去目錄頁

Frazo dividigita

从 Jorn644, 2011年7月25日

讯息: 5

语言: Esperanto

Jorn644 (显示个人资料) 2011年7月25日上午10:57:04

Mi provis dividi suban frazon. Ĉu mi pravis?
"Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros."

lerni = sensubjekta verbo, rilatas al la objekto "lingvo"
la = difina artikolo, rilatas al lingvo
lingvon = substantivo, kaj objekto de la verbo "lerni"
ĉiu = tabelvorto kaj subjekto de la senobjekta verbo "povas"
povas = senobjekta verbo, rilatas al subjekto "ĉiu"
laŭ = rolvorteto, laŭ PMEG -bazo de eldiro-, rilatas al "ĉiuj libroj"
ĉiuj = tabelvorto kiu agas kiel adjektivo memstara, priskribas "libroj"
libroj = substantivo memstara
kiujn = objekto de la verbo "deziros"
li = subjekto de la verbo "deziros"
deziros = verbo montranta venontan tempon

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2011年7月25日下午12:31:19

La objekto de "povas" estas "lerni".
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.

Kaj ŝajnas ke vi ne menciis ke "kiujn" estas ankaŭ relativa pronomo tie.

Jorn644 (显示个人资料) 2011年7月25日下午1:17:45

黄鸡蛋:La objekto de "povas" estas "lerni".
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.
Ĉu mi pravas kiam mi diras jene?

- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la libron" estas la objekto de "lerni"

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月25日下午1:24:30

Jorn644:
黄鸡蛋:La objekto de "povas" estas "lerni".
Jen reordigita frazo:
Ĉiu povas lerni la lingvon laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.
Ĉu mi pravas kiam mi diras jene?

- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la libron" estas la objekto de "lerni"
la objekto de lerni evidente ne estas libro, sed lingvo

Jorn644 (显示个人资料) 2011年7月25日下午1:30:16

darkweasel:la objekto de lerni evidente ne estas libro, sed lingvo
Kompreneble, kion mi pensis? demando.gif

Do:

- "Ĉiu" estas la subjekto de kaj "povas" kaj "lerni"
- "lerni" estas la objekto de "povas"
- "la lingvon" estas la objekto de "lerni"

回到上端