Ujumbe: 14
Lugha: Esperanto
lbosserman (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 3:12:36 alasiri
Mi lastatempe malkrovis du muzikajn grupojn (anglalingvajn) kiujn me tre ŝatas: la grupon "Mumford and Sons" (Mumford kaj Filoj) el britio, kaj la grupon "Grace Potter and the Nocturnals" (Grace Potter kaj la Noktuloj) el usono. Vi povas trovi ilin sur YouTube.com.
Mi ankaŭ aĉetis du diskojn el Vinilkosmo.com lastatempe por la Esperanta grupo "Kaj Tiel Plu", kiun mi ankaŭ ŝategas. Vi povas aŭskulti la grupon sur Vinilkosmo.com.
Ĉu iu ajn aŭskultas ilin?
(Korektaĵoj bonvenaj.)
Diablo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 3:59:38 alasiri
lbosserman:Kion vi aŭskultas? Kion vi ŝatas?Mi neniam aŭdis pri Mumford and Sons. Pri kiu muzikĝenro temas?
Mi lastatempe malkrovis du muzikajn grupojn (anglalingvajn) kiujn me tre ŝatas: la grupon "Mumford and Sons" (Mumford kaj Filoj) el britio, kaj la grupon "Grace Potter and the Nocturnals" (Grace Potter kaj la Noktuloj) el usono. Vi povas trovi ilin sur YouTube.com.
Mi ankaŭ aĉetis du diskojn el Vinilkosmo.com lastatempe por la Esperanta grupo "Kaj Tiel Plu", kiun mi ankaŭ ŝategas. Vi povas aŭskulti la grupon sur Vinilkosmo.com.
Ĉu iu ajn aŭskultas ilin?
(Korektaĵoj bonvenaj.)
Esperante, mi tre ŝatas Eterne Rima (http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e) kiu estas hiphopo, Supernova (http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e) kaj Dolĉamar.
Alilingve, miaj gustoj varias, de Lacuna Coil (itala metalroko) ĝis Snoop Dogg (usona hiphopo). Mi ŝategas muzikon kun fortaj sonbatoj, ekzemple t.A.T.u., ĉar ankaŭ mi estas muzikproduktisto.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 4:36:45 alasiri
Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 7:03:07 alasiri
[LISTO]
ThE GazettE
Nightmare
Aicle
Girügamesh
An cafe[/list]
flipe (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 10:24:04 alasiri
Sed mi ŝatas aŭskulti Bezerra da Silva, Planet Hemp, João do Vale, Dub Syndicate, Facção Central, Luiz Gonzaga, Yoshida Brothers, Black Alien & Speed, Ratos de Porão, Chico Science & Nação Zumbi, Sabotage, RZO, Dexter, Kontrast, Are.zona, Retrato Radical kaj multe aliaj!
lbosserman (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2011 6:15:37 asubuhi
Miland:Plaĉas al mi la titolmuziko de kelkaj usonaj TV-serioj, ekzemple Hawaii Five-O kaj The West Wing.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
lbosserman (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2011 6:47:13 asubuhi
Diablo:Mi neniam scias kiel priskribi la ĝenroj de muziko, eĉ en mia nacilingvo. Mi pensas ke "Mumford and Sons" estas roko, sed tre influita de muziko de Irlando. Popola muziko? Ne populara muziko, sed la tradicia muziko de Irlando. Folklora muziko? ("Folk music" en la angla.)
Mi neniam aŭdis pri Mumford and Sons. Pri kiu muzikĝenro temas?
Diablo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 9:25:19 asubuhi
lbosserman:Diablo, via profila foto estas la kovro de "Hiphopa Kompilo Volumo 2" el Vinilkosmo! Ĉu vi partoprenis la produktado de tiu disko?Jes, mi produktis du sonbatojn (angle "beats"), nome "Miela Obsedo" (kun Platano kaj Carina), kiu estas laŭ la regetona stilo (muzikĝenro tre ŝatata de la Latinidamerika junularo), kaj ankaŭ "Lasta Kanto" (kun Platano), laŭ la tradicio de la Nordamerika hiphopo. Nun, mi "kovas" mian unuan albumon en Esperanto, kiu enhavos regetonon, hiphopon, kaj elektronikan muzikon. Precipe, mi ĝojiĝas pri la sukceso de "Miela Obsedo", ĉar ĝis nun la regetono estis iom nekonata muzikĝenro en Esperantio.
Diablo:Mi neniam scias kiel priskribi la ĝenroj de muziko, eĉ en mia nacilingvo. Mi pensas ke "Mumford and Sons" estas roko, sed tre influita de muziko de Irlando. Popola muziko? Ne populara muziko, sed la tradicia muziko de Irlando. Folklora muziko? ("Folk music" en la angla.)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Hmmm, mi demandos al mia fratino pri "Mumford & Sons" muzikgrupo, ĉar ŝi tre ŝatas la popolan muzikon el Irlando. Eble mi iom edukiĝos pri tiu muzikĝenro, ĉar mi ĝis nun nur konis unu kanton de la Irlanda tradicio: Whisky in the Jar (danke al Metallica).
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Diablo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 9:41:13 asubuhi
Ryuuichi:Mi ŝatas la rokmuzikon, speciale, se ĝi estas japana. Mi ŝatas multaj muzikgrupoj kiel:Nightmare mojosegas! Mi malkovris ilin dum mia obsedo pri DeathNote, antaŭ 3 jaroj.
[LISTO]
ThE GazettE
Nightmare
Aicle
Girügamesh
An cafe[/list]
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ankaŭ mi ŝategas la J-Rokmuzikon.
Pri tio, eble vi scias pri tiu retpaĝo: http://www.jrockvisualkei.com/
Ĝi enhavas multajn malkovrindajn grupojn.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Pri alia muziko, mi tre ŝatas sonetosan metalrokon:
+Jonathan Davis (http://youtu.be/rkVsRblHVdI)
+Epica (http://youtu.be/qX48IuIrAMQ)
+H.I.M.(http://youtu.be/CQ9JdDAbKH0)
+Lacuna Coil (http://youtu.be/Ly9E30Hc5pg)
Estus mojose se ekzistus similaj grupoj en Esperantio!
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Epikuro57 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2011 3:32:07 asubuhi
Miland:Plaĉas al mi la titolmuziko de kelkaj usonaj TV-serioj, ekzemple Hawaii Five-O kaj The West Wing.Mi ŝatas la titolmuzikon de aliaj Amerikaj [mi neniam uzos "Usono" aŭ ajna de ĝiaj derivaĵoj!] TV-serioj. Mi rekomendas speciale la titolmuzikon de Stela Vojaĝo: La Origina Serio, Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio, Stela Vojaĝo: Basa Spaco Naŭ kaj Stela Vojaĝo: Vojaĝanto. Ĉiu de tiuj bonegaj TV-serioj havis bonegan titolmuzikon tro!