目次へ

Kia muziko plaĉas al vi?

lbosserman,2011年7月25日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

lbosserman (プロフィールを表示) 2011年7月25日 15:12:36

Kion vi aŭskultas? Kion vi ŝatas?

Mi lastatempe malkrovis du muzikajn grupojn (anglalingvajn) kiujn me tre ŝatas: la grupon "Mumford and Sons" (Mumford kaj Filoj) el britio, kaj la grupon "Grace Potter and the Nocturnals" (Grace Potter kaj la Noktuloj) el usono. Vi povas trovi ilin sur YouTube.com.

Mi ankaŭ aĉetis du diskojn el Vinilkosmo.com lastatempe por la Esperanta grupo "Kaj Tiel Plu", kiun mi ankaŭ ŝategas. Vi povas aŭskulti la grupon sur Vinilkosmo.com.

Ĉu iu ajn aŭskultas ilin?

(Korektaĵoj bonvenaj.)

Diablo (プロフィールを表示) 2011年7月25日 15:59:38

lbosserman:Kion vi aŭskultas? Kion vi ŝatas?

Mi lastatempe malkrovis du muzikajn grupojn (anglalingvajn) kiujn me tre ŝatas: la grupon "Mumford and Sons" (Mumford kaj Filoj) el britio, kaj la grupon "Grace Potter and the Nocturnals" (Grace Potter kaj la Noktuloj) el usono. Vi povas trovi ilin sur YouTube.com.

Mi ankaŭ aĉetis du diskojn el Vinilkosmo.com lastatempe por la Esperanta grupo "Kaj Tiel Plu", kiun mi ankaŭ ŝategas. Vi povas aŭskulti la grupon sur Vinilkosmo.com.

Ĉu iu ajn aŭskultas ilin?

(Korektaĵoj bonvenaj.)
Mi neniam aŭdis pri Mumford and Sons. Pri kiu muzikĝenro temas?

Esperante, mi tre ŝatas Eterne Rima (http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e) kiu estas hiphopo, Supernova (http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e) kaj Dolĉamar.

Alilingve, miaj gustoj varias, de Lacuna Coil (itala metalroko) ĝis Snoop Dogg (usona hiphopo). Mi ŝategas muzikon kun fortaj sonbatoj, ekzemple t.A.T.u., ĉar ankaŭ mi estas muzikproduktisto. sal.gif

Miland (プロフィールを表示) 2011年7月25日 16:36:45

Plaĉas al mi la titolmuziko de kelkaj usonaj TV-serioj, ekzemple Hawaii Five-O kaj The West Wing.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年7月25日 19:03:07

Mi ŝatas la rokmuzikon, speciale, se ĝi estas japana. Mi ŝatas multaj muzikgrupoj kiel:

[LISTO]
ThE GazettE
Nightmare
Aicle
Girügamesh
An cafe[/list]

flipe (プロフィールを表示) 2011年7月25日 22:24:04

Vi povos vidi mia kompleta listo ĉe lastfm.

Sed mi ŝatas aŭskulti Bezerra da Silva, Planet Hemp, João do Vale, Dub Syndicate, Facção Central, Luiz Gonzaga, Yoshida Brothers, Black Alien & Speed, Ratos de Porão, Chico Science & Nação Zumbi, Sabotage, RZO, Dexter, Kontrast, Are.zona, Retrato Radical kaj multe aliaj!

lbosserman (プロフィールを表示) 2011年7月27日 6:15:37

Miland:Plaĉas al mi la titolmuziko de kelkaj usonaj TV-serioj, ekzemple Hawaii Five-O kaj The West Wing.
rido.gif Plaĉas al mi ke vi temas pri muziko el televido! Mi ne pensis pri tio. Kaj dankon por la ligiloj! Mi nur duon-memoris kia muziko havis Hawaii Five-O...estis bona!

lbosserman (プロフィールを表示) 2011年7月27日 6:47:13

Diablo, via profila foto estas la kovro de "Hiphopa Kompilo Volumo 2" el Vinilkosmo! Ĉu vi partoprenis la produktado de tiu disko?
Diablo:
Mi neniam aŭdis pri Mumford and Sons. Pri kiu muzikĝenro temas?
Mi neniam scias kiel priskribi la ĝenroj de muziko, eĉ en mia nacilingvo. Mi pensas ke "Mumford and Sons" estas roko, sed tre influita de muziko de Irlando. Popola muziko? Ne populara muziko, sed la tradicia muziko de Irlando. Folklora muziko? ("Folk music" en la angla.)

