oni ĉiam preferu la simplajn formojn.

Kirilo81 (Voir le profil) 24 juillet 2011 11:31:59

sudanglo:
La tendenco en Esperano estas por simplaj formaj, sed mi tre esperas ke vi ne estas vin tro entuziasme submetonta antaŭ tiu dogmo ke oni ĉiam preferu la simplajn formojn.
Mi neniel kontraŭas kunmetitajn tensojn, precipe la participoj je -o(n)t- estas utilaj por nuancoj malfacile esprimeblaj en multaj etnolingvoj.

Kion mi kontraŭas, estas la senpripensa transpreno de etnolingvaj kategorioj al E-o, kiel la pasinttempa kondicionalo, kiun oni aldone esprimas per nekonvena formo.
Tiu -intus ĉe kelkaj jam preskaŭ gramatikeriĝis, kaj novaj lernantoj kvazaŭ devas ĝin lerni kiel esceptan formon (kiel ekz. ankaŭ "gejunuloj"). Neniu gramatiko (espereble) preskribas tian uzon, sed la lernanto baldaŭ el multoblaj ekzemploj lernos, ke estas iel malkutime diri "-us" aŭ "junuloj", kaj li ekuzos la idiotismojn.

darkweasel (Voir le profil) 24 juillet 2011 12:55:07

Kirilo81:
Kion mi kontraŭas, estas la senpripensa transpreno de etnolingvaj kategorioj al E-o, kiel la pasinttempa kondicionalo, kiun oni aldone esprimas per nekonvena formo.
Tiu -intus ĉe kelkaj jam preskaŭ gramatikeriĝis, kaj novaj lernantoj kvazaŭ devas ĝin lerni kiel esceptan formon (kiel ekz. ankaŭ "gejunuloj"). Neniu gramatiko (espereble) preskribas tian uzon, sed la lernanto baldaŭ el multoblaj ekzemploj lernos, ke estas iel malkutime diri "-us" aŭ "junuloj", kaj li ekuzos la idiotismojn.
Laŭ mi vi iom komparas pomojn kun piroj.

Mi forte kontraŭas superfluan uzon de ge-. Ĝi ŝajnigas (tute kiel la germanlingva daŭra uzo de strangaj kaj aĉegaj /innen-formoj), ke la bazaj vortoj signifas nur virojn, kaj krome ĝi malbeligas la lingvon. Mi do neniam dirus gejunuloj.

Tamen -intus donas tre utilan precizigon. Se mi uzas nur -us, mi timas, ke la leganto komprenos, ke temas pri io nuntempa. Tial mi tre ofte uzas -intus - male al gejunuloj ĝi estas tre utila.

mateno (Voir le profil) 24 juillet 2011 13:28:11

Ne estas ekzakta vero ke la slavaj lingvoj ne havas pasintan kondicionalon.

En la slovaka ni povas diri

"Išiel by som." = Mi irus.
"Bol by som išiel." = Mi estus irinta.

Kvankam, vero ankaŭ estas, ke multaj homoj ne ĝuste uzas tiun ĉi lastan formon, kaj ĝi iom laŭŝtupe formortas.

Kirilo81 (Voir le profil) 24 juillet 2011 14:20:37

mateno:Ne estas ekzakta vero ke la slavaj lingvoj ne havas pasintan kondicionalon.

En la slovaka ni povas diri

"Išiel by som." = Mi irus.
"Bol by som išiel." = Mi estus irinta.

Kvankam, vero ankaŭ estas, ke multaj homoj ne ĝuste uzas tiun ĉi lastan formon, kaj ĝi iom laŭŝtupe formortas.
Ho, pardonu min, mi deiris de la pola (kaj, se mi ne tute debiliĝis, de la rusa; kompreneble de tie Zamenhof transprenis la sentempan kondicionalon), kaj ne sciis pri la slovaka.
Dankon pro la atentigo.

Retour au début