Frazo dividigita
od Jorn644, 25. julij 2011
Sporočila: 5
Jezik: Esperanto
Jorn644 (Prikaži profil) 25. julij 2011 10:57:04
"Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros."
lerni = sensubjekta verbo, rilatas al la objekto "lingvo"
la = difina artikolo, rilatas al lingvo
lingvon = substantivo, kaj objekto de la verbo "lerni"
ĉiu = tabelvorto kaj subjekto de la senobjekta verbo "povas"
povas = senobjekta verbo, rilatas al subjekto "ĉiu"
laŭ = rolvorteto, laŭ PMEG -bazo de eldiro-, rilatas al "ĉiuj libroj"
ĉiuj = tabelvorto kiu agas kiel adjektivo memstara, priskribas "libroj"
libroj = substantivo memstara
kiujn = objekto de la verbo "deziros"
li = subjekto de la verbo "deziros"
deziros = verbo montranta venontan tempon
黄鸡蛋 (Prikaži profil) 25. julij 2011 12:31:19
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.
Kaj ŝajnas ke vi ne menciis ke "kiujn" estas ankaŭ relativa pronomo tie.
Jorn644 (Prikaži profil) 25. julij 2011 13:17:45
黄鸡蛋:La objekto de "povas" estas "lerni".Ĉu mi pravas kiam mi diras jene?
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.
- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la libron" estas la objekto de "lerni"
darkweasel (Prikaži profil) 25. julij 2011 13:24:30
Jorn644:la objekto de lerni evidente ne estas libro, sed lingvo黄鸡蛋:La objekto de "povas" estas "lerni".Ĉu mi pravas kiam mi diras jene?
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.
- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la libron" estas la objekto de "lerni"
Jorn644 (Prikaži profil) 25. julij 2011 13:30:16
darkweasel:la objekto de lerni evidente ne estas libro, sed lingvoKompreneble, kion mi pensis?
Do:
- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la lingvon" estas la objekto de "lerni"