Diablo (プロフィールを表示) 2011年8月2日 9:25:19

lbosserman:Diablo, via profila foto estas la kovro de "Hiphopa Kompilo Volumo 2" el Vinilkosmo! Ĉu vi partoprenis la produktado de tiu disko?
Diablo:
Mi neniam scias kiel priskribi la ĝenroj de muziko, eĉ en mia nacilingvo. Mi pensas ke "Mumford and Sons" estas roko, sed tre influita de muziko de Irlando. Popola muziko? Ne populara muziko, sed la tradicia muziko de Irlando. Folklora muziko? ("Folk music" en la angla.)
Jes, mi produktis du sonbatojn (angle "beats"), nome "Miela Obsedo" (kun Platano kaj Carina), kiu estas laŭ la regetona stilo (muzikĝenro tre ŝatata de la Latinidamerika junularo), kaj ankaŭ "Lasta Kanto" (kun Platano), laŭ la tradicio de la Nordamerika hiphopo. Nun, mi "kovas" mian unuan albumon en Esperanto, kiu enhavos regetonon, hiphopon, kaj elektronikan muzikon. Precipe, mi ĝojiĝas pri la sukceso de "Miela Obsedo", ĉar ĝis nun la regetono estis iom nekonata muzikĝenro en Esperantio. rideto.gif

Hmmm, mi demandos al mia fratino pri "Mumford & Sons" muzikgrupo, ĉar ŝi tre ŝatas la popolan muzikon el Irlando. Eble mi iom edukiĝos pri tiu muzikĝenro, ĉar mi ĝis nun nur konis unu kanton de la Irlanda tradicio: Whisky in the Jar (danke al Metallica). sal.gif

Diablo (プロフィールを表示) 2011年8月2日 9:41:13

Ryuuichi:Mi ŝatas la rokmuzikon, speciale, se ĝi estas japana. Mi ŝatas multaj muzikgrupoj kiel:

[LISTO]
ThE GazettE
Nightmare
Aicle
Girügamesh
An cafe[/list]
Nightmare mojosegas! Mi malkovris ilin dum mia obsedo pri DeathNote, antaŭ 3 jaroj. okulumo.gif
Ankaŭ mi ŝategas la J-Rokmuzikon.
Pri tio, eble vi scias pri tiu retpaĝo: http://www.jrockvisualkei.com/
Ĝi enhavas multajn malkovrindajn grupojn.

sal.gif

Pri alia muziko, mi tre ŝatas sonetosan metalrokon:

+Jonathan Davis (http://youtu.be/rkVsRblHVdI)
+Epica (http://youtu.be/qX48IuIrAMQ)
+H.I.M.(http://youtu.be/CQ9JdDAbKH0)
+Lacuna Coil (http://youtu.be/Ly9E30Hc5pg)

Estus mojose se ekzistus similaj grupoj en Esperantio!

sal.gif

Epikuro57 (プロフィールを表示) 2011年8月6日 3:32:07

Miland:Plaĉas al mi la titolmuziko de kelkaj usonaj TV-serioj, ekzemple Hawaii Five-O kaj The West Wing.
Mi ŝatas la titolmuzikon de aliaj Amerikaj [mi neniam uzos "Usono" aŭ ajna de ĝiaj derivaĵoj!] TV-serioj. Mi rekomendas speciale la titolmuzikon de Stela Vojaĝo: La Origina Serio, Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio, Stela Vojaĝo: Basa Spaco Naŭ kaj Stela Vojaĝo: Vojaĝanto. Ĉiu de tiuj bonegaj TV-serioj havis bonegan titolmuzikon tro!

先頭にもどる